Mensagens: 12
Idioma: Esperanto
Matthieu (Mostrar o perfil) 6 de agosto de 2007 12:20:43
Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
mnlg (Mostrar o perfil) 6 de agosto de 2007 13:03:00
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 7 de agosto de 2007 05:54:32
Mutusen:... kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader?Huragvidanto?
Se oni ne konas vorton, oni devas krei tiel.
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 7 de agosto de 2007 06:06:06
mnlg:Mi sugestas paradistino."Cheerleader" aŭ "Matchmaker"?
parad/ist/ino
par/ad/ist/ino
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Lusjo (Mostrar o perfil) 17 de agosto de 2007 13:48:20
Mi jam vidis:
glisparaŝuto
glisilparaŝuto
deklivparaŝuto
Kiu estas la plej bona?
Ĝis. Lusjo
novatago (Mostrar o perfil) 18 de agosto de 2007 13:40:29
Mutusen:Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.Mi pensas ke (lud)animadist(in)o taŭgas bone.
Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
ludanimadisto / ludanimadistino aŭ animadisto / animadistino
Animadisto: Persono, kiu laboras por amuzigi aŭ plejbonigi la humoron kaj la etoson.
Mi jam sugestis ĝin antaŭ por turisma animadisto.
Ĝis, Novatago
markotraviko (Mostrar o perfil) 20 de agosto de 2007 03:15:31
Espi (Mostrar o perfil) 22 de agosto de 2007 07:40:06
Mutusen:Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.Sal Mutusen,
Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
mia propono: entuziasmigantinoj
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
amike
Espi
Oŝo-Jabe (Mostrar o perfil) 16 de agosto de 2009 19:44:01
markotraviko:Oni povas uzi aŭ "aklamisto"/aklamigistino" kiu estas oficiala aŭ la neologisma:"huraisto/-ino"Hura estas oficiala ekkria vorto. Do, ambaŭ estas oficialaj.
markotraviko (Mostrar o perfil) 17 de agosto de 2009 11:16:04
Oŝo-Jabe:Dankon pro la klarigo pri oficialeco. Lau mi, plej gravas kiu vorto estas la plej uzata. Kiel oni informighus tiel?markotraviko:Oni povas uzi aŭ "aklamisto"/aklamigistino" kiu estas oficiala aŭ la neologisma:"huraisto/-ino"Hura estas oficiala ekkria vorto. Do, ambaŭ estas oficialaj.