前往目錄

Ĉu AS-verbo signigas estontan agon?

貼文者: zan, 2011年12月9日

訊息: 11

語言: Esperanto

zan (顯示個人資料) 2011年12月9日上午11:33:34

Ĉu As-verbo signifas estontan agon, kiu estas tute certa por la agonto mem?

"She goes to Kyoto next week."
Ŝi estas tute certa, ke ŝi iros al Kioto en venonta semajno.
Ĉu ankaŭ en Esperanto oni diras: "Ŝi iras al Kioto en la venonta semajno"?

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年12月9日上午11:41:55

zan:Ĉu As-verbo signifas estontan agon, kiu estas tute certa por la agonto mem?

"She goes to Kyoto next week."
Ŝi estas tute certa, ke ŝi iros al Kioto en venonta semajno.
Ĉu ankaŭ en Esperanto oni diras: "Ŝi iras al Kioto en la venonta semajno"?
Litove- oni povas. Esperante- kaj mi volas scii.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月9日上午11:58:02

Interesa demando Zan.

Mi respondus ke la -as estas uzata por la nuntempo/samtempo kaj ankaŭ por prezenti ion en sentempa aspekto.

Mi fumas (nun) kaj mi fumas (mi estas fumanto).

Tiel se vi konceptas la viziton al Kyoto kvazaŭ tio estus unu ero en jam fiksita itinero (aranĝitaj vojaĝ-planoj), tiam 'iras' eblas.

Komparu la du demandoj.

Kiam ĉi tiu trajno alvenas Londonon (laŭ la horaro)

Kiam ĉi tiu trajno alvenos London (kiam ĝi fakte, aŭ laŭ supozo, alvenos)

zan (顯示個人資料) 2011年12月9日下午12:36:41

Dankon, sudanglo.
Mi komprenas vian klarigon.
Alia kazo:
En kafejo
"Kion vi prenas?"
"Mi prenas kafon."

"Kion vi prenos?"
"Mi prenos kafon".
http://www.literatura.bucek.name/konvers/baza.html
http://jesuo.hompee.com/inc/board/board_view.asp...

Mi mem volas diri laŭ la dua, ĉar la parolantoj efektive ankoraŭ prenis nenion.
Sed en mia lernolibro troviĝas la unua.
En la unua la parolantoj sentas sin jam esti en fiksita estonto?

sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月9日下午5:34:30

Via lingvo-sento, en tiu kazo, estas bona laŭ mi.

Se iu ankoraŭ ne mendis kaj alia scivolas pri tio, kion li mendos, tiam la dialogo estu:

Kion vi prenos - Mi prenos kafon.

(Afiŝu rekte la dialogon kiun vi trovis en la kurso, kie oni diras kontraŭe.)

Alia kazo estas se iu scivolas pri kion volas la alia persono, aŭ se iu vidas alian jam manĝanta kaj scivolas pri kion tiu manĝas.

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年12月9日下午5:50:03

Forigite

zan (顯示個人資料) 2011年12月10日上午7:26:07

La unuajn frazojn mi trovis en mia lernolibro. Ili estas ekzemploj por ĉiutaga esprimo.

レストラン(restoracio)
何にする? Kion vi prenas?
僕はブラックコーヒーにするよ。 Mi prenas kafon sen sukero.

Se OS-formo ĉi-kaze ne estas erara, mi preferas uzi OS-formon laŭ mia sento.

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年12月10日下午12:05:41

zan:La unuajn frazojn mi trovis en mia lernolibro. Ili estas ekzemploj por ĉiutaga esprimo.

レストラン(restoracio)
何にする? Kion vi prenas?
僕はブラックコーヒーにするよ。 Mi prenas kafon sen sukero.

Se OS-formo ĉi-kaze ne estas erara, mi preferas uzi OS-formon laŭ mia sento.
Ankaŭ laŭ mia sento os-formo estas preferinda.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月10日下午12:38:44

Ĉu vi drinkas kafon, Hyperbor?

Stranga ideo. Sed eble iu povus alkroĉita al kafeino.

黄鸡蛋 (顯示個人資料) 2011年12月10日下午1:02:18

sudanglo:Ĉu vi drinkas kafon, Hyperbor?

Stranga ideo. Sed eble iu povus alkroĉita al kafeino.
Kafo kun alkoholo? Eble vendata en stranga vendejo

回到上端