Tancat
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
de cellus, 23 d’octubre de 2011
Missatges: 1577
Llengua: Esperanto
AlfRoland (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 14.03.10
spreecamper:Ĉu necesas asekurojn, ĉu ne sufiĉas fidi dian protekton??AlfRoland:Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?Eĉ se estus blasfemo. Leĝoj surlokaj regulas tion. Eĉ se ne ekzistas leĝo surloka pri tio. Por grandaj konstruaĵoj fajroasekuro kaj fulmokonduktiloj rekomendas sin.
Belmiro (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 15.36.14
AlfRoland:Kaj, kiu estas certa meriti tian protekton? Fakte, se iu tion pensas do … tiu estas pekanto, kaj pro tio povas esti ke li ne meritas protekton!spreecamper:Ĉu necesas asekurojn, ĉu ne sufiĉas fidi dian protekton??AlfRoland:Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?Eĉ se estus blasfemo. Leĝoj surlokaj regulas tion. Eĉ se ne ekzistas leĝo surloka pri tio. Por grandaj konstruaĵoj fajroasekuro kaj fulmokonduktiloj rekomendas sin.
Sed, kion scias ni ĉiuj pri la volo de Dio? Ĉu vi kapablas kompreni? Ne, ne, vi ne kapablas. Vi jam sufiĉe montris tion.
Daŭrigas via infaneca parolado kaj manko de respekto al aliuloj, sed tio ne signifas ke vi estas perdita. Unu tagon, kiu scias?, vi vekiĝas kaj memkonscias pri via reala dimensio.
Ĝis tiam vi vivas mizeran vivon ne pro tio ke vi estas nekredanto sed pro tio ke vi “bezonas” ofendi aliuloj.
Ĉion bonan por vi!
Vilinilo (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 15.40.57
Tiuj respondoj neniam min kontentigis, kvankam estu certoj ke ili havas kialon por aĉeti planojn de asekuroj.
pdenisowski (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 15.47.03
Jakovo:Pdenisowski, mi fakte celis ekzakte tion, ke religio estas neracie. Vi ja diras ke vi estas racia homo ekstEr la kredo. Mi do volas scii kion vi dirus ekzemple en racia situacio.Se mi malsategas kaj mi havas manĝaĵon, estas neracie doni mian manĝaĵon al aliaj malsategantoj. Laŭ mia kredo, mi devus doni al ili mian manĝaĵon, eĉ se mi malsatmortas. Mi devus helpi kaj ami eĉ miajn malamikojn, kiu estas ne nur "neracia" sed "kontraŭracia."
Mi ne faras tiel ĉar mi volas ian rekompencon, antaŭ aŭ post mia morto. Mi faras tiel nur ĉar estas justa kaj bona laŭ mia kredo.
Jakovo:Ni inventu situacion: ekz. se domo brulas kaj vi devas saltis el deka nivelo aŭ bruliĝi. Ĉu vi tiam dirus ke iu dio vin helpus?Jes, Dio donas al mi kuraĝon por akcepti mian faton.
Amike (eĉ al nekredantoj),
Paul
mihxil (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 17.52.17
pdenisowski:Mi devus helpi kaj ami eĉ miajn malamikojn, kiu estas ne nur "neracia" sed "kontraŭracia."Eble por komenci helpi, vi povus ekrespondi kelkajn simplajn demandojn? Ekzemple tiujn kiujn vi ĝis nun ĉi-fadene simple ignoris.
AlfRoland (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 18.05.30
Belmiro:Sed ja temis pri preĝejoj, do propraĵo de Dio mem!
Kaj, kiu estas certa meriti tian protekton? Fakte, se iu tion pensas do … tiu estas pekanto, kaj pro tio povas esti ke li ne meritas protekton!
Jakovo (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 20.41.07
Al ki ŝajnas ke vi ne tro sekvas la eklezian pensmanieron sed propran etikon kiu celas bonon kun aŭ sen dio. Se vi ne bezonas postmortan vivon kaj povas fari bonon sen rekompenco aŭ timo de puno, kial ajn vi bezonas tiun dion? Almenaŭ en la kampo de moralo ŝajnas ke oni tute ne ĝin bezonas.
pdenisowski (Mostra el perfil) 1 de juny de 2013 23.45.22
Jakovo:En la eklezio tiu racia pensmaniero tute ne funkcias ĉar ilia pensmaniero restas sole sur diokredo kaj biblio.Tio ŝajnas al mi (tro)ĝeneraligo. Bedaŭrinde, multaj nekredantoj ĵuĝas la tutan kredantaron surbaze de siaj plej ekstremismaj anoj.
Jakovo:Al mi ŝajnas ke vi ne tro sekvas la eklezian pensmanieron sed propran etikon kiu celas bonon kun aŭ sen dio.Kredantoj ofte malsamopinias pri diversaj socialaj temoj -- ekz. la plejmulto de usonaj katolikoj aprobas kontraŭkoncipadon (ref - nur angle).
Jakovo:Se vi ne bezonas postmortan vivon kaj povas fari bonon sen rekompenco aŭ timo de puno, kial ajn vi bezonas tiun dion?La ekzistenco de Dio aŭ postmorta vivo ne dependas de miaj "bezonoj." Mi kredas je bona, justa kaj amanta Dio, kaj mi volas fari lian volon. Kredo helpas min kompreni sian volon, sed mi ne estas blinda aŭ neracia sekvulo :
Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon -- Johano 1, 4:1
Amike,
Paul
mihxil (Mostra el perfil) 2 de juny de 2013 6.44.51
pdenisowski:Al Jakovo : Mi volus unue danki vin por viaj pensemaj kaj honestaj demandoj -- mi vere ŝatas tiun specon de diskutado.Kaj kio estis malhonesta en mia demando? Vi sugestis ke vi 'tute konsentas' kun tio ke vi pretas forviŝi faktojn. Tio ŝajnas al mi eĉ por religianoj iom stranga. Do, mia honesta demando estis, ĉu vi vere celis tion. Kaj tion vi ĝis nun komplete ignoris. Ĉu tio estas ĝentila? Kiel ni povas 'kompreni nin' se vi simple rifuzas respondi demandojn?
Matrose (Mostra el perfil) 2 de juny de 2013 7.28.43