Relativeco de la moralo.
de Solulo, 27 août 2011
Messages : 133
Langue: Esperanto
mihxil (Voir le profil) 31 août 2011 20:45:03
Solulo:Hooo! Saĝulo! Mi dankas vin pro via respondo.Cetere mi opinias ke tio ĉi ne estas maniero respektoplene konversacii. Evidente temas pri mokado.
robinast (Voir le profil) 31 août 2011 20:51:22
Solulo:Pardonu min - mi faris la saman eraron kiel vi, pensante ke la Biblio estas ja via obsedo...
Ĉesu kun la biblio. La biblio ŝajnas esti por vi ia obsesio.
Solulo:Mi ne bezonas biblion (la malnovan testamenton) por starigi moralajn demandojn.Nu ja mi ankaŭ ne devas la Biblion por ĝi. Do, el kie vi prenas, ke sendie ni malhavus moralecon?
Eĉ sen biblio mi havus multe da moralajn demandojn. Biblio, biblio... tio jam naŭzas min.
rusto (Voir le profil) 31 août 2011 21:18:14
Hooo! Saĝulo! Mi dankas vin pro via respondo. Nun ĉio iĝis klara por mi. Do, morgaŭ, mi murdos mian malsanan edzinon, kiu esta por mi mi aflikto kaj turmento kaj mi estos feliĉa kaj libera. Tio estas mia persona celo; igi mian vivon facila kaj senproblema.Memoru. Mi diris ke moralo estas evolua trajto. Ekzistas pro socia forto por travivi. Se vi mortigus vian edzinon, vi malstabiligus socian ordon. Do agoj devas okazi al vi por via krimo. Sed la moraleco de via ago tute estas alia demando. Moraloj ŝangas ofte. Ĉiu homo havas sian propra moraleco. Kaj ĝi dependas de la situacio. Ĉar ne ekzistas unu moralecon aŭ esence propran moralecon. Moraleco estas ne zorgo. Sole, "Ĉu ĝi lezas nin?" kaj "Ĉu tiu kontraŭas ilian deziron?" Via libereco estus senlima krom ĝi perturbas mian. Via demando estas rajtaj demandoj. Ĝi ne establis moralecon aŭ bezonon de moralecon.
Solulo (Voir le profil) 31 août 2011 21:25:02
robinast: Ĉu vi, Solulo, kuraĝas deklari, ke mia vivo de ateisto estas malsenca? Se jes, ne timu diri - mi certe ne ofendiĝus. Estus nur interesega ekscii, el kie vi prenus la certecon deklari tion.Unue, mi devas ripeti ankoraŭ foje (kion mi jam ien skribis,) ke mi estis ateisto, de tie; mia supereco.Mi havas sperton de ateismo kaj egzistadismo (Jean Paul Sartre). Sekve, mi deklaras, ke via vivo de ateismo estas plene senca. Jes, plene senca. Vivu kaj estu feliĉa. Se ateismo feliĉigas vin - vivu laŭ tiu filosofio. Tio estas via afero. Por mi, ateismo estas stultaĵo kaj, ... kaj estu tolerema kaj lasu min havi mian vidpunkton. Estas diraĵo en la pola lingvo:
"Estas homoj kiuj ŝatas la odoron de rozoj, aliaj ŝatas la odoraĉon de nelavitaj piedoj."
mihxil (Voir le profil) 31 août 2011 21:36:07
Solulo:Se ateismo feliĉigas vin - vivu laŭ tiu filosofio. Tio estas via afero. Por mi, ateismo estas stultaĵo kaj, ... kaj estu tolerema kaj lasu min havi mian vidpunkton. Estas diraĵo en la pola lingvo:Laŭ mi ne temas pri elekto aŭ ŝato. Mi ne estas ateisto ĉar mi ŝatas ĝin, mi estas ateisto, ĉar mi ne kredas pri Dio. Kaj mi ne kredas pri Dio, ĉar tiel aspektas al mi la faktoj. Mi eĉ ne komprenas kiel rilatas feliĉigo aŭ ŝato. Povas esti ke per religio mi estus feliĉa, sed tio ne gravas, ĝi ne estas vera, kaj mi rifuzas intence trompi min.
"Estas homoj kiuj ŝatas la odoron de rozoj, aliaj ŝatas la odoraĉon de nelavitaj piedoj."
rusto (Voir le profil) 31 août 2011 21:39:08
Solulo (Voir le profil) 31 août 2011 21:41:04
rusto:Nu, jeees. Evidente. Obersturmgrupenfuerer Adolf von Globke havis sian moralecon en Auschvitz kaj Maksimilian Kolbe ankaŭ havis sian.... Ĉio dependis de la situacio.
Ĉiu homo havas sian propra moraleco. Kaj ĝi dependas de la situacio.
Rusto, Rusto... vere mi diras al vi; malfermu viajn okulojn kaj pripensu kion vi diras.
rusto (Voir le profil) 31 août 2011 21:52:37
Solulo:Leĝo de Godwin. "La probableco, ke en enreta diskuto aperas komparo kun Hitlero aŭ la nazioj kun plilongiĝado de la diskuto proksimiĝas al 1."
Nu, jeees. Evidente. Obersturmgrupenfuerer Adolf von Globke havis sian moralecon en Auschvitz kaj Maksimilian Kolbe ankaŭ havis sian.... Ĉio dependis de la situacio.
Rusto, Rusto... vere mi diras al vi; malfermu viajn okulojn kaj pripensu kion vi diras.
Kaj jes, moraleco dependis de la situacio. Vi sentas ke ili agoj estis malvirto. Plej homo sentas same. Mi sentas same. Sed, li ne sentas lian agojn estis malvirto. Fakte, vi konfermis mian argumento. Ĉu lia agoj estas leĝa? Ne. Ĉu lia agoj estis morala? Dependas. De li, jes. De vi, ne. Ekzistas ne esence propra moraleco. Se via plej bona argumento estas Holokaŭsto, nu...
robinast (Voir le profil) 31 août 2011 21:59:47
Solulo:
Mi ripetas ankoraŭ foje; se Dio ne ekzistas nia vivo ne havas sencon!!!
Solulo:mi deklaras, ke via vivo de ateismo estas plene senca. Jes, plene senca.Ĉu vi volas diri, se ĉar mia vivo de ateisto estas plene senca, la Dio ekzistas??
Parenteze, mi ne provas ŝanĝi viajn vidpunktojn. Vere, ne provas kaj ne provos - via vivofilosofia tute estas ja via afero. Mi nur estas scivolega kaj volus ekscii, kiamaniere vi eksplikas kaj motivas viajn vidpunktojn. Dume vi estis avarega
Ho, kaj ateismo havas nenion por feliĉigi aŭ malfeliĉigi min. Por mi estas simple tute evidente, ke la kristana Dio ne ekzistas - tio estas la kaŭzo, pro kio mi ateisto estas. Ĝi estas nenio por esti feliĉa aŭ ne...
Solulo (Voir le profil) 31 août 2011 22:03:40
rusto:Mi ne komprenas vian esperanton, sekve mi ne komprenas vin. Holokaŭsto? Mi ne estas judo, do mi ne komprenas kion komunan havas Holokaŭsto kun nia diskuto.
Leĝo de Godwin. "La probableco, ke en enreta diskuto aperas komparo kun Hitlero aŭ la nazioj kun plilongiĝado de la diskuto proksimiĝas al 1."
Kaj jes, moraleco dependis de la situacio. Vi sentas ke ili agoj estis malvirto. Plej homo sentas same. Mi sentas same. Sed, li ne sentas lian agojn estis malvirto. Fakte, vi konfermis mian argumento. Ĉu lia agoj estas leĝa? Ne. Ĉu lia agoj estis morala? Dependas. De li, jes. De vi, ne. Ekzistas ne esence propra moraleco. Se via plej bona argumento estas Holokaŭsto, nu...