Ke daftar isi

Ŝercoj pri bopatrino

dari StefKo, 15 November 2018

Pesan: 51

Bahasa: Esperanto

StefKo (Tunjukkan profil) 21 November 2018 19.06.49

Stulta analogio?

Novak diras al sia amiko:
- Vi scias, mi aĉetis al mia filino pianon kiel naskotaga donaco esperinte ke ŝi ludos ĝin. Bedaŭrinde, ŝi ne volas ludi...
- Ĉe ni estis analogie. Mi aĉetis al mia bopatrino valizon esperinte ke ŝi elloĝiĝos de ni...

StefKo (Tunjukkan profil) 22 November 2018 22.37.23

Fortuno de bofilo

En policejon eniras viro kaj informas pri pereo de sia bopatrino.
– Kiam ŝi pereis? – demandas deĵoranta policisto.
– Antaŭ tri semajnoj.
– Kaj vi informas nin nur nun!?
– Jes, ĉar mi ne povis ekkredi tian fortunon.

StefKo (Tunjukkan profil) 23 November 2018 23.01.47

Nur hundo ŝatas bopatrinon...

Al veterinaro venas viro kun bela hundo kaj diras:
- Tranĉu voston de tiu hundo, sinjoro.
- Domaĝo! Tia bela hundo!
- Mi petas, tranĉu!
- Kial?
- Morgaŭ alvenos mia bopatrino kaj mi ne volas vidi ajnan simptomon de ĝojo.

StefKo (Tunjukkan profil) 24 November 2018 11.55.55

Senespera sanstato de bopatrino...

Bofilo kondukis malsanan bopatrinon al doktoro...
Post diagnozo, bofilo demandas la doktoron:
- Doktoro, ekzistas ajna espero?
- Ne, tio estas nur inflamo de meza orelo.

StefKo (Tunjukkan profil) 25 November 2018 13.02.05

Bonvola direktoro

Dungito en laborejo:
- Sinjor' direktoro, ĉu mi povus ricevi unu tagon de ferio por helpi mian bopatrinon ĉe transloĝiĝo?
- Neniel!
- Mi tre dankas al vi, sinjoro! Mi sciis bone, ke mi povas kalkuli je vi.

StefKo (Tunjukkan profil) 26 November 2018 11.10.22

"Mi diras ke mi forestas!"

Al Novak alvenas bopatrino kaj frapas je la pordo. Tiu ne malfermas...
- Ovru la pordon, fripono! Mi scias ke vi estas dome, ĉar viaj ŝuoj estas ĉe la pordo.
- Ne estu trosaĝulo, patrinjo! Mi foriris en sandaloj - li respondas.

StefKo (Tunjukkan profil) 27 November 2018 08.11.30

Al kio similas bopatrino?

Geedzoj spektas terurfilmon... Subite surekrane aperas monstra figuro.
- Ho, patrino! - ekkrias la edzino.
- Bopatrino? Fakte, ĝi similas - aldonas la edzo.

---------------------------
"Ho, patrino!" - tiel en Pollando krias timigitaj aŭ surprizigitaj virinoj (la viroj - pli rare).
"Patrino" - vidu supran klarigon.

StefKo (Tunjukkan profil) 28 November 2018 08.14.53

Metodo kontraŭ bopatrino?

- Vi devas ĉesi fumi! Ĉu cigaredoj tiel plezurigas vin? - diras doktoro al malsanulo.
- Jes, doktoro. Kiomfoje mi ekfumas, mia bopatrino eliras el ĉambro.

StefKo (Tunjukkan profil) 29 November 2018 11.55.19

Demando pri vipuro

Bofilo al bopatro:
- Sssss?
- Sssss sssss!
La traduko:
- Estas la vipuro?
- Ambaŭ estas!

-----------------------------------------
La vipuro - per tia vorto oni ofte nomas bopatrinon.

StefKo (Tunjukkan profil) 30 November 2018 10.22.51

Konsentema bofilo

Bopatrino sidas kaj enpensiĝas...
- Kiel mallonga estas tiu vivo... - ŝi suspiras. - Antaŭ nelonge mi naskiĝis kaj jam baldaŭ tempo morti...
- Jam tempo, tempo - jesas bofilo.

Kembali ke atas