Đi đến phần nội dung

Ĉinaj Namoj

viết bởi werechick, Ngày 29 tháng 9 năm 2010

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

werechick (Xem thông tin cá nhân) 19:00:42 Ngày 29 tháng 9 năm 2010

Kiel oni scias kiel diri ĉinajn nomojn? Mi havas novan samlernejaninon. Ŝi estas ĉina, kaj mi ne scias kiel oni diras ŝian nomon. Per esperantaj literoj, kiel oni skribas "Yuqiao?"

Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 20:03:51 Ngày 29 tháng 9 năm 2010

Tio estas pli-malpli "uĉaŭ". Yu reprezentas la sonon de la franca U kaj germana Ü. Q estas palata elspirita konsonanto.

Se mi ne eraras, en la internacia fonetika alfabeto, tio estas [yt͡ɕʰaʊ] (sen tonoj).

horsto (Xem thông tin cá nhân) 22:56:20 Ngày 29 tháng 9 năm 2010

werechick: Mi havas novan samlernejaninon. Ŝi estas ĉina, kaj mi ne scias kiel oni diras ŝian nomon.
Kial vi ne demandas tion al ŝi?

werechick (Xem thông tin cá nhân) 19:44:57 Ngày 02 tháng 10 năm 2010

horsto:
werechick: Mi havas novan samlernejaninon. Ŝi estas ĉina, kaj mi ne scias kiel oni diras ŝian nomon.
Kial vi ne demandas tion al ŝi?
Ŝi diris ĝi al mi unue, rapide. Ŝi ne kredas ke mi povas diri ĝin, kaj mi havas embarason, kaj ankaŭ volas surprizi ŝin.

zengtao (Xem thông tin cá nhân) 14:33:37 Ngày 23 tháng 11 năm 2010

werechick:Kiel oni scias kiel diri ĉinajn nomojn? Mi havas novan samlernejaninon. Ŝi estas ĉina, kaj mi ne scias kiel oni diras ŝian nomon. Per esperantaj literoj, kiel oni skribas "Yuqiao?"
ĉu vi signifas 于桥(yǔqiáo),en ĉina lingvo, ĉiuj literoj ekzistas 4 tonoj, vidu, la signoj a en ĉina lingvo estas ā á ǎ à, 1a tono ā pronocas same de a de vorto family en angla lingvo,la 2a tono á pronucas a de -as en esperanto,la 3a tono ǎ sajnas ǔ en esperanto , la 4a tono à prononcas á de sofá en hispana lingvo, tio estas malfacile prononci, oni diras ke ĉina lingvo estas la lingvo la pli komplika 、esprimriĉa kaj profonda. nun en ĉinio, preskaŭ 99% de popoloj usas simpligitan kanĵion, se estus antikvra kanĵio, estus pli malkomprenita.
hehe, tio temo estas intresa.

Quay lại