目次へ

Relativeco de la moralo.

Solulo,2011年8月27日の

メッセージ: 133

言語: Esperanto

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月28日 19:50:48

cellus:

Kaj ke dio ne ekzistas estas tiel evidenta, ke ne indas multe paroli pri tio.
Vi pravas. Mi konsentas kun vi ke dio (la protestanta dio) ne ekzistas. Ne ekzistas la dio - maljunulo kun barbo sidanta sur la nubo. Tia dio ne ekzistas. Sed Dio ekzistas.
Mi komprenas ke vi legis Claude Tresmontant "Comment se pose le probleme de l'existance de Dieŭ". Vi ankaŭ legis Teihard de Chardin? Ĉu ne?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年8月28日 19:59:18

Solulo:
cellus:

Kaj ke dio ne ekzistas estas tiel evidenta, ke ne indas multe paroli pri tio.
Vi pravas. Mi konsentas kun vi ke dio (la protestanta dio) ne ekzistas. Ne ekzistas la dio - maljunulo kun barbo sidanta sur la nubo. Tia dio ne ekzistas. Sed Dio ekzistas.
Mi komprenas ke vi legis Claude Tresmontant "Comment se pose le probleme de l'existance de Dieŭ". Vi ankaŭ legis Teihard de Chardin? Ĉu ne?
Ĉu ne indus ke vi klarigu kion vi celas per la termino "Dio". Evidente ekzistas multajn ideojn pri kio vere estas "Dio". Kiaj diferencoj do estas inter protestanta kaj katolika Dio? Mi pensas ke laŭ Michelangelo, Dio ĝuste estas tia barbulo, ĉu ne?

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月28日 20:18:33

milek:

Mi tamen ne ŝercus, sed mi konsentas ke peto por konsilon sur forumo estas sencela.
Kara samlandano, Ĉu vi vere pensas ke tio estas peto por konsilo? John ne bezonas kosilon.
Ne estu tiel serioza. Ĉi tio estas nur por egzerci nian konon de esperanto. Ekzercu do, skribu!
Se mi volus seriozan respondon, mi turnus min al la forumo de teologistoj. Mi ne devus legi la elpensaĵojn de la teologiaj amatoroj kiel cellus kaj miĥil.
Ĉi tio estas nur ludo, amuzo. distro. Same kiel esperanto. Nur hobio kaj ludo.

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月28日 20:32:11

AlfRoland:
Ĉu ne indus ke vi klarigu kion vi celas per la termino "Dio".
"Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kie estas en la sino de la Patro, Lin deklaris"
Johano; 1;18. Amen.
rideto.gif

cellus (プロフィールを表示) 2011年8月28日 20:54:28

Tia diskusio devas esti tute leĝa. Mi ne legis la mesaĝon kiel peto pri helpo, pli tuje kiel peto pri la opinio, atitudo de aliaj partoprenantoj.

Oni ne devas havi religion por havi moralon. La moralo dependas de la kulturo kaj tradicio en iu grupo da homoj.

Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月28日 21:21:13

cellus: La moralo dependas de la kulturo kaj tradicio en iu grupo da homoj.
La anoj de la tribu de la kanibaloj el la tribu Mbo-mbombo volonte akceptus tiun difinon.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年8月28日 21:34:07

Solulo:
cellus: La moralo dependas de la kulturo kaj tradicio en iu grupo da homoj.
La anoj de la tribu de la kanibaloj el la tribu Mbo-mbombo volonte akceptus tiun difinon.
Almenaŭ ili svede povus diri: "Han var en god människa!":

En Eo aŭ: "Li estis bona homo" aŭ "Li estis bongusta homo!" sal.gif

antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年8月29日 8:29:23

Solulo: Vi pravas. Mi konsentas kun vi ke dio (la protestanta dio) ne ekzistas. Ne ekzistas la dio-maljunulo kun barbo sidanta sur la nubo. Tia dio ne ekzistas. Sed Dio ekzistas.
Mi faras miaj viajn vortojn.

Mi ne povas pruvi la ekzisto de Dio, sed ili ankaŭ ne povas pruvi ke Li ne ekzistas.

Fido je Dio estas memdecido. Tute simple ĉar oni serĉas iun sencon al tiu-ĉi vivo, mondo kaj universo.

Sed la "dio" de oficialaj religioj estas tute alia afero.

Ĉiam amike.

Koracio (プロフィールを表示) 2011年8月29日 13:32:42

En la vivo oni ne povas certi, ke la edzino restas senkonscia por ĉiam. Eĉ la doktoroj, kiuj diras tiun, povas erari. Kaj ne estas tia certa, ke la edzino scias neniun. Kiun dirus la edzo, se la edzino igus konscia, kaj dirus, ke ŝi scias la tutan veron?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2011年8月29日 14:28:48

Alia ekzemplo de relativa moralo estas la okazintaĵoj pri katolikaj pastroj kiuj ja vivu fraŭlece, sed ofte sekse misuzas junajn akolitojn! demando.gif demando.gif

先頭にもどる