訊息: 7
語言: Esperanto
Sxak (顯示個人資料) 2009年3月16日上午8:16:37
Stephan S:Se la homo estas rusa, li/ŝi ne havas tiun demandon.Mi tute ne povas konsenti kun vi. En la rusa lingvo ni ĉi tie uzas prepozicion, kutime tradukatan kiel por. Eble ĝuste pro tio en la komenca periodo de Eo Z (kaj verŝajne multaj aliaj) uzis ĝuste por.
Sed mi atentigas vin, ke laŭ la senco ĉi tie devas esti ĝuste pro.
erikano (顯示個人資料) 2009年3月19日下午5:26:45
crescence:Mi dankas vin du.Mi opinias ke, por franca-parolantoj (kiel vi), la signifo/senco de "pro" estas proksima je "par rapport à" en la franca lingvo...
Mi uzos de nun unue "pro".
Ankaŭ dankon pro hiperligo de hejm-paĝo bertilow.com/pmeg, kion mi ne sciis.
Do, mi preferas "dankon pro"...
Sed, esperanto estas "libera" lingvo, kun malmute reguloj (16 ekzakte)

Do, mi opinias... ke vi povas paroli tiel, kiel vi volas... se iel vi estas komprenata !