К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Dio ne ekzistas

от cellus, 23 октября 2011 г.

Сообщений: 1577

Язык: Esperanto

AlfRoland (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 14:03:10

spreecamper:
AlfRoland:Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?
Eĉ se estus blasfemo. Leĝoj surlokaj regulas tion. Eĉ se ne ekzistas leĝo surloka pri tio. Por grandaj konstruaĵoj fajroasekuro kaj fulmokonduktiloj rekomendas sin.
Ĉu necesas asekurojn, ĉu ne sufiĉas fidi dian protekton??

Belmiro (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 15:36:14

AlfRoland:
spreecamper:
AlfRoland:Ĉu ne estas blasfemo meti fulmokonduktilojn sur preĝejoj?
Eĉ se estus blasfemo. Leĝoj surlokaj regulas tion. Eĉ se ne ekzistas leĝo surloka pri tio. Por grandaj konstruaĵoj fajroasekuro kaj fulmokonduktiloj rekomendas sin.
Ĉu necesas asekurojn, ĉu ne sufiĉas fidi dian protekton??
Kaj, kiu estas certa meriti tian protekton? Fakte, se iu tion pensas do … tiu estas pekanto, kaj pro tio povas esti ke li ne meritas protekton!

Sed, kion scias ni ĉiuj pri la volo de Dio? Ĉu vi kapablas kompreni? Ne, ne, vi ne kapablas. Vi jam sufiĉe montris tion.

Daŭrigas via infaneca parolado kaj manko de respekto al aliuloj, sed tio ne signifas ke vi estas perdita. Unu tagon, kiu scias?, vi vekiĝas kaj memkonscias pri via reala dimensio.

Ĝis tiam vi vivas mizeran vivon ne pro tio ke vi estas nekredanto sed pro tio ke vi “bezonas” ofendi aliuloj.

Ĉion bonan por vi!

Vilinilo (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 15:40:57

Religianoj ĉiam havas respondojn pri kial malbonaĵoj okazas. Ekzemple, palaman diris ke ili okazas ĉar Dio ne volas ke ni ne tro ŝatu teran vivon.

Tiuj respondoj neniam min kontentigis, kvankam estu certoj ke ili havas kialon por aĉeti planojn de asekuroj.

pdenisowski (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 15:47:03

Jakovo:Pdenisowski, mi fakte celis ekzakte tion, ke religio estas neracie. Vi ja diras ke vi estas racia homo ekstEr la kredo. Mi do volas scii kion vi dirus ekzemple en racia situacio.
Se mi malsategas kaj mi havas manĝaĵon, estas neracie doni mian manĝaĵon al aliaj malsategantoj. Laŭ mia kredo, mi devus doni al ili mian manĝaĵon, eĉ se mi malsatmortas. Mi devus helpi kaj ami eĉ miajn malamikojn, kiu estas ne nur "neracia" sed "kontraŭracia."

Mi ne faras tiel ĉar mi volas ian rekompencon, antaŭ aŭ post mia morto. Mi faras tiel nur ĉar estas justa kaj bona laŭ mia kredo.

Jakovo:Ni inventu situacion: ekz. se domo brulas kaj vi devas saltis el deka nivelo aŭ bruliĝi. Ĉu vi tiam dirus ke iu dio vin helpus?
Jes, Dio donas al mi kuraĝon por akcepti mian faton.

Amike (eĉ al nekredantoj),

Paul

mihxil (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 17:52:17

pdenisowski:Mi devus helpi kaj ami eĉ miajn malamikojn, kiu estas ne nur "neracia" sed "kontraŭracia."
Eble por komenci helpi, vi povus ekrespondi kelkajn simplajn demandojn? Ekzemple tiujn kiujn vi ĝis nun ĉi-fadene simple ignoris.

AlfRoland (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 18:05:30

Belmiro:
Kaj, kiu estas certa meriti tian protekton? Fakte, se iu tion pensas do … tiu estas pekanto, kaj pro tio povas esti ke li ne meritas protekton!
Sed ja temis pri preĝejoj, do propraĵo de Dio mem!

Jakovo (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 20:41:07

Mi faras bonon pro si mem. Mi "kredas" je humanismo, do etiko, do la rajto kaj devo racie pripensi kion oni faras aŭ ne faras. "racio" do tute ne nepre sekvigas senemocian sintenon, eĉ inverse! Ekz. samseksemaj rajtoj nur povas esti ĉar oni denove pripensas ĉu tiu tradicia neegaleco estas ĝusta. En la eklezio tiu racia pensmaniero tute ne funkcias ĉar ilia pensmaniero restas sole sur diokredo kaj biblio.

Al ki ŝajnas ke vi ne tro sekvas la eklezian pensmanieron sed propran etikon kiu celas bonon kun aŭ sen dio. Se vi ne bezonas postmortan vivon kaj povas fari bonon sen rekompenco aŭ timo de puno, kial ajn vi bezonas tiun dion? Almenaŭ en la kampo de moralo ŝajnas ke oni tute ne ĝin bezonas.

pdenisowski (Показать профиль) 1 июня 2013 г., 23:45:22

Al Jakovo : Mi volus unue danki vin por viaj pensemaj kaj honestaj demandoj -- mi vere ŝatas tiun specon de diskutado. Ju pli ni komprenas nin (eĉ se ni malopinias), des pli bone.

Jakovo:En la eklezio tiu racia pensmaniero tute ne funkcias ĉar ilia pensmaniero restas sole sur diokredo kaj biblio.
Tio ŝajnas al mi (tro)ĝeneraligo. Bedaŭrinde, multaj nekredantoj ĵuĝas la tutan kredantaron surbaze de siaj plej ekstremismaj anoj.

Jakovo:Al mi ŝajnas ke vi ne tro sekvas la eklezian pensmanieron sed propran etikon kiu celas bonon kun aŭ sen dio.
Kredantoj ofte malsamopinias pri diversaj socialaj temoj -- ekz. la plejmulto de usonaj katolikoj aprobas kontraŭkoncipadon (ref - nur angle).

Jakovo:Se vi ne bezonas postmortan vivon kaj povas fari bonon sen rekompenco aŭ timo de puno, kial ajn vi bezonas tiun dion?
La ekzistenco de Dio aŭ postmorta vivo ne dependas de miaj "bezonoj." Mi kredas je bona, justa kaj amanta Dio, kaj mi volas fari lian volon. Kredo helpas min kompreni sian volon, sed mi ne estas blinda aŭ neracia sekvulo :

Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon -- Johano 1, 4:1

Amike,

Paul

mihxil (Показать профиль) 2 июня 2013 г., 6:44:51

pdenisowski:Al Jakovo : Mi volus unue danki vin por viaj pensemaj kaj honestaj demandoj -- mi vere ŝatas tiun specon de diskutado.
Kaj kio estis malhonesta en mia demando? Vi sugestis ke vi 'tute konsentas' kun tio ke vi pretas forviŝi faktojn. Tio ŝajnas al mi eĉ por religianoj iom stranga. Do, mia honesta demando estis, ĉu vi vere celis tion. Kaj tion vi ĝis nun komplete ignoris. Ĉu tio estas ĝentila? Kiel ni povas 'kompreni nin' se vi simple rifuzas respondi demandojn?

Matrose (Показать профиль) 2 июня 2013 г., 7:28:43

Tiel ni povas diri ke la dio estas en ni...

Наверх