前往目錄

Lingva eraro sur lernu!

貼文者: darkweasel, 2010年3月9日

訊息: 11

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2010年3月9日下午1:25:12

Saluton!

Mi rimarkis lingvan eraron en la forumĉefpaĝo de lernu!.
En la ukrajna
Por diskutoj en la ukrajna lingvo.
Tiu ĉi lingvo tamen nomiĝas ukraina lingvo.

arcxjo (顯示個人資料) 2010年3月11日下午3:47:07

Saluton, darkweasel!

Laŭ Akademio de Esperanto [ĉi tie] la ĝusta (sed malofte uzata) landnomo estas Ukrajno, kun popolnomo "Ukrajnano".

[Redakto]
Pardonu! Mu ĵus legis ĉi tie, ke vi pravas! Ukrajno estas malnova formo, kiun oni ne plu uzas. okulumo.gif

marcuscf (顯示個人資料) 2010年3月12日上午2:26:54

Ĉu oni diras "sur" lernu? Mi sincere demandas, ĉar mi ne scias. Mi ne vidas lernun kiel surfaco, por pravigi "sur", tial mi preferas "en".
Zamenhof diris ke ĉiu prepozicio havas difinitan sencon, sed vere oni scias ke fojfoje la prepozicioj ne obeas striktan logikon... Ĉu iu povas klarigi?

Rogir (顯示個人資料) 2010年3月12日上午10:39:41

Aŭ ĉu la ĝusta prepozicio por tio estas 'ĉe'?

Espi (顯示個人資料) 2010年3月12日上午11:00:39

Rogir:Aŭ ĉu la ĝusta prepozicio por tio estas 'ĉe'?
Ĉe mi ankaŭ preferus.

Amike

darkweasel (顯示個人資料) 2010年3月12日下午7:15:28

marcuscf:Ĉu oni diras "sur" lernu? Mi sincere demandas, ĉar mi ne scias. Mi ne vidas lernun kiel surfaco, por pravigi "sur", tial mi preferas "en".
Zamenhof diris ke ĉiu prepozicio havas difinitan sencon, sed vere oni scias ke fojfoje la prepozicioj ne obeas striktan logikon... Ĉu iu povas klarigi?
Mi opinias, ke el en lernu!, ĉe lernu kaj sur lernu! ĉiuj estas korektaj. Mi pro nura alkutimiĝo uzas sur en tiaj okazoj, kaj ne opinias tion tute mallogika.

Sxak (顯示個人資料) 2010年3月20日上午11:07:08

arĉjo:

Laŭ Akademio de Esperanto ... la ĝusta (sed malofte uzata) landnomo estas Ukrajno, kun popolnomo "Ukrajnano".
Ĝuste! ukraJno estas LANDA nomo, ne popola kaj ne lingva nomo. Lingva nomo estas ukraina, sed se iu tre dezirus uzi la radikon ukrajn ĉi tie, do tiu verŝajne devas naski iun kriplaĵon similan al ukrajnana, ukrajnlingva, ktp, ks

Espi (顯示個人資料) 2010年3月20日下午10:32:35

Ŝak:
arĉjo:

Laŭ Akademio de Esperanto ... la ĝusta (sed malofte uzata) landnomo estas Ukrajno, kun popolnomo "Ukrajnano".
Ĝuste! ukraJno estas LANDA nomo, ne popola kaj ne lingva nomo. Lingva nomo estas ukraina, sed se iu tre dezirus uzi la radikon ukrajn ĉi tie, do tiu verŝajne devas naski iun kriplaĵon similan al ukrajnana, ukrajnlingva, ktp, ks
Saluton,

laŭ "Oficialaj Informoj / numero 12 - 2009-05-04 de la AdE: Listo de Rekomendataj Landnomoj" la korekta nomo de lando estas:

Ukrainujo / Ukrainio kaj la loĝantoj estas ukrainoj

Amike
Klaus-Peter

Sxak (顯示個人資料) 2010年3月21日上午6:25:32

Jes, ĝuste tion mi ja diris, ĉu ne?

Espi (顯示個人資料) 2010年3月21日下午1:21:04

Tiun mi nur volis nemiskompreneble esprimi. sal.gif

Amike
K-P

回到上端