Al la enhavo

Diminutivoj.

de Solulo, 2011-septembro-07

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-07 19:20:41

Unue mi volus sciigi al vi ke pola - mia denaska lingvo estas ege diminutiva, diminutiveta. La etaj formetoj abundas en la tuta pola lingva sistemo. La diminutivaj sufiksoj estas nepredikeblaj, neregulaj, kaj diversaj.
Do, mia edzineto diris al mi ke mi iru al butiketo kaj aĉetu fromaĝeton, butereton, kolbaseton.... sed por fari ĉi tion oni devas havi moneton.
Kaj kiam ni seksumas aŭ pli bone seksumetas mi kisas ŝian okuletojn, nazeton, sinetojn, mametojn.... ktp.

Ŝajnas al mi ke tiu ĉi diminutiva sistemo ecas aliaj slavaj lingvojn. Eble la hispana ŝatas la "-ita" formojn. Ĝis certa grado la germana. Sed la angla? Book - booklet. Kaj kial ne; woman - womanlet? Boy - boylet? kial ne. Fakte ia ajn vorto povas esti diminutivigita en pola lingvo.
Kot - kotek - koteczek = kato - kateto - kara, eta, kateto.

Ĉi tiu problemo pripensigas min je la konata teorio de Whorf kaj Sapir; ni vidas kaj sentas la mondon laŭ nia denaska lingvo.

Kion vi pensas pri tio miaj karuletajn amiketojn de esperantoteto.

dobri (Montri la profilon) 2011-septembro-07 20:30:25

Interesa kontribuo!
Eble vi troigas. En mia lingvo ankaŭ eblas uzadi diminutivojn, sed ili aspektas komike, ridinde. Ili oftas precipe en humuraj rakontoj.

Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-07 20:43:26

dobri:Interesa kontribuo!
Eble vi troigas. En mia lingvo ankaŭ eblas uzadi diminutivojn, sed ili aspektas komike, ridinde. Ili oftas precipe en humuraj rakontoj.
Salutojn, kara slava amiko.

Komike? Ridinde? El la filologia vidpunkto estus ege interese fari ian kontrastivan analizon inter la pola kaj ĉeka lingvojn. (La ĉeĥan - kiun mi vere respetas kaj ŝatas).
Ni ne faru ĉi tion ĉi tie ĉar la ne slavaj legantoj enuiĝus.)
Serdecznie pozdrawiam.

zan (Montri la profilon) 2011-septembro-08 00:55:38

Solulo:Unue mi volus sciigi al vi ke pola - mia denaska lingvo estas ege diminutiva, diminutiveta. La etaj formetoj abundas en la tuta pola lingva sistemo. La diminutivaj sufiksoj estas nepredikeblaj, neregulaj, kaj diversaj.
Do, mia edzineto diris al mi ke mi iru al butiketo kaj aĉetu fromaĝeton, butereton, kolbaseton.... sed por fari ĉi tion oni devas havi moneton.
Kaj kiam ni seksumas aŭ pli bone seksumetas mi kisas ŝian okuletojn, nazeton, sinetojn, mametojn.... ktp.
Eble poloj amas malgrandaĵojn. Tio ŝajnas al mi ridetinda(mi celas bonan senton). Sed vi skribis esperante same kiel en la pola, mi laŭvorte legis: via edzineto estas deksesa knabino, kiu havas malgrandajn mamojn kaj kun kiu vi seksumas mallonge...
Sed ne, ĉu ne? Mi supozas, ke vi esprimas koran amon al via edzino.

Solulo:Sed la angla? Book - booklet.
Book kaj booklet estas aliaĵoj, ĉu ne?
Ankaŭ en Esperanto monto kaj monteto, lago kaj lageto estas tradukataj al aliaj vortoj en nacilingvoj.
monto=mountain,山; monteto=hill,丘
lago=lake,湖; lageto=pond,池

Ĉu Esperanta "-et" estas senregula diminutiva sufikso?

Solulo:Kion vi pensas pri tio miaj karuletajn amiketojn de esperantoteto.
Ĉu ni estas infanoj? rideto.gif

cellus (Montri la profilon) 2011-septembro-08 07:34:46

Jen, Solulo, vi tuŝas interesan kampon. Por mi kiu lernis la polan lingvon en plenkreska aĝo la uzo de la polaj diminutivoj estas minita kampo! Mia gepatra lingvo, la sveda, havas tre malmultajn diminutivojn, sed tamen sufiĉe komplikaj por iu kiu volas lerni la svedan lingvon.

Mi notis, ke kiam la poloj uzas diminutivojn, svedoj uzos modajn helpverbojn (kiel povas, devas ktp.) Kiam konduktoro diris "La biletetojn" en la pola lingvo, la sveda similulo dirus "Ĉu mi rajtas ĝeni vin pri la biletoj?".

Mi renkontis ankaŭ polajn denaskajn parolantojn kiuj ne ŝatas la diminutivojn, kaj tial mi cerbumas, ĉu ankaŭ ekzistus ia socia distingo/sociologia distingo.

Tiel kiel mi vidis la Saphir-Whorff-teorion referitan, mi ne kredas je ĝi. Mi supozas ke la homoj kapablas elpensi tiun lingvon kiun ili bezonas.

Oni ankaŭ povas konsideri la fakton ke ni ofte uzas diversajn vortojn por similaj agoj, depende de tio, ĉu ni akceptas la agon aŭ ne, komparu ekzemple "mortigi" kaj "mortpuni, ekzekuti".

sudanglo (Montri la profilon) 2011-septembro-08 09:30:04

Ĉi tiu ligilo direktos vin al longa analizo en la angla lingvo de la etigaj sufiksoj en diversaj lingvoj.

Eble, tiun artikolon oni jam maŝintradukis en Esperanton.

Oni ja planis maŝintraduki ĉiujn artikolojn de 'Wikipaedia' en Esperanton. Mi ne havas la ligilon submane por tiuj tradukoj sed mi rememoras ke mi testlegis kelkajn en la pasinteco kaj la nivelo de sukceso en la tradukado imponis.

Posta Skribo: ŝajne, jen la necesa ligilo por serĉi la maŝintradukitan anglalingvan Vikipedion

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-08 10:27:23

sudanglo:Ĉi tiu ligilo direktos vin al longa analizo en la angla lingvo de la etigaj sufiksoj en diversaj lingvoj.

Eble, tiun artikolon oni jam maŝintradukis en Esperanton.

Oni ja planis maŝintraduki ĉiujn artikolojn de 'Wikipaedia' en Esperanton. Mi ne havas la ligilon submane por tiuj tradukoj sed mi rememoras ke mi testlegis kelkajn en la pasinteco kaj la nivelo de sukceso en la tradukado imponis.

Posta Skribo: ŝajne, jen la necesa ligilo por serĉi la maŝintradukitan anglalingvan Vikipedion
Kaj jen la maŝintraduko mem: Diminutivo
Tamen la alilingvaj ekzemploj tre ofte strange fuŝiĝis.

Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-08 15:17:26

zan:

Eble poloj amas malgrandaĵojn. Tio ŝajnas al mi ridetinda(mi celas bonan senton). Sed vi skribis esperante same kiel en la pola, mi laŭvorte legis: via edzineto estas deksesa knabino, kiu havas malgrandajn mamojn kaj kun kiu vi seksumas mallonge...
Sed ne, ĉu ne? Mi supozas, ke vi esprimas koran amon al via edzino.
Ŝajnas al mi ke vi tute ne komprenis la problemon sed ne mirindas ĉar inter niaj kulturoj estas granda oceano, do tio ĉi ne estas via kulpo.
Diminutivoj en pola kaj aliaj slavaj lingvoj montras/respegulas NE NUR malgrandecon sed ian karesemon, bonkorecon, unuvorte... semantikan netradukteblecon. Kaj tion mi celas pruvi kaj pridiskuti.

Solulo (Montri la profilon) 2011-septembro-08 15:44:29

cellus:Jen, Solulo, vi tuŝas interesan kampon.............
Dankon. Malsimile al Zan inter niaj kulturoj estas nur maro (ne oceano) do ia kompreno inter ni devus esti pli facila.
rideto.gif
Kiel mi diris supre, mi interesiĝas pri semantika netraduktebleco kiu atingas eĉ esperanton. La esperanta sufikso "et" ne respegulas ĉiuj nuancoj de polaj diminutivoj. Jes, ĝi alproksimiĝas pli ekzakte kaj akurate kiel egzemple la angla, sed ...
słoneczko ne estas nur suneto,
dupeczka ne estas postaĵeto,
ptaszątko ne estas nur birdeto,
Grandega problemo inda je scienca publikaĵo.
Tamen mi emas kredi je la hipotezo de Sapir kaj Whorf. Mia lingvo certagrade enhavas mian mondkoncepton kaj eĉ spiritostaton (mentality)

mihxil (Montri la profilon) 2011-septembro-08 17:01:16

Solulo:
zan:
Sed ne, ĉu ne? Mi supozas, ke vi esprimas koran amon al via edzino.
Ŝajnas al mi ke vi tute ne komprenis la problemon sed ne mirindas ĉar inter niaj kulturoj estas granda oceano, do tioĉi ne estas via kulpo.

Diminutivoj en pola kaj aliaj slavaj lingvoj montras/respegulas NE NUR malgrandecon sed ian karesemon, bonkorecon, unuvorte... semantikan netradukteblecon. Kaj tion mi celas pruvi kaj pridiskuti.
Ŝajne al mi ke Zan ja komprenis. Li unue donis laŭliteran interpreton, sed post tio supozis ke temas pri 'kora amo'. Tio estis pli malpli akurata, ĉu ne?

Reen al la supro