Preteritaj formoj
貼文者: Hyperboreus, 2011年10月17日
訊息: 8
語言: Esperanto
Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月17日下午3:03:02
darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月17日下午3:16:02
Hyperboreus:Ĉu ĉi tio estas direbla:Preskaŭ - eksonoris.
(A) "Mi estis ekdormonta, kiam la telefono eksonorigis."
Hyperboreus:Tio ŝajnus al mi iom stranga. La frazo implicas, ke en ĝuste la momento (!) de via ekdormo la telefono eksonoris.
Aŭ sufiĉas diri:
(B) "Mi ekdormis, kiam la telefono eksonorigis"?
Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年10月17日下午3:22:31
darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月17日下午3:34:34
Hyperboreus:@darkweaselJes, tio estas komprenebla kaj uzebla.
Dankon, do vi dirus, ke la strukturo con la preterita verbo kaj la estonteca participio estas komprenebla?
Ekzemple:
"Mi estis ekveturonta per la aŭto, kiam mi spertis ke la baterio estis malplena."
sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月18日上午10:24:16
sergejm (顯示個人資料) 2011年10月18日下午5:38:29
Hyperboreus:Ekzemple:Kiam subjektoj de subfrazoj estas samaj vi povas mallongigi jene:
"Mi estis ekveturonta per la aŭto, kiam mi spertis ke la baterio estis malplena."
Ekveturonta per la aŭto, mi spertis, ke la baterio estis malplena.aŭ
Ekveturonte per la aŭto, mi spertis, ke la baterio estis malplena.
sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月19日下午12:56:07
Klopodante startigi la aŭton ĉi-matene, mi konstatis ke la baterio malŝargiĝis.
Chainy (顯示個人資料) 2011年10月19日下午1:17:02
sudanglo:Ĉu akumulatoroj fariĝas 'malplenaj' kiam ili estas malŝargitaj?La baterio estas malplena je elektra energio. Tio ŝajnas normala al mi.
sudanglo:Klopodante startigi la aŭton ĉi matene, mi konstatis ke la baterio malŝargiĝis.Ankaŭ tio estas bona varianto.