Til innholdet

Kiel oni diras…

fra Matthieu,2007 8 6

Meldinger: 13

Språk: Esperanto

Matthieu (Å vise profilen) 2007 8 6 12:20:43

Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.

Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?

mnlg (Å vise profilen) 2007 8 6 13:03:00

Mi sugestas paradistino.

Terurĉjo (Å vise profilen) 2007 8 6 17:37:49

Bonvolu traduki - выкаблучиваться lango.gif

RiotNrrd (Å vise profilen) 2007 8 7 05:54:32

Mutusen:... kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader?
Huragvidanto?

Se oni ne konas vorton, oni devas krei tiel.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2007 8 7 06:06:06

mnlg:Mi sugestas paradistino.
"Cheerleader" aŭ "Matchmaker"?

parad/ist/ino
par/ad/ist/ino

ridulo.gif

Lusjo (Å vise profilen) 2007 8 17 13:48:20

Saluton al ĉiuj! Kiel oni povas diri "paraglider" aŭ "parapente" en Esperanto?
Mi jam vidis:
glisparaŝuto
glisilparaŝuto
deklivparaŝuto
Kiu estas la plej bona?
Ĝis. Lusjo

novatago (Å vise profilen) 2007 8 18 13:40:29

Mutusen:Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.

Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
Mi pensas ke (lud)animadist(in)o taŭgas bone.
ludanimadisto / ludanimadistino aŭ animadisto / animadistino

Animadisto: Persono, kiu laboras por amuzigi aŭ plejbonigi la humoron kaj la etoson.

Mi jam sugestis ĝin antaŭ por turisma animadisto.

Ĝis, Novatago

markotraviko (Å vise profilen) 2007 8 20 03:15:31

Oni povas uzi aŭ "aklamisto"/aklamigistino" kiu estas oficiala aŭ la neologisma:"huraisto/-ino"

Espi (Å vise profilen) 2007 8 22 07:40:06

Mutusen:Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.

Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
Sal Mutusen,
mia propono: entuziasmigantinoj demando.gif = (partoprenantinoj por organizata ovaciado dum sportaj aranĝoj)
amike
Espi

Oŝo-Jabe (Å vise profilen) 2009 8 16 19:44:01

markotraviko:Oni povas uzi aŭ "aklamisto"/aklamigistino" kiu estas oficiala aŭ la neologisma:"huraisto/-ino"
Hura estas oficiala ekkria vorto. Do, ambaŭ estas oficialaj.

Tibake til toppen