前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

貼文者: cellus, 2011年10月23日

訊息: 1577

語言: Esperanto

palaman (顯示個人資料) 2013年5月29日下午8:46:47

mihxil:Kial Li ne foje denove haltigus la rotacion de la tero dum unu tago? Jen tio vere impresus.
Iomete atendu, amiko!
Vi certe vidos sian propran resurekton, kaj Juĝon. Tiam ni estos plene kontentigita per la pruvoj.

mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日下午8:49:36

palaman:Vi certe vidos sian propran resurekton, kaj Juĝon. Tiam mi estos plene kontentigita per la pruvoj.
Iomete malfrue, ĉu ne? Ĉar se mi bone rememoras, mi devus akcepti Lin antaŭ la resurekto, ĉu ne?

Pli bone li antaŭe iom haltu la terrotacion. Tio savus multajn senkulpajn spiritojn, kies nura 'peko' estus ke ili estas iom skeptikaj.

palaman (顯示個人資料) 2013年5月29日下午8:52:12

mihxil: Tio savus multajn senkulpajn spiritojn, kies nura 'peko' estus ke ili estas iom skeptikaj.
Ne savus, sed plikulpigus ilin

mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日下午8:55:40

palaman:Ne savus, sed plikulpigus ilin
Kial? Se ĉiujare la tero haltus rotacii dum unu tago, kio estus komplete kaj absolute neklarigebla per io ajn, tiam sendube multaj el tiuj skeptikuloj ja devus konvertiĝi. Eble Li ankaŭ aldonu iel sian eskplitican manskribon, por kroma klareco.

Kaj kio entute estas 'kulpa' pri skeptikismo? Kiel tio entute estas krimo?

palaman (顯示個人資料) 2013年5月29日下午9:10:13

mihxil:
palaman:La respondo estas evidenta: mi prezentas al vi faktojn, kiuj vi ne povas klarigi alie krom banala "trompo".
La demando estis ĉu kredado je koboldoj estas simila al kredo ke ili ne ekzistas.
Komprenu, amiko! mi proproklule vidis miraklojn.
Verajn miraklojn, ne iun ajn hazardon.
Do mi tute alie taksas la problemon ol taksas ĝin vi nevidinta.

Mi vidis ikonojn, kiu fluigis larmojn, sanktan oleon kaj eĉ homan sangon. Tiu miraklo estis en la urbo Klin, apud kiu mi loĝas.
Jen filmon, kie oni rakontas pri la miraklo, pri la SCIENCAJ esploroj de la miraklo. Bedaŭrinde, ĝi estas ankaŭ en la rusa.
http://www.youtube.com/watch?v=0K4HKS4uQmA
Mi ne certas, ĉu mia persona atesto, ke ĉio tio estas fakto, estos sufiĉa?

palaman (顯示個人資料) 2013年5月29日下午9:15:21

mihxil:
palaman:Ne savus, sed plikulpigus ilin
Kial? Se ĉiujare la tero haltus rotacii dum unu tago, kio estus komplete kaj absolute neklarigebla per io ajn, tiam sendube multaj el tiuj skeptikuloj ja devus konvertiĝi. Eble Li ankaŭ aldonu iel sian eskplitican manskribon, por kroma klareco.
Mi jam klarigis al vi, ke ju pli klaraj pruvoj akiras homo, des pli devas li sekvi Dian volon.
Se vi vidus miraklojn, jam ne estus sufiĉe por vi kredi tion. Sed vi devus asketi por la gloro de Dio.
Kaj ju pli klaraj pruvoj, des pli severa glorago estas necesa por saviĝi.
Kaj kio entute estas 'kulpa' pri skeptikismo? Kiel tio entute estas krimo?
Skeptikismo mem ne estas krimo. Do se oni limigus sin per nura skeptikismo, ne estus problemo. Sed libervola elekto kredi ke Dio ne ekzistas estas ja krimo.

mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日下午9:25:43

palaman:Komprenu, amiko! mi proproklule vidis miraklojn.
Verajn miraklojn, ne iun ajn hazardon.
Unue mi volas ke vi agnosku ke sen evidentoj oni ne povas kredi ion ajn. Ni diru pri la koboloj. Mi supozas ke vi ne spertis miraklojn pri ili, kaj do ankaŭ ne kredas ke ili ekzistas?

palaman:Jen filmon, kie oni rakontas pri la miraklo, pri la SCIENCAJ esploroj de la miraklo. Bedaŭrinde, ĝi estas ankaŭ en la rusa.
http://www.youtube.com/watch?v=0K4HKS4uQmA
Tja, mi vere ne emas rigardi filmeton en la rusa. Tio diras al mi nenion ajn.

palaman:Mi ne certas, ĉu mia persona atesto, ke ĉio tio estas fakto, estos sufiĉa?
Tio efektive tute ne sufiĉas. Vi estas homo, kaj do estas sufiĉe trompiĝema, erarema aŭ eĉ haluciniiĝema. Homa atesto estas - kiel oni diras - la plej febla el ĉiuj pruveroj. Vi sendube scias pri la amasoj da psikologiaj eksperimentoj kiuj montradas kiom malfidinda homa observo fakte estas.

Por mi do ĉiuj tiuj 'mirakloj' estas komplete senvaloraj, des pli se ili ne superas la nivelon de obskura jutjubaĵo en la rusa. Dio forte restas en la regiono de la koboldoj, alivorte tute nekredinda.

palaman:Skeptikismo mem ne estas krimo. Do se oni limigus sin per nura skeptikismo, ne estus problemo. Sed libervola elekto kredi ke Dio ne ekzistas estas ja krimo.
Unue ne estas libervola, ĉar mankas kvalitaj evidentaĵoj. Temas do pri skeptika devo. Due kial nekredi je Dio eĉ se oni povus scii ke li ekzistas estu krimo? Tio ja malhelpas nenion aŭ neniun. Nur eble la memamon de Dio, sed ni povu eble supozi ke li estas super tiaj infanecaĵoj.

pdenisowski (顯示個人資料) 2013年5月29日下午9:49:39

mihxil:
pdenisowski:
mihxil:Mi SCIAS tute nenion
Finfine ni samopinias.
Se tio vere estas via sola respondo, mi konkludu ke vi simple ne povas defendi di-kredadon, ke tiu kredo via efektive estas profunde neracia kaj nedefendebla
Infana estas viaj obsedaj atakoj kontraŭ (via malĝusta koncepto de) religio kaj kredantoj.

pdenisowski (顯示個人資料) 2013年5月29日下午9:53:46

mihxil: Mi provis en ĝi klarigi ke mi estas 'forta' ateisto kaj do aŭdacas diri ke dio ne ekzistas. Sed tio ne estu ĝenerale vere por ateistoj. Sufiĉas por tiuj diri ke ili ne kredas ke dio ekzistas.
Kial ne sufiĉas por vi? Kial tiu obsedo? Mi vere kuriozegas.

Mi estas forta kredinto sed mi ne atakos nekredantojn - ĉiu rajtas kredi (aŭ ne kredi) laŭ sia volo.

mihxil (顯示個人資料) 2013年5月29日下午10:15:12

pdenisowski:
mihxil:sufiĉas por tiuj diri ke ili ne kredas ke dio ekzistas.
Kial ne sufiĉas por vi? Kial tiu obsedo? Mi vere kuriozegas.
Ne malsufiĉas. Sed al mi ŝajnas esti domaĝe ke estas homoj kiuj ne aprezas la veron, kiu verdire elektas vivi en iluzio. Kaj interesas min kompreni kiel tio eblas, ke ŝajne cetere menssanaj homoj dume kredas je vitroklaraj sensencaĵoj.

Kial mi pensas ke temas pri iluzio, mi supozeble nun jam sufiĉe klarigis....

pdenisowski: - ĉiu rajtas kredi (aŭ ne kredi) laŭ sia volo.
Ĉiu rajtas, sed estas ja domaĝe tiom malpravadi, tiom iluzii.

回到上端