Al contingut

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

de Andreo Jankovskij, 21 d’agost de 2008

Missatges: 9

Llengua: Esperanto

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 21 d’agost de 2008 23.58.42

sal.gif

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

Aŭ sen finaĵo "o":

Ĉu Ejnŝtajn aŭ Ajnŝtajn aŭ Einstein?

Kiun vorton uzi estos pli bone? Kaj ĉu kun "o" aŭ ne?

Hispanio (Mostra el perfil) 22 d’agost de 2008 0.51.43

Mi diras Ejnŝtejno.

Frankouche (Mostra el perfil) 22 d’agost de 2008 2.02.35

hehe rideto.gif mi diras : Ajnŝtajno; sed mi opinias ke la plej rekonebla "Einsteino" povus esti la plej bona...

andogigi (Mostra el perfil) 22 d’agost de 2008 2.45.43

En mia Esperanta lernolibro "Teach Yourself Esperanto" de Cresswell kaj Hartley, ĉapitro 10 estas "La vivo de Einstein (revoluciisto de la scienco)". Kiel enuiga...

Rudolf F. (Mostra el perfil) 22 d’agost de 2008 12.10.07

Aŭ kiel en la origina lingvo:
Einstein
aŭ Esperantigita:
Ejnŝtejno (Nova Plena Ilustrita Vortaro)

tomasoavro (Mostra el perfil) 22 d’agost de 2008 18.13.12

Ne pli bone enrigardi Vikipedion?
...nura prava prononco...

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 22 d’agost de 2008 23.00.03

tomasoavro:

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein
rideto.gif Dankon!!!

kfa (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2008 11.05.23

Mi firme opinias: Nomo estas sankta, protektenda. Escepte se la nomo elvenas el lingvo kun nelatina alfabeto aŭ enhavas literojn kiuj ial ajn ne reprodukteblas en la celmedio, oni ne ŝanĝu ĝian skribmanieron. Mi eĉ abomenas vidi la finan 'o'. Do estas 'Einstein' kaj nenio cetere. Mi nur toleras uzi finan 'a' kiel en 'la Einsteina verko' ktp.

Mi ne certas kio estas la sinteno de la akademio aŭ de la plimulto de la E-istoj, sed mi tremetas ĉiam kiam mi vidas tiele stupritajn nomojn, ekz. ankaŭ 'Fajrovulpo'...

Noël LECOMTE (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2008 12.58.47

sal.gif Saluton al ĉiuj,

P.I.V. diras "Ejnŝtejno", se li ankaŭ diras: "usona fizikisto !".
Por mi, li estas unu de la plej genia GERMANA fizikisto.
Do, mi dirus tute simple "Alberto Einstein", sed tio ne mi malebligas esperantiĝi lian nomon, ekzemple kiel diri:
la Einsteina teorio de la relativeco aŭ
relativeca Einsteina teorio. sal.gif

Tornar a dalt