본문으로

traduki en diversajn lingvojn

글쓴이: crescence, 2009년 5월 21일

글: 36

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 3:03:27

MarCin83:En la pola:

Pokazać wiadomości z forum
Napisać wiadomość

“Pokazać” kaj “Napisać” en tiu ĉi kazo estas infinitivo, sed en la pola oni emas uzi imperativon anstataŭ infinitivon, do pli bone estas:

Pokaż wiadomości z forum
Napisz wiadomość
Dankon

crescence (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 3:06:38

novatago:[ La signifo por url=http://reta-vortaro.de/revo/art/afiŝ.html#afiŝ.0i]afiŝi[/url] estas sendi mesaĝon al forumo.
Mi ne opinias, ke la vorto "afiŝi" signifas "sendi". Ĉu mi eraras ?

Miland (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 4:44:25

Miaopinie, afiŝi signifas montri. Sendi mesaĝon al forumo kondutas al tiu celo.

MikeDee (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 4:59:51

Afiŝi: Sendi afiŝon en komputilretan forumon.

[url=http://www.reta-vortaro.de/revo/art/afiŝ.html#afiŝ.0i]http://www.reta-vortaro.de/revo/art/afiŝ.html#a...[/url]

sed, kiam vi skribas "sendi" estas tiu ankaŭ ĝusta

crescence (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 7:17:02

Dankon al ĉiuj,

Mi kontrolos kaj korektos la tradukojn de la forumo de mia retpaĝaro, kiam mi havos iom da tempo.

MikeDee (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 7:29:11

mi havas kontroli tio ree

Afiŝi: Sendi afiŝon en komputilretan forumon = "Posten"

Sendi: iu alsendi afiŝon = "Senden"

novatago (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 7:34:39

Miland:Miaopinie, afiŝi signifas montri. Sendi mesaĝon al forumo kondutas al tiu celo.
Ne estas tiel en la kunteksto, kiun celas crescence (aŭ kiun mi komprenas). Afiŝi signifas "sendi afiŝon (mesaĝon) al forumon" (ne simple "sendi"). Sed laŭ mia kompreno crescence celas diri: "iri al la paĝo, kiu havas la liston kun mesaĝoj, kiujn la forumo jam ricevis por legi/vidi ilin". Do, tio ne rilatas al sendi ion.

Ĝis, Novatago.

Miland (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 7:51:42

novatago:Afiŝi signifas "sendi afiŝon (mesaĝon) al forumon"
Mi faras distingon inter sendi ion kaj vidigi ĝin. Afiŝo ne estas sendita mesaĝo mem, sed videbla montro de io. Tial mi volis diri ke sendi mesaĝon - kompreneble al neniu krom la forumo - rezultigas la vidigon de ĝi, la "afiŝo".

crescence (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 8:23:26

novatago:Sed laŭ mia kompreno crescence celas diri: "iri al la paĝo, kiu havas la liston kun mesaĝoj, kiujn la forumo jam ricevis por legi/vidi ilin". Do, tio ne rilatas al sendi ion.
Efektive, mi volas diri tiel. Vi bone tradukis mian penson.

Simieto (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 9:09:58

crescence:
1. Legi la mesaĝojn de la forumo. (ne la afiŝojn)
2. Skribi mesaĝon.

Dankon
En komputilreta forumo aŭ dissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj ties abonantoj; afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al privataj, persone adresitaj retleteroj. (http://www.reta-vortaro.de/revo/)

다시 위로