メッセージ: 38
言語: Esperanto
Julieno (プロフィールを表示) 2011年12月22日 16:03:51
Ekzemple, france, ni diras kaj ĉiam skribas : "Oui", "Non", kaj "Peut-être" (/Ŭi/, /Non/ (la O kaj la N formas la sono /ɔ̃/), kaj /Petetr/ (la 1-a E estas la sono /ø/).
Kutime ni diras : "Ouais" anstataŭ "Oui" (/ŭe/), "Nan" anstataŭ "Non" (/nan/ : la A kun la N formas la sono /ɑ̃/) kaj "P'têt" (/Ptet/).
Jen jen !
Kompreneble, dirpovu prezenti aliajn gravajn aŭ interesajn vortojn de via lingvo
robinast (プロフィールを表示) 2011年12月22日 16:20:47
[LISTO]
jes: jah
ne: ei
eble: võib-olla (laŭlitere 'povas esti')[/list]
ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:04:15
jes = ja
nei = nein
eble = vielleicht, möglicherweise, eventuell, wohl
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:25:06
ratkaptisto:Elparolu /ja/. Tiu ĉi vorto parollingve - almenaŭ tie ĉi - tamen ofte fariĝas /jo/.
jes = ja
ratkaptisto:Elparolu /najn/. En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/, kaj en la bavaraj dialektoj ĝi estas /na/ (kun longa "a").
nei = nein
ratkaptisto:eble = vielleicht, möglicherweise, eventuell, wohlElparolu: /filájçt/ (ç = pli antaŭa ĥ-sono), /mögliçavajze/ (ö = la sono en la anglalingva bird, work aŭ la franclingva sœur), /eventuél/, /vol/ (kun longa o-sono).
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:40:21
ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:47:56
"En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/"
Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:53:01
cshtarkov (プロフィールを表示) 2011年12月22日 17:57:16
jes - да (da), kiel la rusa
ne - не (ne), ĝuste kiel en esperanto
eble - може би (moĵe bi)
N-true (プロフィールを表示) 2011年12月22日 18:02:13
jes — HIja' [xɪˈʤɑʔ] /ĥiĝa/
ne — ghobe' [ɣoˈbɛʔ] /ĥobe/
eble — chaq [ʧɑqʰ] /ĉak/
En la ĉina:
jes — 对 duì [tûi̯] /duj/
ne — 不是 búshì [pǔˈʂʐ̩̂] /buŝĵ/
eble — 可能 kěnéng [kʰɤ̀ˈnɤ̌ŋ] /keneng/
En la tajlanda:
jes — ใช่ [ʨʰâj] /ĉaj/
ne — ไม่ใช่ [mâj ʨʰâj] /maj ĉaj/
eble — อาจจะ [ʔàːtʨàʔ] /atĵa/
Mi skribis la elparolon en la Internacia Fonetika Alfabeto [tiel] kaj la Esperanto-pseŭdotransskribaĵo /tiel/.
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月22日 18:03:22
ratkaptisto:darkweasel skribis:Hm bone, mi ne sciis la detalojn ... Dankon pro la informo.
"En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/"
Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".