Затворено
Най-много 500 съобщения.
Dio ne ekzistas
от cellus, 23 октомври 2011
Съобщения: 1577
Език: Esperanto
mihxil (Покажи профила) 27 май 2013, 17:54:35
pdenisowski:Kiel mi multfoje diris : se estas (seks)krimuloj en la katolika (aŭ iu ajn) eklezio, oni devas ilin kaj iliajn protektantojn / helpantojn severe puni. Senescepte.Kaj kion oni faru kun la fiuloj kiuj protektis ilin. Almenaŭ ili estu eksigota, ĉu ne? Kaj ĉu la membroj de tiu eklezio ne simple forlasu tiun klubon se tio ne okazus?
pdenisowski:Sed laŭ viaj propraj vortoj vi malŝatas / malamas religion. Bone. Sed ŝajnas al mi ke vi volas uzi sekskrimojn en la katolika eklezio por kondamni la eklezion, elklezianojn, kaj kredantojn ĝenerale.Mi persone tute ne emas diskuti tion ĉi. Mi pensas ke religio ne nepre malbonigas homojn. Mi pensas ke ĝi precipe stultigas homojn, kaj pro tio 'kontraŭbatalas' ĝin. Mi nur partoprenetas en la disktuto pri katolikisma infanmisuzado.
palaman (Покажи профила) 27 май 2013, 18:05:14
mihxil:Mi nur partoprenetas en la disktuto pri katolikisma infanmisuzado.Kara amiko Miĥil !
Vi ja scipovas kalkuli.
Do kalkulu, kiom procentoj da katolikaj pastroj misuzas infanojn.
Kaj poste kalkulu, kiom procentoj da viroj ĝenerale faraĉas tion.
Kaj se vi elkalkulos ke tiu krimo estas pli ofta inter katolikoj ol inter viroj ĝenerale, vi povos nomi ĝin "katolikisma misuzado" kun tute trankvila konscienco.
Sed kial vi diraĉas tion sen la kalkulado, mi tute ne komprenas.
Ĉu ne nur religio, sed ankaŭ ateismo stuiltigas homojn?
mihxil (Покажи профила) 27 май 2013, 18:12:11
palaman:Kaj poste kalkulu, kiom procentoj da viroj ĝenerale faraĉas tion.Ĝenerale viroj ne estas protektataj de iliaj dungantoj, kiam ili faris tiajn naŭzigajn krimojn. Eĉ male, supozeble. Jen tio estas la agaca afero.
palaman (Покажи профила) 27 май 2013, 18:20:42
Eĉ se temus nur pri kelkaj kazoj, tio sufiĉus por vi por nomi la krimon "katolikisma"?
Ĉu?
mihxil (Покажи профила) 27 май 2013, 18:34:58
palaman:Interese. Do por vi tute ne gravas, ĉu tiaj krimaĉoj fakte estas oftaj en Katolika Eklezio?Mi simple legis la gazetojn. Temas pri problemo de katolika eklezio, kaj ne temas pri 'kelkaj kazoj'. Mi ne scias precize la nombrojn. Ĉu vi volas nei ke la problemo entute ekzistas? Ĉu la duona mondo imagas al si ke io okazis tie?
Eĉ se temus nur pri kelkaj kazoj, tio sufiĉus por vi por nomi la krimon "katolikisma"?
Ĉu?
Sed mi ja volas emfazi ke la skandala afero precipe kuŝas en tio ke klare la tuta organizo ne malhelpis kaj probable eĉ faciligis la okazon de tiuj krimoj. Ĉu tio rezultas en pli aŭ malpli da okazo ol ekster tiuj ĉirkaŭaĵoj eĉ ne gravas. Gravas ke okazas pli ol sen tiu nemalhelpo kaj faciligo.
Sed kiel mi jam diris tio ĉi ne estas la plej grava problemo pri katolikismo en specifo kaj religio en ĝeneralo laŭ mi. La plej grava problemo estas ke ili disvastigas absurdajn elpensaĵojn kiel veron.
pdenisowski (Покажи профила) 27 май 2013, 18:35:09
mihxil:Mi klare diris (supre) ke oni devas ankaŭ severe puni (ne nur eksigoti) la protektantojn. Bonvolu legi kion mi skribis antaŭ ol vi respondas.pdenisowski:Kiel mi multfoje diris : se estas (seks)krimuloj en la katolika (aŭ iu ajn) eklezio, oni devas ilin kaj iliajn protektantojn / helpantojn severe puni. Senescepte.Kaj kion oni faru kun la fiuloj kiuj protektis ilin. Almenaŭ ili estu eksigota, ĉu ne?
pdenisowski:Mi pensas ke religio ne nepre malbonigas homojn. Mi pensas ke ĝi precipe stultigas homojn, kaj pro tio 'kontraŭbatalas' ĝin. Mi nur partoprenetas en la disktuto pri katolikisma infanmisuzado.Vi misuzas tiuj infanajn viktimojn por subteni viajn personan batalon kontraŭ la "stultigantan" religion .... kiel naŭzige.
mihxil (Покажи профила) 27 май 2013, 18:41:03
pdenisowski:Mi klare diris (supre) ke oni devas ankaŭ severe puni (ne nur eksigoti) la protektantojn. Bonvolu legi kion mi skribis antaŭ ol vi respondas.Ĉu vi mem estas membro kaj ĉu vi eksigis vin pro tio ke ne okazis tio?
pdenisowski:Vi misuzas tiuj infanajn viktimojn por subteni viajn personan batalon kontraŭ la "stultigantan" religion .... kiel naŭzige.Mi apenaŭ faras tion. Vi simple mensogas. Estas du apenaŭ rilataj aferoj, kaj ne estas mia kulpo ke nun en ĉi tiu fadeno temas pri katolika misuzado. Kiel ĉiu leganto de ĉi tiu forumo povas atesti, mi 'batalas' kontraŭ religio precipe per argumentoj pri la enhavo de tiuj religioj mem. Ke ili simple disvastigas fantaziaĵojn.
palaman (Покажи профила) 27 май 2013, 18:49:02
mihxil:Mi simple legis la gazetojn.Nu nu
mihxil (Покажи профила) 27 май 2013, 20:55:41
palaman:Kion 'nu nu'? Ĉu tio ne estis sufiĉo da informiĝo? Ĉu vere vi postulas ke mi propramane esploru la aferon? Min eĉ la tuta afero ne tre interesas, ĉar mi ne membras la organizon, nek havas la impreson ke iu ajn en mia ĉirkaŭaĵo serioze membras ĝin. Eĉ la katolikoj kiujn mi konas ŝajnas trovi la tutan mezepokaĵon iom ridinda, kaj nur estas katolikaj laŭnome, protradicie. Katolikismo, alivorte, ŝajnas al mi jam sufiĉe senkoncerna. Kvankam sendube aliloke povus esti alie.mihxil:Mi simple legis la gazetojn.Nu nu
La seriozaj religiuloj kiujn mi en ĉiutaga vivo renkontis estas kutime protestantoj, kies religio estas kompreneble ankaŭ komplete freneza, sed mi ja diru ke konsiderinde malpli ol katolikismo. Kaj mi ne scias pri ĉi tiaj skandaloj.
pdenisowski (Покажи профила) 27 май 2013, 21:22:52
mihxil:Jes kaj jes. Escepte de veterinformoj kaj sportpoentaroj, gazetoj neniam estas "sufiĉo da informiĝo".palaman:Kion 'nu nu'? Ĉu tio ne estis sufiĉo da informiĝo? Ĉu vere vi postulas ke mi propramane esploru la aferon?mihxil:Mi simple legis la gazetojn.Nu nu
Vi diris ke religio estas "stultiga" (via vorto) sed via scio baziĝas sur legi gazetojn. Nekredinde ...