Al la enhavo

Kion vi diras por saluti tiun esperantiston, kiu telefonas vin?

de Azulreal, 2005-junio-01

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2005-julio-11 21:37:04

Dankon al cxiuj por viaj afablaj respondoj!

Certe mi lernas multe pri la kutimoj el aliaj landoj kaj tio placxas al mi. Dankon denove!

Fátima

More (Montri la profilon) 2005-julio-19 09:39:24

En mia vortaro la unikaprioritato estas la vorto "Halo", malgraŭ mi aŭskultis ankaŭ al iuj personoj diri "Diru min" aŭ "Ĉu jes?" (precipe en Hispanio). Mi provos renkonti pli informon pri ĉi tio afero kaj senpere publikigos ĝin ĉi tie.
 
Ĝis revido gesamideanoj!

Mike59 (Montri la profilon) 2005-julio-22 18:56:27

Karaj gesamideanoj, kara Fatima !

Laŭ la metodo Assimil "L'Espéranto sans peine" (Francio), en la kvina leciono, oni povas legi :

"Ĉe la telefono"

             - Lo! Ha lo! Ĉu vi, Jana ?

             - Ĉu Aldo ? Ha!... Jen... surprizo!

Mi esperas, ke tio povas helpi vin...

Tre amike

Mikelo (Michel aŭ Mike59)

 

5HPONGO (Montri la profilon) 2005-julio-24 09:52:19

Saluton, karaj!

En Japanio, oni diras "mosimosi" (prononco: [moŝi moŝi]) en la japana lingvo.

Mia lernolibro prezentas al mi Esperantan frazon "Lo! Ha lo!", mi tamen ordinare diras simple "Saluton!" ankaŭ en telefonado. (^_^)

* Vi, multaj ne-japanoj uzas ridulo.gif por montri rideton, kaj ni, japanoj ordinare uzas (^_^) aŭ (^^).

Ĝis!

Mielo (Montri la profilon) 2005-julio-28 04:16:26

Saluton 5HPONGO !

Mi plaĉas vian rideton (smile) ridulo.gif Kvankam, mi rigardis ĝin dekstre, maldekstre kaj mi ne komprenas tute, sed ĝi estas interesa. ridulo.gif Respektive: ^_^

Ĝis !

fo_q (Montri la profilon) 2005-julio-28 07:55:57

ĉiuj personoj konataj de mi uzas la vorton "Halo"... Mi ankaux uzas, kiam mi scias ke la telefonanto ja estas esperantisto... Male, mi uzas la portugalan vorton "Alô" (prononco: alo') mem...

Anti-UEA (Montri la profilon) 2005-aŭgusto-26 05:51:24

Neniu respondas telefone esperante ĉar kutime oni ne nur havas esperantistojn kiel konatoj. Tamen estas telefonoj havante noman rekonilon. Mi dirus "saluton".

neitush (Montri la profilon) 2005-aŭgusto-26 10:34:28

kiam mi komprenas ke li estas esperantisto mi diras "saluton" sed antaŭe  mi diras "ŝalom" (hebree) aux "Halo" (interncia) 

Namjr (Montri la profilon) 2005-septembro-08 16:19:48

Interese... Kiam mi respondas la telefonon, mi nur diras "aló" kaj se temas pri esperantistulo/ulino tiam mi diras "Saluton!"

mateno2 (Montri la profilon) 2005-septembro-12 12:09:45

Anti-UEA skribis:

Neniu respondas telefone esperante ĉar kutime oni ne nur havas esperantistojn kiel konatoj. Tamen estas telefonoj havante noman rekonilon. Mi dirus "saluton".

 

ni en UEA respondas telefone ĉiam Esperante; kaj ni diras: "Universala Esperanto-Asocio";

en la interna linio ni kutime diras "jes" kaj eventuale sian nomon

ankaŭ multaj niaj membroj respondas telefonon Esperante (ofte ili diras "Saluton"), simple por instigi siajn konatojn lerni Esperanton; multaj esperantistoj havas en sia telefon-respondilo surbendigitan aŭtomatan respondon ne nur en sia nacia lingvo, sed ankaŭ en Esperanto

iĝu aktiva antaŭenpuŝanto de Esperanto! iĝu membro de UEA!

Reen al la supro