לתוכן העניינים

Helpu magistriĝi :)

של fringelo, 9 באוגוסט 2011

הודעות: 8

שפה: Esperanto

fringelo (הצגת פרופיל) 9 באוגוסט 2011, 14:59:53

Respondu al kelkaj demandoj, kaj tiamaniere vi helpos al studentino verki la disertacion pri Esperanto. Iru al:
http://enketo.dl.pl
rideto.gif

Lom (הצגת פרופיל) 9 באוגוסט 2011, 23:29:05

Plenigita.

Sed la lasta demando estis malfacila kaj mi ŝatus scii kiel aliaj tradukis "stoplejon". ridulo.gif

Ĉu stoplejo estas "Stoppelfeld" en la Germana?

La simplavortaro donas "iri sur la stoplejo de la pasinteco por kolekti rememorojn" kiel ekzemplo.

fringelo (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2011, 11:53:33

Dankon, ke vi dediĉis atenton kaj tempon tiucele rideto.gif . Mi konas la autoron de la enketo. Ŝi disponigis al mi kelkajn unuajn reagojn.
Kompreneble la lasta demando estis kaj ŝerca kaj samtempe testa. Multaj vigliĝis kaj faris komentojn.
Mi mem surpriziĝis, ke en kelkaj lingvoj tiu vorto ne ekzistas. En Esperanto mi renkontis ĝin iam en la premiita novelo "Lappar, la Antikristo", se mi bone memoras.
Vi perfekte tradukis "stoplejon" - almenau tiel tradukis aliaj germanlingvaj respondintoj rideto.gif .
Mi citu nur kelkajn alilingvajn provojn:

Venezuelo: rastrojal
Argentino: "Lugar de la estopa", "lugar para la estopa", "estopero"? (erare - stopejo ?)
Brazilo: "tulha" aŭ "celeiro"
Argentino: Silo
Japanio: karita (刈田)
Hungario: tarló
Tajvano: 殘梗場
Aŭstralio: stubble-field
Pollando: ściernisko, rżysko
Nederlando: stoppelveld
Svedujo: stubbåker
Finnlando: sänkipelto
Ukrainio: Стерня [sternia]

...kaj multaj aliaj.
Eĉ tiaj klarigoj:
Verdire, mi ne scias kio estas "stoplejo" eĉ en mia nacia lingvo. Mi goglumis por la traduko, mi trovis ĝin kaj mi tute ne scias kion ĝi signifas. rido.gif

Dankon por ĉiuj rideto.gif

fringelo (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2011, 11:57:10

Ho, pardonu ke mi faciligis al aliaj la taskon. shoko.gif . Tamen mi ne kontrolis la korektecon de la respondoj, do ATENTU lango.gif

glig (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2011, 15:54:35

En la kroata ekzistas tiu ĉi vorto;
STRNIŠTE (strniŝte)
Provu prononci ĝin; ne estas facile, ĉu ne?
lango.gif

darkweasel (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2011, 17:03:34

mi komencis plenigi la enketon sed tiam paneis mia retkonekto. mi ne rekomencos ĉar tio kaŭzus duoblajn respondojn. nur por via informo.

fringelo (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2011, 17:43:47

darkweasel, laŭ mia scio - pro timeto, ke pro la ne tro fora limdato povus ne esti sufiĉe abunda reago, ne estis blokita ebleco dufoje enskribiĝi el la sama IP. Tamen ŝajnas, ke la timo estis senkaŭza. Sekve, plu estas ebleco refoje plenigi la enketilon. Dum la kontrolado simple la fuŝaj respondoj el la sama IP estos preterlegataj (ne estos konsiderataj). Do vi povas refoje provi sal.gif

darkweasel (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2011, 18:13:59

fringelo:darkweasel, laŭ mia scio - pro timeto, ke pro la ne tro fora limdato povus ne esti sufiĉe abunda reago, ne estis blokita ebleco dufoje enskribiĝi el la sama IP. Tamen ŝajnas, ke la timo estis senkaŭza. Sekve, plu estas ebleco refoje plenigi la enketilon. Dum la kontrolado simple la fuŝaj respondoj el la sama IP estos preterlegataj (ne estos konsiderataj). Do vi povas refoje provi sal.gif
hm bone. mi reprovos poste.

לראש הדף