前往目錄

Rapida demando ĉi tie.

貼文者: Kantoknabo, 2011年11月6日

訊息: 9

語言: Esperanto

Kantoknabo (顯示個人資料) 2011年11月6日下午5:16:17

Hej samideanoj, mi havas rapida demando por vi. Mi vidis ke la vortoj, "revo" kaj "sanĝo" havas la sama signifo. Ĉu ni povas uzi la du vortoj en ia ajn situacio?

tommjames (顯示個人資料) 2011年11月6日下午5:35:52

La vortoj revo kaj sonĝo tute ne havas la saman signifon, sed en la angla oni povas diri "dream" por ambaŭ. "Sonĝo" temas pri vizioj dum dormado, dum "revo" pri imagoj de dezirataj aferoj. Oni povus traduki "I have a dream!" → "Mi havas revon!", aŭ "I dreamed last night" → "Mi sonĝis pasintnoke".

Mi svage memoras ke "sonĝo" estis iam uzita de Zamenhof por la signifo de "revo", sed laŭ mi tio estas evitinda uzo nuntempe.

Kantoknabo (顯示個人資料) 2011年11月6日下午5:53:52

tommjames:La vortoj revo kaj sonĝo tute ne havas la saman signifon, sed en la angla oni povas diri "dream" por ambaŭ. "Sonĝo" temas pri vizioj dum dormado, dum "revo" pri imagoj de dezirataj afero. Oni povus traduki "I have a dream!" → "Mi havas revon!", aŭ "I dreamed last night" → "Mi sonĝis pasintnoke".

Mi svage memoras ke "sonĝo" estis iam uzita de Zamenhof por la signifo de "revo", sed laŭ mi tio estas evitinda uzo nuntempe.
HO ! bone dankon por la helpon. Mi estis konfuzita. Sonĝo estas la laŭvorta kiam oni dormas. Dankon amiko ridulo.gif

mihxil (顯示個人資料) 2011年11月6日下午8:36:19

tommjames:Mi svage memoras ke "sonĝo" estis iam uzita de Zamenhof por la signifo de "revo", sed laŭ mi tio estas evitinda uzo nuntempe.
Eĉ aperas en 'La espero'. Io kia 'ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos'.

fstphane (顯示個人資料) 2011年11月6日下午8:50:36

Bonan tagon
Iu povas diri al mi,kiel traduki "pré-exister"?
Dankon

antoniomoya (顯示個人資料) 2011年11月6日下午10:58:57

fstphane:Bonan tagon
Iu povas diri al mi,kiel traduki "pré-exister"?
Dankon
Eble "antaŭ-vivi", "antaŭ-ekzisti"?

Amike.

patrik (顯示個人資料) 2011年11月7日上午7:32:07

fstphane:Bonan tagon
Iu povas diri al mi,kiel traduki "pré-exister"?
Dankon
Praekzisti. okulumo.gif

sudanglo (顯示個人資料) 2011年11月7日上午9:53:58

Laŭ mia Franca-angla vortaro préekzister (quelque chose) signifas anglalingve 'pre-date'.

Por tiu senco - ekzistis pli frue ol

fstphane (顯示個人資料) 2011年11月8日下午6:44:59

fstphane:Bonan tagon
Iu povas diri al mi,kiel traduki "pré-exister"?
Dankon
Dankon por viaj tradukoj.
Oni do povas diri "antaŭekzisti" kaj "praekzisti"posta la sencon en la frazo.
Vidi la ReVo,aferkoncerneco de:Antaŭ kaj Pra.
Gis! sal.gif

回到上端