إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Dio ne ekzistas

من cellus, 23 أكتوبر، 2011

المشاركات: 1577

لغة: Esperanto

mihxil (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 12:11:09 م

Gofzamen:Mi pensas ke Dio estas la gvida forto de la universo. Ĝi ne estas estaĵo, sed eco.
Kaj kion tio signifas? Kiel 'eco' povas krei ion?

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 12:25:27 م

strangaj katolikaj dogmoj.
Kio estas "strangaj katolikaj dogmoj"? Ni havas nur unu dogmon: ke ĉiuj homoj estas (ge)fratoj....

La cetero estas konsekvenco.

Gofzamen (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 12:34:33 م

miĥil:
Gofzamen:Mi pensas ke Dio estas la gvida forto de la universo. Ĝi ne estas estaĵo, sed eco.
Kaj kion tio signifas? Kiel 'eco' povas krei ion?
Kial ne povas?

Estas multaj pliaj misteroj en la universo, ol pensas nia vana filozofio.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 12:45:25 م

Paulinho:
Kio estas "strangaj katolikaj dogmoj"? Ni havas nur unu dogmon: ke ĉiuj homoj estas (ge)fratoj....

La cetero estas konsekvenco.
Nu, mi ne volas ekparoli pri la detaloj de la katolika kredo, ĉar mi ne multe scias pri tio, nek vere interesiĝas. Sed diri ke estas nur unu dogmo tie, estas laŭ mi ne vere akurate. Kio pri dogmoj kiaj 'dio estas eterna', 'la sankta triunuo' kaj mi ne scias kiajn pluajn bizaraĵojn oni elpensis. Sed ĉiuokaze ŝajnas al mi ke tiaj dogmoj ekzistas, kaj ankaŭ ke tiaj ne vere rilatas al la ke 'ĉiuj homoj estas gefratoj'.

Bonvolu respondi al Jakovo, li disponigis pli konkretajn informojn pri la fiagoj de Patrino Teresa.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 12:48:30 م

Gofzamen:
miĥil:
Gofzamen:Mi pensas ke Dio estas la gvida forto de la universo. Ĝi ne estas estaĵo, sed eco.
Kaj kion tio signifas? Kiel 'eco' povas krei ion?
Kial ne povas?
Tio ne estas respondo al la demando. La demando estis kion entute tio eĉ signifas. Mi simple ne komprenas kiel 'eco' povas krei. Temas pri preskaŭ semantika demando. Eco estas certa trajto de io alia. Ekz. 'ruĝa' estas iu eco de io ruĝa. Do, temas pri sufiĉe abstrakta koncepto, kaj mi tute ne vidas kiel io tia eĉ povus krei. Simple ne senchavas al mi. Sed eble iomete pli klarus se vi iomete klarigus.

Miland (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 2:01:31 م

miĥil:
Miland:[..pri malbonaĵoj..]Dio permesas ilin okazi (kiu ne estas la sama kiel aprobo)
Kiel tio ne estas sama?
Pro tio, ke Dio kapablas eltiri bonon el ili fine.

miĥil:Denove ne pli ol fantazio..
Eĉ dum la vivo homo faros tion malgrandskale, kiun ni vidis post la antaŭnelonga amasmurdo en Norvegio. Fine, tamen, oni ne devigas alian kredi tion.

miĥil:
Miland:La eta knabino kontentiĝis!
Mi ne kontentus.
Necesos ke vi fidu je kaj la boneco kaj plejsupera saĝo de Dio.

miĥil:..por rifuzi la respondon..estas tre malsincera..
Mi ilustris, ke vi mem ne povas kredi ke ion ajn, kiu vi parolas estas objective vera, ekster via korpo, ĉar ĉio, kion vi diras, laŭ vi, estas korpa fenomeno, nenio pli.

Miland:La demando ĉu estas vera ŝajne ne gravas.
La vero plej gravas, sed ne eblas devigi fidon. Ĉu estas kialoj, pro kiuj mi kredas je la boneco de Dio? Jes. Ĉu mi eblas, per ili, konvinki vin kontraŭ via volo? Ne. Fidi aŭ ne fidi je Dio restos via elekto, kaj nur la via; la sekva respondeco estas kaj restos la via!

Miland (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 2:15:42 م

Jen du anglalingvaj libroj, kiuj eble interesos aliajn. Precipe la unua, ĉar la verkisto estis ateisto dum granda parto de sia vivo.

1. Antony Flew, "There is a God: How the World's Most Notorious Atheist Changed His Mind" ("Estas Dio: kiel la plej fifama ateisto en la mondo ŝanĝis la menson").
HarperOne, 2009, ISBN 0061335304

2. Scott Hahn, "Answering the New Atheism: Dismantling Dawkins' Case Against God" ("Respondi al la nova ateismo: malrigi la kazon de Dawkins kontraŭ Dio").
Emmaus Road Publishing, 2008,ISBN 1931018480

Legintoj povus metu recenzojn ĉi tie.

qwertz (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 2:28:34 م

miĥil:
Gofzamen:
miĥil:
Gofzamen:Mi pensas ke Dio estas la gvida forto de la universo. Ĝi ne estas estaĵo, sed eco.
Kaj kion tio signifas? Kiel 'eco' povas krei ion?
Kial ne povas?
Tio ne estas respondo al la demando. La demando estis kion entute tio eĉ signifas. Mi simple ne komprenas kiel 'eco' povas krei. Temas pri preskaŭ semantika demando. Eco estas certa trajto de io alia. Ekz. 'ruĝa' estas iu eco de io ruĝa. Do, temas pri sufiĉe abstrakta koncepto, kaj mi tute ne vidas kiel io tia eĉ povus krei. Simple ne senchavas al mi. Sed eble iomete pli klarus se vi iomete klarigus.
Do, estas tre interese, ke oni volus klarigi ontologion(ReVo) de religiaj dogmoj. Laŭ mi, tion klarigus miskomprenado inter religia kaj ateista homoj.

Nur kelkaj ideoproponoj: Eco "malvarmo" povas krei doloro. | Eco vorto povas krei vundo.

Ontology (angla vikipedio)

Gofzamen (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 2:28:59 م

miĥil:
Gofzamen:
miĥil:
Gofzamen:Mi pensas ke Dio estas la gvida forto de la universo. Ĝi ne estas estaĵo, sed eco.
Kaj kion tio signifas? Kiel 'eco' povas krei ion?
Kial ne povas?
Tio ne estas respondo al la demando. La demando estis kion entute tio eĉ signifas. Mi simple ne komprenas kiel 'eco' povas krei. Temas pri preskaŭ semantika demando. Eco estas certa trajto de io alia. Ekz. 'ruĝa' estas iu eco de io ruĝa. Do, temas pri sufiĉe abstrakta koncepto, kaj mi tute ne vidas kiel io tia eĉ povus krei. Simple ne senchavas al mi. Sed eble iomete pli klarus se vi iomete klarigus.
Mi ne scias ĉu mi diris la ĝustan vorton. Mi volas diri ke mi ne pensas pri Dio kiel estaĵo. Ĝi estas kiel la tuta energio de la universo. Tiel, kiel la energio ne povas esti konstruita, nek detruita.

Gofzamen (عرض الملف الشخصي) 13 نوفمبر، 2011 2:34:50 م

qwertz:
miĥil:
Gofzamen:
miĥil:
Gofzamen:Mi pensas ke Dio estas la gvida forto de la universo. Ĝi ne estas estaĵo, sed eco.
Kaj kion tio signifas? Kiel 'eco' povas krei ion?
Kial ne povas?
Tio ne estas respondo al la demando. La demando estis kion entute tio eĉ signifas. Mi simple ne komprenas kiel 'eco' povas krei. Temas pri preskaŭ semantika demando. Eco estas certa trajto de io alia. Ekz. 'ruĝa' estas iu eco de io ruĝa. Do, temas pri sufiĉe abstrakta koncepto, kaj mi tute ne vidas kiel io tia eĉ povus krei. Simple ne senchavas al mi. Sed eble iomete pli klarus se vi iomete klarigus.
Do, estas tre interese, ke oni volus klarigi ontologion(ReVo) de religiaj dogmoj.

Ontology (angla vikipedio)
Jes! Mi pensas ke Dio estas la unua kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.

عودة للاعلى