Späť na obsah

Populareco

od Miland, 10. marca 2008

Príspevky: 2

Jazyk: Esperanto

Miland (Zobraziť profil) 10. marca 2008 15:26:11

Rakonto pri la tagoj de Stalin. Stalin scivolis ĉu li vere plaĉis al liaj samlandanoj. Do li vagis inkognite. Iam li demandis al viro, "Diru al mi, kion vi opinias pri kamarado Stalin? Ĉu li estas bona aŭ malbona?' Lia aspekto tuj iĝis tima. Li zorge rigardis ĉien, kaj mallaŭte respondis,'Venu kun mi, kamarado.' Ili envenis lian domon, kaj li fermis kaj ŝlosis la pordon, kuntiris la kurtenojn, kaj flustris, 'Efektive, mi opinias ke Stalin estas bona!'

Terurĉjo (Zobraziť profil) 10. marca 2008 16:18:23

Tre amuze, kamarado Miland!

Mi tuj rakontos vian anekdoton al kamarado Beria! Li nepre invitos vin vespere.

Nahor