Tin nhắn: 11
Nội dung: Esperanto
zan (Xem thông tin cá nhân) 11:33:34 Ngày 09 tháng 12 năm 2011
"She goes to Kyoto next week."
Ŝi estas tute certa, ke ŝi iros al Kioto en venonta semajno.
Ĉu ankaŭ en Esperanto oni diras: "Ŝi iras al Kioto en la venonta semajno"?
vidas vandenis (Xem thông tin cá nhân) 11:41:55 Ngày 09 tháng 12 năm 2011
zan:Ĉu As-verbo signifas estontan agon, kiu estas tute certa por la agonto mem?Litove- oni povas. Esperante- kaj mi volas scii.
"She goes to Kyoto next week."
Ŝi estas tute certa, ke ŝi iros al Kioto en venonta semajno.
Ĉu ankaŭ en Esperanto oni diras: "Ŝi iras al Kioto en la venonta semajno"?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:58:02 Ngày 09 tháng 12 năm 2011
Mi respondus ke la -as estas uzata por la nuntempo/samtempo kaj ankaŭ por prezenti ion en sentempa aspekto.
Mi fumas (nun) kaj mi fumas (mi estas fumanto).
Tiel se vi konceptas la viziton al Kyoto kvazaŭ tio estus unu ero en jam fiksita itinero (aranĝitaj vojaĝ-planoj), tiam 'iras' eblas.
Komparu la du demandoj.
Kiam ĉi tiu trajno alvenas Londonon (laŭ la horaro)
Kiam ĉi tiu trajno alvenos London (kiam ĝi fakte, aŭ laŭ supozo, alvenos)
zan (Xem thông tin cá nhân) 12:36:41 Ngày 09 tháng 12 năm 2011
Mi komprenas vian klarigon.
Alia kazo:
En kafejo
"Kion vi prenas?"
"Mi prenas kafon."
aŭ
"Kion vi prenos?"
"Mi prenos kafon".
http://www.literatura.bucek.name/konvers/baza.html
http://jesuo.hompee.com/inc/board/board_view.asp...
Mi mem volas diri laŭ la dua, ĉar la parolantoj efektive ankoraŭ prenis nenion.
Sed en mia lernolibro troviĝas la unua.
En la unua la parolantoj sentas sin jam esti en fiksita estonto?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 17:34:30 Ngày 09 tháng 12 năm 2011
Se iu ankoraŭ ne mendis kaj alia scivolas pri tio, kion li mendos, tiam la dialogo estu:
Kion vi prenos - Mi prenos kafon.
(Afiŝu rekte la dialogon kiun vi trovis en la kurso, kie oni diras kontraŭe.)
Alia kazo estas se iu scivolas pri kion volas la alia persono, aŭ se iu vidas alian jam manĝanta kaj scivolas pri kion tiu manĝas.
Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 17:50:03 Ngày 09 tháng 12 năm 2011
zan (Xem thông tin cá nhân) 07:26:07 Ngày 10 tháng 12 năm 2011
レストラン(restoracio)
何にする? Kion vi prenas?
僕はブラックコーヒーにするよ。 Mi prenas kafon sen sukero.
Se OS-formo ĉi-kaze ne estas erara, mi preferas uzi OS-formon laŭ mia sento.
黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 12:05:41 Ngày 10 tháng 12 năm 2011
zan:La unuajn frazojn mi trovis en mia lernolibro. Ili estas ekzemploj por ĉiutaga esprimo.Ankaŭ laŭ mia sento os-formo estas preferinda.
レストラン(restoracio)
何にする? Kion vi prenas?
僕はブラックコーヒーにするよ。 Mi prenas kafon sen sukero.
Se OS-formo ĉi-kaze ne estas erara, mi preferas uzi OS-formon laŭ mia sento.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:38:44 Ngày 10 tháng 12 năm 2011
Stranga ideo. Sed eble iu povus alkroĉita al kafeino.
黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 13:02:18 Ngày 10 tháng 12 năm 2011
sudanglo:Ĉu vi drinkas kafon, Hyperbor?Kafo kun alkoholo? Eble vendata en stranga vendejo
Stranga ideo. Sed eble iu povus alkroĉita al kafeino.