본문으로

Preteritaj formoj

글쓴이: Hyperboreus, 2011년 10월 17일

글: 8

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 10월 17일 오후 3:03:02

Forigite

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 17일 오후 3:16:02

Hyperboreus:Ĉu ĉi tio estas direbla:

(A) "Mi estis ekdormonta, kiam la telefono eksonorigis."
Preskaŭ - eksonoris.
Hyperboreus:
Aŭ sufiĉas diri:

(B) "Mi ekdormis, kiam la telefono eksonorigis"?
Tio ŝajnus al mi iom stranga. La frazo implicas, ke en ĝuste la momento (!) de via ekdormo la telefono eksonoris.

Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 10월 17일 오후 3:22:31

Forigite

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 17일 오후 3:34:34

Hyperboreus:@darkweasel

Dankon, do vi dirus, ke la strukturo con la preterita verbo kaj la estonteca participio estas komprenebla?

Ekzemple:
"Mi estis ekveturonta per la aŭto, kiam mi spertis ke la baterio estis malplena."
Jes, tio estas komprenebla kaj uzebla.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 10월 18일 오전 10:24:16

Por traduki 'noob'aj demandoj vi povas diri demandoj de novbakito/komencanto/ne-spertulo.

sergejm (프로필 보기) 2011년 10월 18일 오후 5:38:29

Hyperboreus:Ekzemple:
"Mi estis ekveturonta per la aŭto, kiam mi spertis ke la baterio estis malplena."
Kiam subjektoj de subfrazoj estas samaj vi povas mallongigi jene:
Ekveturonta per la aŭto, mi spertis, ke la baterio estis malplena.
Ekveturonte per la aŭto, mi spertis, ke la baterio estis malplena.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 12:56:07

Ĉu akumulatoroj fariĝas 'malplenaj' kiam ili estas malŝargitaj?

Klopodante startigi la aŭton ĉi-matene, mi konstatis ke la baterio malŝargiĝis.

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 19일 오후 1:17:02

sudanglo:Ĉu akumulatoroj fariĝas 'malplenaj' kiam ili estas malŝargitaj?
La baterio estas malplena je elektra energio. Tio ŝajnas normala al mi.

sudanglo:Klopodante startigi la aŭton ĉi matene, mi konstatis ke la baterio malŝargiĝis.
Ankaŭ tio estas bona varianto.

다시 위로