Ir ao conteúdo

naciaj alfabetoj

de ora knabo, 3 de agosto de 2007

Mensagens: 35

Idioma: Esperanto

Filu (Mostrar o perfil) 22 de abril de 2008 17:21:03

mnlg:
Filu:Ĉu ne ankaŭ estas 'ã Ã' en la portugala?
Ili estas akcentoj, ne apartaj literoj. La itala alfabeto nur enhavas literon E, kvankam ekzistas ankaŭ variaĵoj è kaj é.
Ho!

Mi scivolemis pro tio, ke en la franca ankaŭ 'c' kaj 'ç' estas la sama litero (ekzemple en vortaroj oni ne apartigas ilin), sed ekde ambaŭ estis menciita en la originala mesaĝo, mi kredis, ke la situacio estis malsimila en la portugala ol en la franca.

richardhall (Mostrar o perfil) 24 de abril de 2008 09:56:17

Jen la kimra alfabeto:

a b c ch d dd e f ff g ng h i l ll m n o p ph r rh s t th u w y

http://www.ngfl-cymru.org.uk/vtc/ngfl/ngfl-flash/a...

Telperiën (Mostrar o perfil) 27 de abril de 2008 15:31:31

jack.renee:Jen la Portugala Alfabeto:

A B C Ç D E F G H I J L M N O P Q R S T U V X Z

ps: Ni ne havas la literojn K, Y kaj W.
Kara jack.renee, akordante kun la reformo de la portugala lingvo, kiu validiĝis ĉi-jare, la portugala alfabeto havas nun 26 literojn

Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp
Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz

Mi ne scias se en tiu ordo, sed la literoj "k","w" kaj "y" estas nun parto de nia alfabeto.
Kaj la litero "ç" ne estas aparta litero, kvankam oni distingas ĝin de "c" en la ordo de la vortaroj.

http://www1.folha.uol.com.br/folha/educacao/ult305...

Dominique (Mostrar o perfil) 27 de abril de 2008 16:07:31

La bretona uzas la latinajn literojn (same kiel la angla) sed:
- la litero c neniam aperas memstare
- ekzistas duliteraĵoj: ch /ŝ/ kaj c’h /ĥ/
- ekzistas supersignoj: ñ, ù, é, â, ê et à

diogotux (Mostrar o perfil) 13 de maio de 2008 14:07:38

Ne konsiderante la reformo, jen la literoj, literoj/signoj uzataj en la portugala lingvo HODIAŬ.

vokaloj

a á â ã à
e é ê
i í
o ó ô õ
u ú ü

konsonantoj

b c d f g h j l m n p q r s t v x z

kwy estas uzataj en fremdaj nomoj kaj vortoj. Ne ekzistas portugalaj vortoj kun tiuj literoj.

De volta à parte superior