Więcej

krokodilo

od crescence, 30 maja 2009

Wpisy: 12

Język: Esperanto

crescence (Pokaż profil) 30 maja 2009, 07:25:39

Saluton,
Mi vidis, ĉe la pordo apertanta esperantistan kunvenĉambron, la aviztabulon : "Ne krokodilo !"

Kio estas la deveno de tiu vorto ? Kial tiu vorto ?

Ĉu estas bone nomi homojn "krokodiloj" ?
Ĉu estas bone tiu apartismo ?

Kiu estas via opinio pri tiu afero ?

Fuzzy (Pokaż profil) 30 maja 2009, 07:44:09

crescence:Saluton,
Mi vidis, ĉe la pordo apertanta esperantistan kunvenĉambron, la aviztabulon : "Ne krokodilo !"
Eble "Ne krokodilu!"?
Do tio signifas simple "Parolu nur Esperante!"

piotrek92 (Pokaż profil) 30 maja 2009, 09:58:05

Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...

crescence (Pokaż profil) 30 maja 2009, 10:38:07

piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...
Mi viŝis mian unuan respondon, ĉar mi ne komprenis vian respondon. Vi volas diri : Sed estas interese scii kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo... Ĉu ne ?

AlfRoland (Pokaż profil) 30 maja 2009, 11:10:02

crescence:
piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...
Insulte nomi iun per bestnomo ne ŝajnas al mi interese.
Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la esprimo estas slango. De la komenco ĝi certe estas ŝerco.

horsto (Pokaż profil) 30 maja 2009, 16:41:37

piotrek92:Sed estas interesa kial tiu besto signifas paroladon en nacia lingvo...
Tio ŝajnas ne certa. Vidu ĉi tie.

crescence (Pokaż profil) 30 maja 2009, 16:56:47

horsto:
Tio ŝajnas ne certa. Vidu ĉi tie.
Mi legis la indikatan retpaĝon. La vorto neesperantisto pli bone plaĉas al mi.

jchthys (Pokaż profil) 30 maja 2009, 18:51:02

Estas longa fadeno en la angla forumo pri tio.

crescence (Pokaż profil) 31 maja 2009, 07:05:31

jchthys:Estas longa fadeno en la angla forumo pri tio.
ho jes ! sed mi ne lernis la anglan (mi estas malofta besto en Francujo !
rideto.gif )

horsto (Pokaż profil) 31 maja 2009, 11:09:32

crescence:
Mi legis la indikatan retpaĝon. La vorto neesperantisto pli bone plaĉas al mi.
Tiu vorto kompreneble estas pli taŭga. Sed kelkfoje oni eble volas uzi pli mokan vorton por alilandano. En Usono oni tiam ekzemple uzas Krauts por la germanoj, ĉar ni manĝas la bongustan [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Saŭrkraŭto]saŭrkraŭton[/url].

Wróć do góry