Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto
de troyshadow, 22 janvier 2013
Messages : 114
Langue: Esperanto
jozefo_22 (Voir le profil) 14 août 2014 07:12:17
ĉevino (Voir le profil) 15 août 2014 00:19:03
raffadalbo (Voir le profil) 29 août 2014 17:57:11
Multaj Esperantistoj ŝatus kelkajn ŝanĝojn, sed ĉiu proponas malsamajn ŝanĝojn. Do, la rezulto ne estus plibonigo, sed nur konfuzo. Kaj Esperanto iĝus pli malfacile lernebla kaj pli malfacile uzebla. Tio estus granda malbono.
Tamen, diskuti pri ŝanĝoj sen vere ŝanĝi estas alia afero, kaj iomete utilas.
amigueo (Voir le profil) 5 octobre 2014 09:44:53
mi gratulas vin ĉevino pro konkreta detala ilustrita reformpropono.
mi ŝatas la simpligon de verba sistemo,
kaj la proponitan alfabeton,
kaj ankaŭ ŝatus simpligon de la noma sistemo.
ĉu vi havas ian ideon simpligi nomsistemon?
kunkreige aŭ interkreige via
amigueo
PS kio pri "q"? kio pri "kioma --> kiesma"?
RESUMOkajKOMENTOJ:
Resumo de Reformita Esperanto (RE)
kaj>e
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e
kiel>kie, kie>kien
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita
Resumo de Reformita Esperanto (RE) < komento, propono, dubo >
kaj>e < aŭ>o >
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e < (mal)granda --> malaŭgranda >
kiel>kie, kie>kien < kipor, kiper, kikun... >
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si < ŝli? la (ĝi+ili)? ŝi>in/li>iĉ? iŝi? niĉ/nin? >
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita < esti vidita --> vidit >
ĉevino (Voir le profil) 5 octobre 2014 16:37:08
La enkonduko de q estus malutila krom se por anstataŭi alian literon, kian ekzemple x...
Kiesma anstataŭ kioma... Kial ? Kioma esta adjektiva formo de kiom... Kio pri "kiesm" ?
amigueo (Voir le profil) 6 octobre 2014 19:38:49
-----
propono:
-o -oy --> o,
-a -ay --> a
kiesm:
-----
"panvendejvice, pliesmaj atendas pli da tempo ol malpliesmaj,
fakte, la unuesma atendas nul tempon".
"se vi ne hastas, vi aliros troesme"
"kiesmas vi? mi triesmas"
"kiom da aŭ kioma pano? du kiloj"
"kiomo (= kvanto) gravas pri mono pli ol kieco (= kvalito) kaj kieso. konkurence, kiesmo aŭ, pli ĝuste, malplejesmo gravas"
"do, pri mono gravas omo ol eco"
q
---
dj --> q "qihada qardeno"
PS ankoraŭ mi ne bone komprenas la verb-finaĵon -u en RE.
ĉevino:"nom-sistemo"? kiesm? q?
amigueo (Voir le profil) 6 octobre 2014 19:47:28
grava propono aldono al REa verb-finaĵ-sistemo:
esti vidita --> vidit
ĉevino (Voir le profil) 6 octobre 2014 20:01:06
amigueo:rimarku:En RE:
grava propono aldono al REa verb-finaĵ-sistemo:
esti vidita --> vidit
1- esti/as/os/is = esti , vidita = vidita kaj "esti vidita" esti same... (oni povi diri anke "viditi"!)
2- estu = estu: "vi viditu" (= vi estu vidita, videbla, vi vidiĝu...)
-i esti por reala tempo e -u por nereala, tio esti nepre por eviti konfuzoj:
Ci veni (fakto, konstato)/ Ci venu (ordono, konsilo...)
robbkvasnak (Voir le profil) 7 octobre 2014 03:08:16
Mi estas la studento de niaj idoj. Ni transiros la limojn de la nuntempa homa lingvaro! Ni malkovros esprimojn nuntempe maleblaj en ekizstantaj lingvoj! Tio estas la desfio de Esperanto - esti pli ol la jam estanta.
Tiuj kiuj volas ŝanĝojn, serĉu ilin supren, ne demalsupre. Esploru, serĉu, probu!
Tial ni bezonas formojn kioj nun ŝajnas esti superfluaj - ni plenigos ilin je senso kaj definoj. Ni estas pioniroj en nova lingvio, malkovrota, malkovrenda, malkovrinda de aliaj homoj.
Ni diros tion, kion oni neniam diris antaŭe. Ni kuraĝos esprimi nin kiel neniam antaŭe. Ni flustros vortojn, ni susuros vortojn, mi kriegos vortojn kaj la mondo haltos por aŭskulti! KIO! kio? Ja kio estas tio? je niaj dioj, kion vi diras? Kiel ni traduki tion nialingven?
amigueo (Voir le profil) 8 octobre 2014 14:39:05
robbkvasnak:"Kiel ni traduki tion nialingven?"la du kampoj de progreso estas tradukado kaj indiĝena kreado. miaopinie, esperanto devus esti kamaleoneska por akrobate imiti la resursojn de tre diversaj lingvoj, kaj samtempe vaste liberige indiĝena, por permesi kreon penson komunikon esprimon sen bremso de nacilingvaj prestiĝaj modeloj. la tria celo? lernfacilo! kiel iĝu esperanto pli lernfacila? la kvara celo? utilo! ekz: vere kompreni aktualaĵojn, amikumi tutmonde, senpaga altnivela edukado diversfaka, potenca solidara reto ktp.