去目錄頁

latinaj esprimoj

crescence, 2009年7月30日

讯息: 21

语言: Esperanto

Artichaut72 (显示个人资料) 2009年7月30日下午9:23:49

crescence:
Artichaut72:En la franca oni ankaŭ uzas regule "grosso modo",
"grosso modo" estas italiaj vortoj.
Mi pensis, ke ĝi estas unue malfrua latina esprimo : http://www.expressio.fr/expressions/grosso-modo.ph...

Vilinilo (显示个人资料) 2009年7月30日下午9:49:52

crescence:
Vilinilo:En la portugala oni uzas preskaŭ ĉiujn el la esprimoj mencitaj. Oni uzas ankaŭ:

habeas corpus
causa mortis
Ĉu ĉi tiuj esprimoj estas uzataj nur en la juĝa lingvo, kiel en Francujo, aŭ en la kutimaj interparoladoj ?
Estas juĝa lingvo, sed tiel ordinara ke oni uzas kutime. La brazilaj politikistoj estas tiel malhonestaj kaj niaj urboj tiel violentaj, ke ĉiutage oni legas tiujn esprimojn en la ĵurnaloj.

Sxak (显示个人资料) 2009年7月30日下午11:37:15

crescence:
Ŝak:
lingua latina non penis canina ridulo.gif
Kion signifas ĉi tiu frazo ?
Latino ne estas hunda kaco ridulo.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年7月31日上午12:45:53

Ŝak:
crescence:
Ŝak:
lingua latina non penis canina ridulo.gif
Kion signifas ĉi tiu frazo ?
Latino ne estas hunda kaco ridulo.gif
Ne, tio signifas “hunda vosto”.

crescence (显示个人资料) 2009年7月31日上午6:10:25

Artichaut72:
Mi pensis, ke ĝi estas unue malfrua latina esprimo : http://www.expressio.fr/expressions/grosso-modo.ph...
Mi opinias, ke ĝi estas "du latin de cuisine", kiel oni diras en la franca, kiam estas la latinaĉa.

crescence (显示个人资料) 2009年7月31日上午6:12:48

Ŝak:
lingua latina non penis canina
Kiam kaj kial vi uzas tian esprimon ?

crescence (显示个人资料) 2009年7月31日上午7:43:21

jchthys:
Ne, tio signifas “hunda vosto”.
En la latina, la vorto "penis" signifas kaco, ne vosto. Vosto estas "coda" en la latina.

jchthys (显示个人资料) 2009年7月31日下午12:47:37

crescence:
jchthys:Ne, tio signifas “hunda vosto”.
En la latina, la vorto "penis" signifas kaco, ne vosto. Vosto estas "coda" en la latina.
Unue la latina vorto signifis voston, kaj tial broson (el ĝi ni pruntas la anglan vorton “pencil”). Ĉar la du aĵoj estas pli-malpli similaj…
medterms.com (tradukita):En la latina, la vorto “penis” origine signifis “vosto”. La latina “penis” estas ankaŭ parenca al la verbo “pendere”, kiu signifas “malsuprenpendi”.

jchthys (显示个人资料) 2009年7月31日下午12:49:44

Aliaj latinaj vortoj, kiujn la angla ofte uzas, estas sic kaj ad lib. (ad libitum).

Sxak (显示个人资料) 2009年7月31日下午1:33:37

crescence:
Ŝak:
lingua latina non penis canina
Kiam kaj kial vi uzas tian esprimon ?
Fakte mi duone ŝercis (sed nur duone!)
la dua parto de tiu esprimo estas ofte uzata en rusio "ne kaco hunda" eĉ kun tia ne tre kutima por la rusa lingvo vortordo! estas ofte uzata en la rusa (kaj certe sen rimo), kiam oni volas diri, ke tio ne estas tre facila

回到上端