Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

Dio ne ekzistas

von cellus, 23. Oktober 2011

Beiträge: 1577

Sprache: Esperanto

mihxil (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 17:54:35

pdenisowski:Kiel mi multfoje diris : se estas (seks)krimuloj en la katolika (aŭ iu ajn) eklezio, oni devas ilin kaj iliajn protektantojn / helpantojn severe puni. Senescepte.
Kaj kion oni faru kun la fiuloj kiuj protektis ilin. Almenaŭ ili estu eksigota, ĉu ne? Kaj ĉu la membroj de tiu eklezio ne simple forlasu tiun klubon se tio ne okazus?

pdenisowski:Sed laŭ viaj propraj vortoj vi malŝatas / malamas religion. Bone. Sed ŝajnas al mi ke vi volas uzi sekskrimojn en la katolika eklezio por kondamni la eklezion, elklezianojn, kaj kredantojn ĝenerale.
Mi persone tute ne emas diskuti tion ĉi. Mi pensas ke religio ne nepre malbonigas homojn. Mi pensas ke ĝi precipe stultigas homojn, kaj pro tio 'kontraŭbatalas' ĝin. Mi nur partoprenetas en la disktuto pri katolikisma infanmisuzado.

palaman (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:05:14

mihxil:Mi nur partoprenetas en la disktuto pri katolikisma infanmisuzado.
Kara amiko Miĥil !
Vi ja scipovas kalkuli.
Do kalkulu, kiom procentoj da katolikaj pastroj misuzas infanojn.
Kaj poste kalkulu, kiom procentoj da viroj ĝenerale faraĉas tion.

Kaj se vi elkalkulos ke tiu krimo estas pli ofta inter katolikoj ol inter viroj ĝenerale, vi povos nomi ĝin "katolikisma misuzado" kun tute trankvila konscienco.

Sed kial vi diraĉas tion sen la kalkulado, mi tute ne komprenas.
Ĉu ne nur religio, sed ankaŭ ateismo stuiltigas homojn?

mihxil (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:12:11

palaman:Kaj poste kalkulu, kiom procentoj da viroj ĝenerale faraĉas tion.
Ĝenerale viroj ne estas protektataj de iliaj dungantoj, kiam ili faris tiajn naŭzigajn krimojn. Eĉ male, supozeble. Jen tio estas la agaca afero.

palaman (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:20:42

Interese. Do por vi tute ne gravas, ĉu tiaj krimaĉoj fakte estas oftaj en Katolika Eklezio?
Eĉ se temus nur pri kelkaj kazoj, tio sufiĉus por vi por nomi la krimon "katolikisma"?
Ĉu?

mihxil (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:34:58

palaman:Interese. Do por vi tute ne gravas, ĉu tiaj krimaĉoj fakte estas oftaj en Katolika Eklezio?
Eĉ se temus nur pri kelkaj kazoj, tio sufiĉus por vi por nomi la krimon "katolikisma"?
Ĉu?
Mi simple legis la gazetojn. Temas pri problemo de katolika eklezio, kaj ne temas pri 'kelkaj kazoj'. Mi ne scias precize la nombrojn. Ĉu vi volas nei ke la problemo entute ekzistas? Ĉu la duona mondo imagas al si ke io okazis tie?

Sed mi ja volas emfazi ke la skandala afero precipe kuŝas en tio ke klare la tuta organizo ne malhelpis kaj probable eĉ faciligis la okazon de tiuj krimoj. Ĉu tio rezultas en pli aŭ malpli da okazo ol ekster tiuj ĉirkaŭaĵoj eĉ ne gravas. Gravas ke okazas pli ol sen tiu nemalhelpo kaj faciligo.

Sed kiel mi jam diris tio ĉi ne estas la plej grava problemo pri katolikismo en specifo kaj religio en ĝeneralo laŭ mi. La plej grava problemo estas ke ili disvastigas absurdajn elpensaĵojn kiel veron.

pdenisowski (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:35:09

mihxil:
pdenisowski:Kiel mi multfoje diris : se estas (seks)krimuloj en la katolika (aŭ iu ajn) eklezio, oni devas ilin kaj iliajn protektantojn / helpantojn severe puni. Senescepte.
Kaj kion oni faru kun la fiuloj kiuj protektis ilin. Almenaŭ ili estu eksigota, ĉu ne?
Mi klare diris (supre) ke oni devas ankaŭ severe puni (ne nur eksigoti) la protektantojn. Bonvolu legi kion mi skribis antaŭ ol vi respondas.

pdenisowski:Mi pensas ke religio ne nepre malbonigas homojn. Mi pensas ke ĝi precipe stultigas homojn, kaj pro tio 'kontraŭbatalas' ĝin. Mi nur partoprenetas en la disktuto pri katolikisma infanmisuzado.
Vi misuzas tiuj infanajn viktimojn por subteni viajn personan batalon kontraŭ la "stultigantan" religion .... kiel naŭzige.

mihxil (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:41:03

pdenisowski:Mi klare diris (supre) ke oni devas ankaŭ severe puni (ne nur eksigoti) la protektantojn. Bonvolu legi kion mi skribis antaŭ ol vi respondas.
Ĉu vi mem estas membro kaj ĉu vi eksigis vin pro tio ke ne okazis tio?

pdenisowski:Vi misuzas tiuj infanajn viktimojn por subteni viajn personan batalon kontraŭ la "stultigantan" religion .... kiel naŭzige.
Mi apenaŭ faras tion. Vi simple mensogas. Estas du apenaŭ rilataj aferoj, kaj ne estas mia kulpo ke nun en ĉi tiu fadeno temas pri katolika misuzado. Kiel ĉiu leganto de ĉi tiu forumo povas atesti, mi 'batalas' kontraŭ religio precipe per argumentoj pri la enhavo de tiuj religioj mem. Ke ili simple disvastigas fantaziaĵojn.

palaman (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 18:49:02

mihxil:Mi simple legis la gazetojn.
Nu nu
ridulo.gif

mihxil (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 20:55:41

palaman:
mihxil:Mi simple legis la gazetojn.
Nu nu
ridulo.gif
Kion 'nu nu'? Ĉu tio ne estis sufiĉo da informiĝo? Ĉu vere vi postulas ke mi propramane esploru la aferon? Min eĉ la tuta afero ne tre interesas, ĉar mi ne membras la organizon, nek havas la impreson ke iu ajn en mia ĉirkaŭaĵo serioze membras ĝin. Eĉ la katolikoj kiujn mi konas ŝajnas trovi la tutan mezepokaĵon iom ridinda, kaj nur estas katolikaj laŭnome, protradicie. Katolikismo, alivorte, ŝajnas al mi jam sufiĉe senkoncerna. Kvankam sendube aliloke povus esti alie.

La seriozaj religiuloj kiujn mi en ĉiutaga vivo renkontis estas kutime protestantoj, kies religio estas kompreneble ankaŭ komplete freneza, sed mi ja diru ke konsiderinde malpli ol katolikismo. Kaj mi ne scias pri ĉi tiaj skandaloj.

pdenisowski (Profil anzeigen) 27. Mai 2013 21:22:52

mihxil:
palaman:
mihxil:Mi simple legis la gazetojn.
Nu nu
ridulo.gif
Kion 'nu nu'? Ĉu tio ne estis sufiĉo da informiĝo? Ĉu vere vi postulas ke mi propramane esploru la aferon?
Jes kaj jes. Escepte de veterinformoj kaj sportpoentaroj, gazetoj neniam estas "sufiĉo da informiĝo".

Vi diris ke religio estas "stultiga" (via vorto) sed via scio baziĝas sur legi gazetojn. Nekredinde ...

Zurück nach oben