前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ŝercoj

貼文者: StefKo, 2020年3月17日

訊息: 501

語言: Esperanto

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2020年11月1日下午3:14:41

- Viro, aĉetu horloĝon! Ĉi tiuj estas ĝustaj kopioj de svisaj horloĝoj!
- Mi prenos ĝin. Jen ĝustaj kopioj de amerika mono.

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2020年11月1日下午4:07:54

- Karulino, ĉu vi volas 150 gramojn da konjako, por kuraĝo?
- Ne, mi alvenis ĉi tien jam tre kuraĝa.

sergejm (顯示個人資料) 2020年11月1日下午9:46:16

Usona mono

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2020年11月2日上午5:54:36

Ĉe kuracisto:
- Via edzo bezonas absolutan pacon. Mi preskribos trankviligilajn pilolojn.
- Kiam necesos doni ilin al li?
- Neniam! Vi devas manĝi ilin mem.

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2020年11月3日上午5:33:35

sergejm:Usona mono
Certe, senco estas pri ili, sed ili nomiĝas dolaroj, kaj originala loko ne havis la nomo. ridulo.gif

- Vi scias, kara, hodiaŭ mi nutris almozulon kaj donis al li unu dolaron!
- Ĉu li manĝis supon?
- Jes, la tuta telero.
- En tiu kazo, li honeste perlaboris dolaron.

Kiu vorto estus pli bone ĉi tie(mizerulo, almozulo, trampo)?

sergejm (顯示個人資料) 2020年11月3日下午2:54:39

Kuiristo estis kaptita sur la varma...
(Komparu: varma plado / varmaj ŝpuroj)

sergejm (顯示個人資料) 2020年11月3日下午3:11:05

Unu kapo estas bone, sed du estas mutanto.

nornen (顯示個人資料) 2020年11月3日下午3:51:42

Atenta paro valoras samon kiel du.
Senatenta paro valoras samon kiel tri.

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2020年11月3日下午6:59:24

nornen:Atenta paro valoras samon kiel du.
Senatenta paro valoras samon kiel tri.
Saluton kara amiko, hieraŭ mi eksciis ke vi loĝas en centra Ameriko, sed mi ĉiam pensis ke vi loĝas sur sudo de norda Ameriko. ridego.gif

Mi memoras vian ŝercon pri bebo. okulumo.gif

Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2020年11月3日下午7:03:18

sergejm:Unu kapo estas bone, sed du estas mutanto.
Jes, mi pensas ke nun vi bone komrenas kiel bone fartas serpentegon "Gorixniĉ", nomo estas preskaŭ kiel mia. ridego.gif

回到上端