Al la enhavo

Pri ja

de Zam_franca, 2019-septembro-14

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-20 06:54:38

ja, vere, certe, fakte, evidente…

La vorto fortigas la sencon de la frazo, kiu ofte en la espa signifas la sencon de la ĉefverbo.

amigueo (Montri la profilon) 2019-septembro-28 14:23:44

la signifo de JA? vere, certe, evidente.
rezulto? finfine ni povas kunmeti ĝin!
malbona novaĵo: la kunmeto estas malpermesata.
ĉu vi venos dimanĉe? ja. (tio ne signifas JES)
ĉu vi venos dimanĉe? malja. (tio ne signifas NE).
ĉu?

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-28 18:42:11

"Ja" en mallonga respondo ne estas tro komprenebla - ja "ja" ne signifas "jes" - despli "malja".
En ordinara frazo oni uzas "ja" anstataŭ "certe", "vere" ktp ĉar ĝi estas unusilaba kaj ne havas akcento.
Tamen eblas verbo "jai" - paroli frazon kun "ja".

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-septembro-28 19:33:21

Laŭ mi, “ja” pli jesigas vorton kaj same emfazigas ĝin. la sola vorto ke mi povas kompari estas “indeed” en la angla.( pardonu la anglan ekzemplon) Sed ĝi estas uzita iomete malasame, sed denove por pli jesigi la vorton. En la angla oni uzus “ do” por emfazo aŭ “ indeed” antaŭ la verbo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-29 08:37:31

En vortaro.net estas:

“JA – partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aŭ en vorto”

Tiu informo estas, kiele oni vidas, tro ĝenerala, do abstrakta. En unu vortaro mi trovis informon pli detalan:
"
JA
1. Rilatas al donita situacio, eldiro kaj malkonfirmas ĝian verecon, ĝustecon, ekz.
Lin JA ne interesis, kiel oni nomas tiujn florojn.
2. Akcentas kontraston kontraŭ anticipa eldiro
3. Akcentas verecon kaj evidentecon de eldiro, ekz.
La knabinoj timas, sed la knaboj JA ne timas.
"
JA rilatas al ideo, eldiro, situacio kaj ne al iu unu vorto! Do ĝia signifo dependas de la kunteksto.

amigueo (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 17:05:02

tezo: se mi komprenas signifon de vorto, mi povas kunmeti gxin.

tre ja . maltro ja . malja. des ja . jaigxi . jaigi iun pri io .

malja veni = ja ne veni

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-13 21:44:22

Jes.

Reen al la supro