Al la enhavo

Helpu magistriĝi :)

de fringelo, 2011-aŭgusto-09

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

fringelo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-09 14:59:53

Respondu al kelkaj demandoj, kaj tiamaniere vi helpos al studentino verki la disertacion pri Esperanto. Iru al:
http://enketo.dl.pl
rideto.gif

Lom (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-09 23:29:05

Plenigita.

Sed la lasta demando estis malfacila kaj mi ŝatus scii kiel aliaj tradukis "stoplejon". ridulo.gif

Ĉu stoplejo estas "Stoppelfeld" en la Germana?

La simplavortaro donas "iri sur la stoplejo de la pasinteco por kolekti rememorojn" kiel ekzemplo.

fringelo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 11:53:33

Dankon, ke vi dediĉis atenton kaj tempon tiucele rideto.gif . Mi konas la autoron de la enketo. Ŝi disponigis al mi kelkajn unuajn reagojn.
Kompreneble la lasta demando estis kaj ŝerca kaj samtempe testa. Multaj vigliĝis kaj faris komentojn.
Mi mem surpriziĝis, ke en kelkaj lingvoj tiu vorto ne ekzistas. En Esperanto mi renkontis ĝin iam en la premiita novelo "Lappar, la Antikristo", se mi bone memoras.
Vi perfekte tradukis "stoplejon" - almenau tiel tradukis aliaj germanlingvaj respondintoj rideto.gif .
Mi citu nur kelkajn alilingvajn provojn:

Venezuelo: rastrojal
Argentino: "Lugar de la estopa", "lugar para la estopa", "estopero"? (erare - stopejo ?)
Brazilo: "tulha" aŭ "celeiro"
Argentino: Silo
Japanio: karita (刈田)
Hungario: tarló
Tajvano: 殘梗場
Aŭstralio: stubble-field
Pollando: ściernisko, rżysko
Nederlando: stoppelveld
Svedujo: stubbåker
Finnlando: sänkipelto
Ukrainio: Стерня [sternia]

...kaj multaj aliaj.
Eĉ tiaj klarigoj:
Verdire, mi ne scias kio estas "stoplejo" eĉ en mia nacia lingvo. Mi goglumis por la traduko, mi trovis ĝin kaj mi tute ne scias kion ĝi signifas. rido.gif

Dankon por ĉiuj rideto.gif

fringelo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 11:57:10

Ho, pardonu ke mi faciligis al aliaj la taskon. shoko.gif . Tamen mi ne kontrolis la korektecon de la respondoj, do ATENTU lango.gif

super-griek (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 13:25:11

Mi malkovris la ekziston de la tiusignifa nederlanda vorto stoppelveld nur POST plenumo de la enketo lango.gif

Mi tradukis ĝin kiel gemaaid graanveld, t.e. 'falĉita grenkampo'.

glig (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 15:54:35

En la kroata ekzistas tiu ĉi vorto;
STRNIŠTE (strniŝte)
Provu prononci ĝin; ne estas facile, ĉu ne?
lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 17:03:34

mi komencis plenigi la enketon sed tiam paneis mia retkonekto. mi ne rekomencos ĉar tio kaŭzus duoblajn respondojn. nur por via informo.

fringelo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 17:43:47

darkweasel, laŭ mia scio - pro timeto, ke pro la ne tro fora limdato povus ne esti sufiĉe abunda reago, ne estis blokita ebleco dufoje enskribiĝi el la sama IP. Tamen ŝajnas, ke la timo estis senkaŭza. Sekve, plu estas ebleco refoje plenigi la enketilon. Dum la kontrolado simple la fuŝaj respondoj el la sama IP estos preterlegataj (ne estos konsiderataj). Do vi povas refoje provi sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 18:13:59

fringelo:darkweasel, laŭ mia scio - pro timeto, ke pro la ne tro fora limdato povus ne esti sufiĉe abunda reago, ne estis blokita ebleco dufoje enskribiĝi el la sama IP. Tamen ŝajnas, ke la timo estis senkaŭza. Sekve, plu estas ebleco refoje plenigi la enketilon. Dum la kontrolado simple la fuŝaj respondoj el la sama IP estos preterlegataj (ne estos konsiderataj). Do vi povas refoje provi sal.gif
hm bone. mi reprovos poste.

Reen al la supro