Ku rupapuro rw'ibirimwo

Verbo esti

ca, kivuye

Ubutumwa 54

ururimi: Esperanto

IREN (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruheshi 2008 14:51:54

En la ĉeĥa

ja' jsem
ty jsi
on je
my jsme
vy jste
oni jsou

vincas (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruheshi 2008 15:47:04

Jen la vorto esti en pola lingvo.

być - esti

singularo
ja jestem
ty jesteś
on jest

pluralo
my jesteśmy
wy jesteście
oni są

davidwelsh (Kwerekana umwidondoro) 30 Ruheshi 2008 21:28:09

En la skota:

A am - mi estas
ye are - vi estas (unu)
he is - li estas
she is - ŝi estas
we are - ni estas
youse are - vi estas (pluraj)
they are - ili estas

黄鸡蛋 (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2008 06:11:36

Ha, ĉi-temo ŝajnas ne rilati al mi. lango.gif En la ĉina lingvo oni ne konjugacias verbojn. Nek en la japana lingvo. Do mi diru ion pri la "esti" en la ĉina lingvo.
En la ĉina lingvo moderna, la verbo "esti" estas "是"(shi4). Tamen oni ofte povas uzi adjektivon kiel predikon, kiel oni uzas [adjektiva radiko]-as en Esperanto.

Matthieu (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2008 08:20:59

黄鸡蛋:Nek en la japana lingvo.
Tamen la verboj varias laŭ ĝentileco, neo kaj tempo. Ĉu oni ne povas nomi tion konjugacio?

mnlg (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2008 09:53:52

Mi opinias ke tiu estas verba formo. Sed povas esti ke mi ne memoras ĝuste ridulo.gif

diogotux (Kwerekana umwidondoro) 9 Mukakaro 2008 13:26:40

黄鸡蛋:Ha, ĉi-temo ŝajnas ne rilati al mi. lango.gif
En la ĉina lingvo moderna, la verbo "esti" estas "是"(shi4). Tamen oni ofte povas uzi adjektivon kiel predikon, kiel oni uzas [adjektiva radiko]-as en Esperanto.
Al mi ŝajnas, do, ke ni povas diri ke Esperanto kaj la ĉina lingvo similas tre tiurilate.

Kompreneble la ĉina lingvo estas interesega, kaj tre kreecema. Malgraŭ mia manko de kono pri la lingvo, mi ofte amuziĝas rigardante tiujn ĉarmajn literojn (ĉu ideogramoj?), kaj ĝuante kiom nia mondo havas diversecon kaj kiom bona estas tiu diverseco.

黄鸡蛋 (Kwerekana umwidondoro) 15 Mukakaro 2008 00:06:34

Mutusen:
黄鸡蛋:Nek en la japana lingvo.
Tamen la verboj varias laŭ ĝentileco, neo kaj tempo. Ĉu oni ne povas nomi tion konjugacio?
Ŝajnas ke mi nur pripensis pri tio, ĉu la verboj havas malsamajn formojn laŭ personoj... Jes, vi pravas. En la japana lingvo oni konjugacias la verbojn laŭ neo, ĝentileco, supozo, imperativo kaj tempo. Tamen, neniam rilatas pri la persono.
Fakte, en la japana lingvo oni ankaŭ uzas adjektivon kiel predikon. (kvankam, nur parton el la adjektivoj)

Iippa (Kwerekana umwidondoro) 15 Mukakaro 2008 07:21:47

Iippa:Pardonon korekto:
he=ili(personoj)
ne=ili(aferoj)
esti au ne esti
to be or not to be
ollako vai eikö olla
Sein oder Nichtsein

super-griek (Kwerekana umwidondoro) 28 Mukakaro 2008 14:34:52

En la nederlanda:

Zijn - esti (en kelkaj kuntekstoj oni uzas ne "zijn" sed "wezen")

Ik ben - mi estas
Jij bent - vi (ci) estas
Hij/zij/het is - li/ŝi/ĝi estas
Wij zijn - ni estas
Jullie zijn - vi estas
Zij zijn - ili estas

Wees! - estu!

Ik was - mi estis
Jij was - ci estis
Hij was - li estis
Wij waren - ni estis
Jullie waren - vi estis
Zij waren - ili estis

Subira ku ntango