Naar de inhoud

Traduk-memorludo

door Rao, 12 november 2007

Berichten: 2

Taal: Esperanto

Rao (Profiel tonen) 12 november 2007 16:09:25

En la traduk-memorludo [ /lernado/ludoj/memorludo/index.php ] la ekvivalento de "mano" estas "brako". Ĉu ne estus interese anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj pli samsignifaj? Ekzemple "strando" kaj "marbordo".

Krome, ĉu ne ŝanĝindas la nomo de la ludo? "Traduk" ŝajnas al mi tro forta vorto koncerne sinonimojn.

Jev (Profiel tonen) 12 november 2007 16:50:10

Rao:Krome, ĉu ne ŝanĝindas la nomo de la ludo? "Traduk" ŝajnas al mi tro forta vorto koncerne sinonimojn.
Jes, vi tute pravas, necesos ŝanĝi tion. Mi notos tion kaj iam ni tion pridiskutos en la teamo. Dankegon.

Terug naar boven