メッセージ: 8
言語: Esperanto
zan (プロフィールを表示) 2011年12月9日 11:33:34
"She goes to Kyoto next week."
Ŝi estas tute certa, ke ŝi iros al Kioto en venonta semajno.
Ĉu ankaŭ en Esperanto oni diras: "Ŝi iras al Kioto en la venonta semajno"?
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月9日 11:58:02
Mi respondus ke la -as estas uzata por la nuntempo/samtempo kaj ankaŭ por prezenti ion en sentempa aspekto.
Mi fumas (nun) kaj mi fumas (mi estas fumanto).
Tiel se vi konceptas la viziton al Kyoto kvazaŭ tio estus unu ero en jam fiksita itinero (aranĝitaj vojaĝ-planoj), tiam 'iras' eblas.
Komparu la du demandoj.
Kiam ĉi tiu trajno alvenas Londonon (laŭ la horaro)
Kiam ĉi tiu trajno alvenos London (kiam ĝi fakte, aŭ laŭ supozo, alvenos)
zan (プロフィールを表示) 2011年12月9日 12:36:41
Mi komprenas vian klarigon.
Alia kazo:
En kafejo
"Kion vi prenas?"
"Mi prenas kafon."
aŭ
"Kion vi prenos?"
"Mi prenos kafon".
http://www.literatura.bucek.name/konvers/baza.html
http://jesuo.hompee.com/inc/board/board_view.asp...
Mi mem volas diri laŭ la dua, ĉar la parolantoj efektive ankoraŭ prenis nenion.
Sed en mia lernolibro troviĝas la unua.
En la unua la parolantoj sentas sin jam esti en fiksita estonto?
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月9日 17:34:30
Se iu ankoraŭ ne mendis kaj alia scivolas pri tio, kion li mendos, tiam la dialogo estu:
Kion vi prenos - Mi prenos kafon.
(Afiŝu rekte la dialogon kiun vi trovis en la kurso, kie oni diras kontraŭe.)
Alia kazo estas se iu scivolas pri kion volas la alia persono, aŭ se iu vidas alian jam manĝanta kaj scivolas pri kion tiu manĝas.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年12月9日 17:50:03
zan (プロフィールを表示) 2011年12月10日 7:26:07
レストラン(restoracio)
何にする? Kion vi prenas?
僕はブラックコーヒーにするよ。 Mi prenas kafon sen sukero.
Se OS-formo ĉi-kaze ne estas erara, mi preferas uzi OS-formon laŭ mia sento.
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年12月10日 12:38:44
Stranga ideo. Sed eble iu povus alkroĉita al kafeino.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年12月10日 13:58:07