去目錄頁

similaj vortoj

horsto, 2008年8月23日

讯息: 41

语言: Esperanto

R2D2! (显示个人资料) 2008年9月7日上午12:54:33

Terurĉjo:mi-vi, ses-sep rido.gif

Artemon:Kun hundo bela viro venis.
Kiu estas bela, ĉu hundo aŭ viro?
Kiel ĝustigi la frazon?
Kun hundo bela, vıro venıs.
Kun hundo, bela vıro venıs.

Miland (显示个人资料) 2008年9月7日下午11:04:22

jan aleksan:- ili kaj iri (japanuloj ofte konfusas inter /l/ kaj /r/). Plue, "ili" finas kun -i sed ne estas verbo, dum "iri" estas.

- povi, provi kaj pruvi
kaj pravi!

Miland (显示个人资料) 2008年9月7日下午11:05:44

Ne konfuzu kolego kaj kolegio.

horsto (显示个人资料) 2008年9月8日上午10:11:20

Miland:Ne konfuzu kolego kaj kolegio.
Kaj ne konfuzu kolego (kol-eg-o) kaj ĝirafo.

Mi prunteprenis ŝercon de Lernu!

jan aleksan (显示个人资料) 2008年9月8日上午10:26:11

Hodiaŭ kaj adiaŭ (franculoj malfacile pensas pri la H tiel aparte litero...

nigrarozo (显示个人资料) 2008年9月8日上午11:19:18

Pri la frazo:" Kun hundo bela viro venis "...

Por eviti miskomprenojn, oni devas uzi korekte la interpunkcion, memorante ke la komo, dum konversacio, montras mallongan voĉpauzon...(pro tio motivo ĝi estis kreita).

Do, se mi deziras diri ke la hundo estas bela, tiam mi devos skribi kaj voĉdiri: "kun hundo bela, viro venis".

Anstataŭe, se mi deziras diri ke estas bela la viro, tiam mi devos skribi kaj voĉdiri: "kun hundo, bela viro venis".

Mi esperas ke tio estu klara. SALUTON

Miland (显示个人资料) 2008年9月16日下午1:31:29

Kvazaŭ kaj kvankam

Noël LECOMTE (显示个人资料) 2008年9月16日下午1:40:09

malgajo.gif La instruisto diras : "la urbestro estas azeno!"
malgajo.gif La instruisto, diras la urbestro, estas azeno!
demando.gif Ĉu necesas uzi akuzativon ?

horsto (显示个人资料) 2008年9月16日下午2:44:38

Noël LECOMTE:malgajo.gif La instruisto diras : "la urbestro estas azeno!"
malgajo.gif La instruisto, diras la urbestro, estas azeno!
demando.gif Ĉu necesas uzi akuzativon ?
Ne akuzativo, sed citosignoj:
"La instruisto," diras la urbestro, "estas azeno!"
aŭ:
La urbestro diras ke la instruisto estas azeno!

josell (显示个人资料) 2008年9月30日下午11:22:16

horsto:
mordi - murdi
¿ĉu murdi? grrrrrrrrrrr... ¡ne pliaj aglovortoj!

Oni ne devus uzi murdi, ĉar ekzistas mortIGi.

回到上端