Relativeco de la moralo.
von Solulo, 27. August 2011
Beiträge: 133
Sprache: Esperanto
Solulo (Profil anzeigen) 31. August 2011 19:07:46
robinast:Do, kio donas moralecon al homoj???
Ĉar la situacio mem ne estas scienca, mi eĉ ne komprenis, kion vi pensis, demandante pri 'scienca konsilo' ĉi tie. Nek ateismo nek scienco donas moralecon al homoj.
Mi sentas min perdita. Kaj mi demandas ankoraŭ foje; kio/kiu donas moralecon al homoj???
Kiamaniere mi vivu? Kio estas bona aŭ malbona?
Se mi ŝtelas aŭ adultas, kial ĉi tio estas malbona? Mi atendas sciencan respondon.
Solulo (Profil anzeigen) 31. August 2011 19:31:08
miĥil:Vi pravas, kaj ankaŭ mi ne vere komprenis kion Solulo tie celis.Tio kio Solulo celis estas facilega. Solulo simple celis pruvi, ke ateismo (nura scienco) ne donas respondon al la fundamentaj demandoj; kial homoj amas kaj malamas unu alijan, kial infanoj ploras kiam ili vidas iliajn gepatrojn murditajn je iliajn okulojn, kial homoj suferas kaj kio estas sufero, kial ni vivas kaj kio estas la senco de nia vivo, ... Kia estas la senco de nia vivo???
Mi ripetas ankoraŭ foje; se Dio ne ekzistas nia vivo ne havas sencon!!! Eĉ Esperanto ne havas sencon!!! Ĉi tiu forumo ne havas sencon!!! La arbo kiu kreskas frente de mia domo na havas sencon, kaj kio mi kaj vi skribas ne havas sencon!!!
rusto (Profil anzeigen) 31. August 2011 19:50:48
Solulo, vivo ne havas esence propran celo. Ekzistas ne dion aŭ diojn. Ne ekzistas atestaĵojn indiki diojn. Sed, ni havas personajn celojn. Ni donas celon al vivo per nia penso kaj faro.
AlfRoland (Profil anzeigen) 31. August 2011 19:53:58
Solulo:Per via dio vi provas respondi al demandoj kiuj (ankoraŭ aŭ neniam) havas/havos respondojn. Pli bone akcepti ke ni neniam komprenos ĉion ol KREI diojn. Tiaj klarigoj starigas pliajn demandojn ol ili respondas.miĥil:Vi pravas, kaj ankaŭ mi ne vere komprenis kion Solulo tie celis.Tio kio Solulo celis estas facilega. Solulo simple celis pruvi, ke ateismo (nura scienco) ne donas respondon al la fundamentaj demandoj; kial homoj amas kaj malamas unu alijan, kial infanoj ploras kiam ili vidas iliajn gepatrojn murditajn je iliajn okulojn, kial homoj suferas kaj kio estas sufero, kial ni vivas kaj kio estas la senco de nia vivo, ... Kia estas la senco de nia vivo???
Mi ripetas ankoraŭ foje; se Dio ne ekzistas nia vivo ne havas sencon!!! Eĉ Esperanto ne havas sencon!!! Ĉi tiu forumo ne havas sencon!!! La arbo kiu kreskas frente de mia domo na havas sencon, kaj kio mi kaj vi skribas ne havas sencon!!!
mihxil (Profil anzeigen) 31. August 2011 20:05:16
Solulo:Mi ripetas ankoraŭ foje; se Dio ne ekzistas nia vivo ne havas sencon!!! Eĉ Esperanto ne havas sencon!!! Ĉi tiu forumo ne havas sencon!!! La arbo kiu kreskas frente de mia domo na havas sencon, kaj kio mi kaj vi skribas ne havas sencon!!!Vi tute pravas. Ĉio estas komplete sensenca. Ke tio ne plaĉas ne signifas ke ne estas vera.
Almenaŭ nenio objektive havas sencon. Kompreneble homoj povas mem atribui sencon al sia vivo. Ni estas liberaj pri tio.
Pri la scienca klarigo de la ekzisto de moralo mi jam antaŭe parolis, kaj rusto ĵus diris ion similan, pri kio mi samopinias.
robinast (Profil anzeigen) 31. August 2011 20:06:02
Solulo:Hmmm... mi sentas min perditan ankaŭ... Pro kio vi pensas, ke la moraleco estas donata al homaro? Ĉu vi estas certe, ke humana moraleco estas io unikega? Ĉu vi ne vidas, ke via supozata donanto de moraleco ja agas laŭbiblie tute malmorale? Ĉu vi ne scias, ke ekzemple lupoj havas kondutodesegnojn, kioj tre similas al io, kiun ni povas nomi moralon?
Do, kio donas moralecon al homoj???
Mi sentas min perdita. Kaj mi demandas ankoraŭ foje; kio/kiu donas moralecon al homoj???
Kiamaniere mi vivu? Kio estas bona aŭ malbona?
Se mi ŝtelas aŭ adultas, kial ĉi tio estas malbona? Mi atendas sciencan respondon.
Mi ne estas scientisto kaj miaj respondoj ne estas sciencaj - sed ŝajnas al mi, ke ni almenaŭ foje havas bonajn ŝancojn esti pli proksimaj al vero ke la bibliaj elpensaĉoj...
La evoluo de humana moraleco, ŝajnas al mi, el certaj kondutosegnoj de niaj antaŭspecioj estas pli verŝajnege ol donado de ĝi por la neekzista (aŭ malmorala ) Dio, ĉu ne? Estas la granda variebleco en la naturo - inkluzive en konduto ene de ĉiuj biologiaj specioj - kun kio la natura selekto povis (ankaŭ povas kaj povos) 'labori'.
Tial ke mi komprenas, la homaro devas (ankaŭ devis kaj devos) havi la plimalpli bonan moralecon por daŭrigi. Tio ankaŭ signifas, ke tiuj loĝantaroj de 'antaŭhomoj', kiuj ne havis sufiĉe bonan moralecon (ĉi tie: decan kondutosegnon), simple ekmalestis. Ĉi tie ni havas la similan logikon, kiu permesas nin deklari, ke ĉiuj niaj rektaj antaŭuloj tute certe mortis nur iam post naskado de siaj idoj...
Solulo (Profil anzeigen) 31. August 2011 20:19:03
rusto:Hooo! Saĝulo! Mi dankas vin pro via respondo. Nun ĉio iĝis klara por mi. Do, morgaŭ, mi murdos mian malsanan edzinon, kiu esta por mi mi aflikto kaj turmento kaj mi estos feliĉa kaj libera. Tio estas mia persona celo; igi mian vivon facila kaj senproblema.
Solulo, vivo ne havas esence propran celo. Ekzistas ne dion aŭ diojn. Ne ekzistas atestaĵojn indiki diojn. Sed, ni havas personajn celojn. Ni donas celon al vivo per nia penso kaj faro.
mihxil (Profil anzeigen) 31. August 2011 20:24:51
Solulo:Do, morgaŭ, mi murdos mian malsanan edzinon, kiu esta por mi mi aflikto kaj turmento kaj mi estos feliĉa kaj libera. Tio estas mia persona celo; igi mian vivon facila kaj senproblema.Mi pensas ke vivo ne estos tre facila kaj senproblema en malliberejo.
Solulo (Profil anzeigen) 31. August 2011 20:33:23
robinast:Ĉesu kun la biblio. La biblio ŝajnas esti por vi ia obsesio. Mi ne bezonas biblion (la malnovan testamenton) por starigi moralajn demandojn.
Ĉu vi ne vidas, ke via supozata donanto de moraleco ja agas laŭbiblie tute malmorale?
Eĉ sen biblio mi havus multe da moralajn demandojn. Biblio, biblio... tio jam naŭzas min.
robinast (Profil anzeigen) 31. August 2011 20:42:04
Solulo:Solulo simple celis pruvi, ke ateismo (nura scienco) ne donas respondon al la fundamentaj demandoj; ... Kia estas la senco de nia vivo???Mi povas nur samopinii! Homoj mem findas sencon de sia vivo - aŭ ne! - se ili trovas kaj tute ne gravas, kredantuloj ili estas aŭ ne. Aŭ scientistoj, aŭ ateistoj, aŭ riĉaj, aŭ malriĉaj ktp.
Solulo:Mi ripetas ankoraŭ foje; se Dio ne ekzistas nia vivo ne havas sencon!!!Je-es? Certege, multe da homoj ne vidas sencon de sia vivo ne havante fidon. Verŝajnege, ili neniam eĉ provis trovi ĝin senfide... Nu, kaj kiel ili povus deklari, ke la sendia vivo estas malsenca? Ĉu vi, Solulo, kuraĝas deklari, ke mia vivo de ateisto estas malsenca? Se jes, ne timu diri - mi certe ne ofendiĝus. Estus nur interesega ekscii, el kie vi prenus la certecon deklari tion.