Aller au contenu

Numera ludo

de Miland, 16 mai 2008

Messages : 3

Langue: Esperanto

Miland (Voir le profil) 16 mai 2008 07:07:00

Sur Brita TV estas tre populara serio Countdown, enhavante numeran ludon. La konkursantoj ricevas unu grandan numeron kaj aron de relative etaj numeroj kaj ili devas kombini la etajn numerojn, uzante nur la bazajn aritmetikan operaciojn, nome adicio, subtraho, multoblo kaj divizio, celante al la plej granda numero. Jen simpla ekzemplo: la granda numero estas 213 kaj la pli etaj numeroj estas 1,2,3,4,5 kaj 100. Do vi povas kombini la etajn numerojn jene: (100*2)+1+3+4+5.

Jen pli malfacila ekzemplo por vi:
Granda numero: 566
La etaj: 2, 4, 5, 9, 10 kaj 100

黄鸡蛋 (Voir le profil) 16 mai 2008 12:34:20

Ĉu oni ankaŭ povas uzi krampojn? Ŝajnas ke jes.
La "malfacila" ekzemplo estas ankaŭ facila.
5*100+(10-4)*(9+2)

Se oni ne povus uzi krampojn... Mi ne scius kiel kombini. Fakte, mi ofte faras similan ludon kun miaj samklasanoj per ludkartoj.

Miland (Voir le profil) 16 mai 2008 13:22:23

Gratulon! Vi pravas.

Retour au début