Till sidans innehåll

Esperanto sen antaŭjuĝoj

av morico, 8 februari 2021

Meddelanden: 119

Språk: Esperanto

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 07:16:47

Kontrau la supre analizita antaujuĝo la adeptoj povas:
1. uzi Esperanton kiel eble plej multe ĉe siaj kluboj kaj en la konversacio inter samideanoj eksterklube. Krokodilado estas fuŝaĵo permesebla nur kiam neesperantistoj ĉeestas. Kelkfoje eĉ la vizitantoj plendas ke ili vizitas asocion por audi Esperanton sed ne sukcesas;
2. disvastigi, helpi kaj partopreni naciajn kaj internaciajn kongresojn de Esperanto;
3. disvastigi, uzi kaj pligrandigi la delegitan reton deUEA;
4. praktiki kaj disvastigi internacian korespondadon en Esperanto;
5. varbi komercajn kaj industriajn entreprenojn kaj turismajn instancojn por reklamado en la Internacia Lingvo;
6. disvastigi fakajn publikaĵojn en Esperanto en la koncemaj medioj;
7. praktiki solidarecon ankaŭ pere de Esperanto.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 07:22:34

2.8. Neniu el la pluraj lingvoprojektoj estas pli taŭga, ol la vivanta lingvo Esperanto

Oka antaujugoxi] "Se artefarita lingvo estus vere utila, tiam ni devus elekti inter diversaj artefaritaj lingvoj, kelkaj el kiuj estas pli bone konstruitaj ol Esperanto. Interlingua, ekz., estas tuj komprenebla por plejparto da personoj, dum Esperanto, pro sia arbitra radikelektado, stranga ortografio kaj siaj kontrausciencaj pluraloj en "j", aspektas fremde."

Kiuj estas la diversaj artefaritaj lingvoj krom Esperanto?

Ido, Occidental (nun propagandata sub la nomo "Interlingue") kaj Interlingua. Krom tiuj fariĝis multaj aliaj provoj, sed ili malaperis el la mondlingva scenejo.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 07:26:04

Ido, aperinta en 1907, estas iu Esperanto "reformita". Cetere la nomo "Ido" mem ne estas io alia ol esperanta sufikso kun la signifo de "filo". Jen la modifoj faritaj de Ido :
- La supersignitaj literoj estas forigitaj (ĉ kaj ŝ fariĝas respektive ch kaj sh k. t. p...), kaj la alfabeto estas tiu de la angla kaj romanidaj lingvoj (oni retrovas q, w, x, y, samkiel en Occidental kaj Interlingua).
- La adjektivo estas nevaria en la pluralo.
- La pluralo estas indikata per la vokalo -i anstatau la finaĵo -o de la singulara substantivo. Ekz.: domo, domi (domo, domoj).
- La akuzativo estas uzata nur en maloftaj okazoj.
- Diference de Esperanto, la konjugacio posedas 3 infinitivojn, -ar, -ir, -or, kaj pasivan formon je -es (legesas: estas legata);
- La vortaro, unuavide, estas grandparte simila al tiu de Esperanto.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 07:31:33

Malgraŭ tiu ŝajna simileco Ido kaj Esperanto baziĝas sur principoj kontraŭaj inter si. Tiurilate oni legu la suban resumon de la artikolo en "Enciklopedio de Esperanto" — Ido kaj Esperanto, de E. Grosjean Maupin:
1. Praktikeco. Por Zamenhof, tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. Male Ido celas lingvon konforman al nure teoriaj principoj, lingvon idealan kaj teorie perfektan.
2. Facileco. Por Zamenhof estas nepre necese, ke la lingvo estu eksterordinare facila kaj li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la uzeblaj diversaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon. Male Ido rigardas la internaciecon de la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la internacia lingvo.
3.Facileco por ĉiuj. Laŭ Zamenhof, la lingvo devas esti kiel eble plej facila por ĉiuj, eĉ por nekleruloj. Ido atingas la tujan kompreneblecon — sed nur de poliglotoj.
4. Regulo de la "ĝusta mezuro". Zamenhof aplikas ĝin al ĉiuj principoj, kiuj devas regi internacian lingvon, kontentigante ilin ĉiujn laŭ mezuro de ebleco (logikecon, naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon ktp.). Li malkonsilas la tro grandan logikecon: "Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco." Obeante al la "ĝusta mezuro", Zamenhof atribuis kelkfoje al la radikoj pli ol unu signifon, kvankam li preferis ilian unusignifecon.
Male, Ido konstante atentas nur la teorian rigidan logikecon, malpermesante la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj.
Malgraŭ la pretendo de la aŭtoroj de Ido — krei iun Esperanton "plibonigitan" — la vivo jam eldiris sian verdikton: "Ido nun preskaŭ ne ludas rolon sur la mondlingva scenejo" (William Gilbert, en la citita verko, p. 17).

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 07:40:17

En 1922 la estona Von Wahl lanĉis sian projekton, Occidental. "Lia sistemo donas pli da graveco al la vortara reguleco ol al la gramatika."[...]
"Lau Von Wahl mem, la esenca principo de Occidental ne estas facileco por ĉiuj, sed "por la plimulto de la homoj, kiuj havas internaciajn rilatojn." "Tiu koncepto supozigas evidente, ke la neklera popolo en sia amaso ne kapablas interesiĝi pri eksterlandaj aferoj, ke nur elito de intelektuloj, ŝtatistoj au negocistoj ludas rolon en la interpopolaj rilatoj..." ("Planlingvaj Problemoj," William Gilbert, p. 23).
Kia diferenco inter tiu elitema Occidental kaj la populara Esperanto, malfermita al ĉiuj senescepte...
Sendube Von Wahl intencis kaj sukcesis "enkorpigi la internaciajn vortojn en unu regulan sistemon de derivado". Sed la kosto de tiu sukceso estas alta: malfacila etimologia ortografio, multegaj afiksoj (91, el kiuj multaj estas sinonimoj) kaj senautonomeco de la lingvo ("Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien, p. 367). Malperfektaĵoj kiuj, aldone al la tro limigita celo de Occidental (esti uzata nur de tiuj, kiuj okupas sin pri internaciaj rilatoj) montras kial tiu projekto havas malmultajn ŝancojn esti universale akceptita.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 07:55:57

"La usonaj filologoj kaj scienculoj forestis el la diskutado de la problemo (pri internacia lingvo) ĝis 1924, kiam kelkaj el ili fondis International Auxiliary Language Association (IALA).[...]
"Pro motivoj ne tre klaraj, la nova idiomo, kies vortaro kaj gramatiko, ellaboritaj sub la organizado de Prof-ro Alexander Godet aperis en 1951, ricevis la nomon "Interlingua". "Ĝi ne estis kreita por la amaso kontraŭe al Esperanto, sed ja por la personoj kiuj jam havas internaciajn rilatojn." [...]

Jen la ĉefaj kritikoj kontraŭ Interlingua prezentitaj de prof. Gaston Waringhien en la libro "Lingvo kaj vivo " (p-oj 387 kaj 388):
1. Akumuliĝis la sinonimoj: manĝi povas, laŭ la personaj gustoj, esprimiĝi per eder, mangiar au manducar, sen ia nuanco ktp.
2. La plej malmodernaj etimologiaj formoj estas preskaŭ sisteme preferataj: aĉeti estas nek achetar, nek comprar, sed emer, kio estas komprenebla nur por latinistoj; Ofte estas subinde, kaj ĉi-foje nek la latinistoj, kiuj konas nur saepe, nek la romidistoj, kiuj konas nur It sovente, Fr souvent ktp povos tion kompreni ktp.
3. La derivado estas tiel ĥaosa, kiel en Latino sine flexione de la kar-memora Peano: Dro. Gode rifuzis eĉ la minimuman skemecon de la Wahl-reguloj, kaj sekve postulas, ke la uzantoj lernu du seriojn da radikoj: unuflanke la formojn de la verboj, aliflanke tiujn de la substantivoj: ager sed action, corriger sed correction, poner sed position, effringer sed effraction, metir sed mensura, pinger sed pictor ktp.
4. Krom tiuj kritikoj oni povas aldoni, ke se fakte Interlingua estas facile komprenebla unuavide, tamen ĝi postulas la konon de unu romida lingvo; do ĝi ne estas komprenebla por unulingvanoj kies idiomo ne estas la portugala, la itala, la hispana, la franca aŭ la rumana. Alia problemo estas ke, se iu romidlingvano provus uzi ĝin, precipe parole, li embarasiĝus pro la troa simileco inter la latinidaj lingvoj kaj Interlingua.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 08:01:18

[Esperanto : vivanta, mondskale uzata, por ĉiuj, kun favoraj mencioj de UNESKO...]

Komparante inter si la internaciajn lingvojn, ni povas konkludi jene:
1. Occidental kaj Interlingua fontas nur de kabinetaj laboroj, ĉar iliaj tekstoj estas redaktitaj de kelkaj intelektuloj kaj specialistoj. Do tiuj lingvoj ne donas al esploranto materialon per kiu li povas reserchi la manieron kiel artefarita lingvo estas uzata de nekulturitaj homoj en la ĉiutaga vivo. Malpli ol "lingvoj", ili meritas la nomon "projektoj".
Male Esperanto estas vivanta lingvo, mondskale uzata en korespondado, grandaj universalaj kongresoj, teatro, interparolado ktp.
2. Occidental kaj Interlingua estas elitemaj, ĉar destiniĝas al tiuj, kiuj jam havas internaciajn rilatojn, dum Esperanto kaj Ido estas por ĉiuj homoj, kun la rimarko ke Ido (same kiel Occidental kaj Interlingua) donas "grandan gravecon al la impreso farata de la skribitaj tekstoj sur okcidenta leganto".
3. Inter tiuj, kiuj kredas al internaciaj lingvoj, Esperanto estas nekompareble la plej uzata; krome, "audante paroli pri internacia lingvo, 95% el la alfabetinstruitaj personoj pensas pri Esperanto". "Tiu identigo konsistigas gravan avantaĝon por la disĉiploj de d-ro Zamenhof, ĉar neniu alia el la universalaj idiomoj atingis ĝis nun tioman popularecon..." (Paulo Ronai, "Babel & Antibabel", p. 87).
4. Dum Ido kaj Occidental estis menciitaj sen favoraj komentarioj en la raporto de la Ligo de Nacioj pri "Esperanto kiel helpa mondlingvo", en 1922 Esperanto ricevis ampleksajn kaj favorajn menciojn, kaj meritis la rekomendon al la liganaj regnoj, ke ĝi estu instruata en la lernejoj.
En 1954 UNESKO aprobis la Rezolucion favoran al Esperanto. Ekde tiu jaro tiu monda Organizaĵo havas konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio. Neniu alia internacia lingvo meritis tiujn rekonojn kaj ĝuas tiun oficialan prestiĝon che UNESKO, malgraŭ la fakto ke Interlingua ricevis senprecedencan financan helpon.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 08:04:28

[Facilaj fonetiko kaj gramatiko]

5. Pri la lingva strukturo, Occidental kaj Interlingua konservas la ĉefajn malperfektaĵojn de la naciaj lingvoj: etimologian ortografion kaj gramatikajn neregulaĵojn. Male Esperanto havas fonetikan ortografion kaj simplan, regulan gramatikon, dum Ido iom devojiĝis de tiuj du kvalitoj.
* * *
Oni povus riproĉi al Esperanto, kiel faras d-ro Manders, la malsimplecon de kelkaj ĝiaj gramatikajhoj: la deviga akuzativo, la refleksa poseda pronomo. Ni analizu ĉiun el ili.

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 08:30:34

La akuzativo, signata per la finaĵo -n, estas uzata en Esperanto:
a. por esprimi la rektan objekton, t. e. la personon au aĵon, kiu ricevas la agon esprimitan de la verbo (la rekta objekto ligiĝas al la verbo rekte, t. e. sen prepozicio);
b. por esprimi la celon de movo, la direkton;
c. por anstataŭi prepozicion antaŭ la tempaj, daŭraj kaj manieraj komplementoj.

a. Kiel rekta objekto, la akuzativo alportas al la frazo klarecon, flekseblecon kaj la eblon reliefigi la objekton mem, ekzemple:
a1) Marta vokis Johaninon.
a2) Johaninon vokis Marta.
La propozicio a1) reliefigas nenion, dum la propozicio a2) signifas, ke "Marta vokis Johaninon, ne alian personon".[...]
Krome, la akuzativo estas uzata en kelkaj modernaj lingvoj (germana, greka, litova, latva, slavaj) kaj postvivas en multaj aliaj, ekzemple en la personaj pronomoj.

b. "La akuzativo povas ankaŭ montri la direkton, aŭ sola: mi veturos Parizon, au post konvena prepozicio: mi vojaĝas en Hispanujon" (PIV). Oni rimarku, ke sen akuzativo la dua supra ekzemplo signifus, ne ke "mi vojaĝas al Hispanujo", sed ke "mi jam estas en tiu lando, kaj vojaĝas tra ĝi".
Por tiuj al kiuj ĝenas tiu akuzativo de direkto, Esperanto permesas uzi tute korekte la konstruon kun prepozicio kaj nominativo: mi veturos al Parizo; mi vojaĝas al Hispanujo.

c. Same kiel la dua, ankaŭ la tria uzo de la akuzativo ("por anstataŭi prepozicion antaŭ la tempaj, daŭraj kaj manieraj komplementoj"), estas nedeviga: mi promenis la tutan tagon, aŭ: dum la tuta tago; la domo estas tri metrojn larĝa, aŭ: je tri metroj larĝa (PIV).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Akuzativo

morico (Visa profilen) 9 februari 2021 08:42:15

Jen nun la posedaj pronomoj de 3-a persono singulara: lia, ŝia, ĝia kaj sia, kiuj okazigas malfacilaĵojn al la komencantoj. Vere la uzo de la tri unuaj estas facila: Paulo eliris sed "lia" fratino restis hejme; Maria sukcesis sed "ŝia" frato fiaskis; la libro estas sur la tablo, "ĝia" posedanto prenu ĝin.
"Sia" estas uzata por signifi, ke la posedanto estas la subjekto de la laste esprimita ago: bona patro amas "sian" infanon; ŝi lavis sin en "sia" chambro.
Do oni devas diri: venis Petro kun "sia" filo (ĉar la posedanto, Petro, estas la subjekto de la propozicio), sed "lia" filino restis hejme (ĉar la posedanto ne estas subjekto de la propozicio).
Temas nur pri respekto al la logiko kaj al la klareco, unuj el la edukaj valoroj de Esperanto.

Tillbaka till toppen