본문으로

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2008년 8월 21일

글: 7

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 21일 오후 11:58:42

sal.gif

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

Aŭ sen finaĵo "o":

Ĉu Ejnŝtajn aŭ Ajnŝtajn aŭ Einstein?

Kiun vorton uzi estos pli bone? Kaj ĉu kun "o" aŭ ne?

Hispanio (프로필 보기) 2008년 8월 22일 오전 12:51:43

Mi diras Ejnŝtejno.

Frankouche (프로필 보기) 2008년 8월 22일 오전 2:02:35

hehe rideto.gif mi diras : Ajnŝtajno; sed mi opinias ke la plej rekonebla "Einsteino" povus esti la plej bona...

andogigi (프로필 보기) 2008년 8월 22일 오전 2:45:43

En mia Esperanta lernolibro "Teach Yourself Esperanto" de Cresswell kaj Hartley, ĉapitro 10 estas "La vivo de Einstein (revoluciisto de la scienco)". Kiel enuiga...

tomasoavro (프로필 보기) 2008년 8월 22일 오후 6:13:12

Ne pli bone enrigardi Vikipedion?
...nura prava prononco...

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 22일 오후 11:00:03

tomasoavro:

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein
rideto.gif Dankon!!!

kfa (프로필 보기) 2008년 8월 25일 오전 11:05:23

Mi firme opinias: Nomo estas sankta, protektenda. Escepte se la nomo elvenas el lingvo kun nelatina alfabeto aŭ enhavas literojn kiuj ial ajn ne reprodukteblas en la celmedio, oni ne ŝanĝu ĝian skribmanieron. Mi eĉ abomenas vidi la finan 'o'. Do estas 'Einstein' kaj nenio cetere. Mi nur toleras uzi finan 'a' kiel en 'la Einsteina verko' ktp.

Mi ne certas kio estas la sinteno de la akademio aŭ de la plimulto de la E-istoj, sed mi tremetas ĉiam kiam mi vidas tiele stupritajn nomojn, ekz. ankaŭ 'Fajrovulpo'...

다시 위로