Al la enhavo

Preteritaj formoj

de Hyperboreus, 2011-oktobro-17

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 15:03:02

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 15:16:02

Hyperboreus:Ĉu ĉi tio estas direbla:

(A) "Mi estis ekdormonta, kiam la telefono eksonorigis."
Preskaŭ - eksonoris.
Hyperboreus:
Aŭ sufiĉas diri:

(B) "Mi ekdormis, kiam la telefono eksonorigis"?
Tio ŝajnus al mi iom stranga. La frazo implicas, ke en ĝuste la momento (!) de via ekdormo la telefono eksonoris.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 15:22:31

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-17 15:34:34

Hyperboreus:@darkweasel

Dankon, do vi dirus, ke la strukturo con la preterita verbo kaj la estonteca participio estas komprenebla?

Ekzemple:
"Mi estis ekveturonta per la aŭto, kiam mi spertis ke la baterio estis malplena."
Jes, tio estas komprenebla kaj uzebla.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 10:24:16

Por traduki 'noob'aj demandoj vi povas diri demandoj de novbakito/komencanto/ne-spertulo.

sergejm (Montri la profilon) 2011-oktobro-18 17:38:29

Hyperboreus:Ekzemple:
"Mi estis ekveturonta per la aŭto, kiam mi spertis ke la baterio estis malplena."
Kiam subjektoj de subfrazoj estas samaj vi povas mallongigi jene:
Ekveturonta per la aŭto, mi spertis, ke la baterio estis malplena.
Ekveturonte per la aŭto, mi spertis, ke la baterio estis malplena.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 12:56:07

Ĉu akumulatoroj fariĝas 'malplenaj' kiam ili estas malŝargitaj?

Klopodante startigi la aŭton ĉi-matene, mi konstatis ke la baterio malŝargiĝis.

Chainy (Montri la profilon) 2011-oktobro-19 13:17:02

sudanglo:Ĉu akumulatoroj fariĝas 'malplenaj' kiam ili estas malŝargitaj?
La baterio estas malplena je elektra energio. Tio ŝajnas normala al mi.

sudanglo:Klopodante startigi la aŭton ĉi matene, mi konstatis ke la baterio malŝargiĝis.
Ankaŭ tio estas bona varianto.

Reen al la supro