去目錄頁

Jes/Ne/Eble en fremdaj lingvoj

Julieno, 2011年12月22日

讯息: 29

语言: Esperanto

Julieno (显示个人资料) 2011年12月22日下午4:03:51

Kiel vi diras, kaj esperante prononcas la vortojn : "Jes", "Ne", kaj "Eble".

Ekzemple, france, ni diras kaj ĉiam skribas : "Oui", "Non", kaj "Peut-être" (/Ŭi/, /Non/ (la O kaj la N formas la sono /ɔ̃/), kaj /Petetr/ (la 1-a E estas la sono /ø/).
Kutime ni diras : "Ouais" anstataŭ "Oui" (/ŭe/), "Nan" anstataŭ "Non" (/nan/ : la A kun la N formas la sono /ɑ̃/) kaj "P'têt" (/Ptet/).

Jen jen !

Kompreneble, dirpovu prezenti aliajn gravajn aŭ interesajn vortojn de via lingvo okulumo.gif

robinast (显示个人资料) 2011年12月22日下午4:20:47

En la estona:
[LISTO]
jes: jah
ne: ei
eble: võib-olla (laŭlitere 'povas esti')[/list]

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月22日下午5:04:15

En la germana:

jes = ja
nei = nein
eble = vielleicht, möglicherweise, eventuell, wohl

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月22日下午5:25:06

Kelkaj aldonaj informoj al la mesaĝo de ratkaptisto:
ratkaptisto:
jes = ja
Elparolu /ja/. Tiu ĉi vorto parollingve - almenaŭ tie ĉi - tamen ofte fariĝas /jo/.
ratkaptisto:
nei = nein
Elparolu /najn/. En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo rido.gif ) oni diras ofte /ne/, kaj en la bavaraj dialektoj ĝi estas /na/ (kun longa "a").
ratkaptisto:eble = vielleicht, möglicherweise, eventuell, wohl
Elparolu: /filájçt/ (ç = pli antaŭa ĥ-sono), /mögliçavajze/ (ö = la sono en la anglalingva bird, work aŭ la franclingva sœur), /eventuél/, /vol/ (kun longa o-sono).

Hyperboreus (显示个人资料) 2011年12月22日下午5:40:21

Forigite

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月22日下午5:47:56

darkweasel skribis:

"En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/"

Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".

Hyperboreus (显示个人资料) 2011年12月22日下午5:53:01

Forigite

cshtarkov (显示个人资料) 2011年12月22日下午5:57:16

Bulgare:
jes - да (da), kiel la rusa
ne - не (ne), ĝuste kiel en esperanto
eble - може би (moĵe bi)

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月22日下午6:03:22

ratkaptisto:darkweasel skribis:

"En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/"

Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".
Hm bone, mi ne sciis la detalojn ... rideto.gif Dankon pro la informo.

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月22日下午6:09:45

N-true:
ratkaptisto:Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".
Eĉ en Hannover, kie la loka dialekto jam formortis kaj oni tial kutime parolas preskaŭ vere la normgermanan, oni tamen kutimas diri "nee" anstataŭ "nein".
Fakte, "nein" estas ofte tro formala en ĉiutagaj situacioj.
Jes, tio estas vera. Ofte oni ankaŭ diras "nö". rideto.gif

回到上端