前往目錄

Ĉu estas legebla = legeblas?

貼文者: Meŝig, 2008年12月17日

訊息: 14

語言: Esperanto

Meŝig (顯示個人資料) 2008年12月17日下午5:31:46

Saluton al ĉiuj.

Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?

Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?

Matthieu (顯示個人資料) 2008年12月17日下午5:59:03

Miaopinie ĉi tio estas tute ĝusta.

Meŝig (顯示個人資料) 2008年12月17日下午6:47:32

Kaj ankoraŭ pli ĝenerale: ĉu "estas facila" = "facilas"?

danielcg (顯示個人資料) 2008年12月18日上午2:34:56

Jes. La signifo estas sama. Alterna uzo de ambaŭ formoj plejeble plibonigos la stilon.

Amike,

Daniel

Meŝig:Saluton al ĉiuj.

Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?

Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年12月18日上午4:03:23

Estas + [radiko]a = [radiko]as.

Estas bela = belas.
Estas grava = gravas.

ktp.

Laŭ mi oni uzas tiun stilon plej bone kiam la adjektivo donas iometan senton de ago, kvankam tio ne necesas (ne estas necesa). Iam, la uzo de tiu stilo, kun iaj vortoj, ne sentos ĝusta. Tiukaze, estas plej bone uzi la pli grandan formon.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2008年12月18日下午6:14:30

Sed kelkfoje povas esti alia senco. Rimarku:

* Ŝi eniris! Ŝi estas bela!

* Ŝi eniris! Ŝi belas!

Miopinie, dum la unua frazo diras ke ŝi estas bela (kiel ĉiuj aliaj belulinoj en la ejo), la dua frazo emfazas ke ekde ŝia eniro, ŝi estas la plej bela, kaj iu alia bela ino, nun estas nur eksbelulino, ĉar Ŝi belas, ĉu ne? senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年12月18日下午9:48:22

Mi opinias ke ambaŭ ekzemploj signifas same.

mnlg (顯示個人資料) 2008年12月19日上午12:08:15

RiotNrrd:Estas + [radiko]a = [radiko]as.
Kompreneble tio nur valoras kun adjektivaj radikoj. "mi estas martelo" kaj "mi martelas" tute ne samas.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年12月19日上午1:46:16

Kompreneble. La "a" estas en la ekvacio ([radiko]a). Vi pravas ke tio ne funkcias kun substantivoj.

Hispanio (顯示個人資料) 2008年12月19日上午2:12:28

Mi havas demandon rilate al ĉi tio:

Ĉu oni, anstataŭ "tio estis legebla", povas diri "tio legeblis"? Kaj ĉu okazas la samo kun "tio estos legebla" kaj "tio estus legebla"?

Mi kredas jes, sed mi ne volas erari. Pro tio mi demandas tion.

Dankon.

回到上端