К содержанию

Rajto al Vivi

от unpensador, 28 декабря 2011 г.

Сообщений: 70

Язык: Esperanto

NightWalkerSM (Показать профиль) 30 декабря 2011 г., 8:33:04

vidas vandenis:
bildo:Homo havas rajton al vivo, sed embrio ne estas homo.
Sekve, laŭ vi: la embrio ne havas rajton vivi.
Ĉu ne aspektas tio terure?
Se mi ĝuste komprenis vin, do kiam oni malrajtigas embrion iĝi persono (faras aborton) tiam oni mortigas homon, kiu poste povus iĝi genia muzikisto, sciencisto aŭ iu simila.

Laŭ tiu logiko, mi povas diri, ke kiam vi ne seksumas, vi ne 'kreas' embrion, do vi ne rajtigas embrion iĝi homoj, kaj finfine vi mortigas genian muzikiston. Kaj sekve ĉiu neseksumanta persono estas infanmortiganto.

Miland (Показать профиль) 30 декабря 2011 г., 12:36:25

NightWalkerSM: .. kiam vi ne seksumas, vi ne 'kreas' embrion, do vi ne rajtigas embrion iĝi homoj, kaj finfine vi mortigas genian muzikiston. Kaj sekve ĉiu neseksumanta persono estas infanmortiganto.
Tio ne estas ĝusta, ĉar eblas mortigi nur tiun, kiu jam ekzistas. Neseksumantoj do ne estas mortigantoj de sia propra ido (ĉu ili kapablas mortigi la idojn de aliaj estas alia demando. Eble troviĝas tiaj frenezuloj en malliberejoj).

Koracio (Показать профиль) 31 декабря 2011 г., 18:15:35

Povas heredi la embriono de ĝia patro?

Sahaquiel (Показать профиль) 31 декабря 2011 г., 18:57:41

Homa embriono estas simila al alibestaj embrionoj. Do, Ĉu bestoj havas la saman rajton el homoj?

Kajgiestis (Показать профиль) 1 января 2012 г., 5:32:07

Mi eltrovas biaso en ĉi poll.

darkweasel (Показать профиль) 1 января 2012 г., 11:31:36

Kajgiestis:Mi eltrovas biaso en ĉi poll.
Ĉu tio estas Esperanglish?

Miland (Показать профиль) 1 января 2012 г., 12:16:55

darkweasel:
Kajgiestis:Mi eltrovas biaso en ĉi poll.
Ĉu tio estas Esperanglish?
La vorto biaso troviĝas en Wells2010* (post antaŭjuĝo, tendenco, kaj unuflankeco). Tamen mankas la akuzativo ĉi tie. rido.gif

*kaj PIV 2005, kun la difino "nemotivita prefero". Miaopinie tia prefero povas esti difinita sed maljusta.

Techandra (Показать профиль) 1 января 2012 г., 13:11:44

unpensador:http://www.apertium.org/apertium-www/common/browse...
Ej! Kia demando estas ĉi tiu? Estas TRE tendenca. Kiel diable aborti estus amuza afero?! Vi volas fari nin elekti inter tio kaj "ke ĉiu vivo estu rispektinda".
Oni unue devas rispekti la patrinan vivon, persono kiu havas propran vivon. ONI NE POVAS DEVIGI IUN PERSONON VIVTENI ALIAN PER SIA KORPO. Ĉu vi ŝatus ke iu devigu vin doni sangon ĉiutage al hemofiliulo dum 9 monatoj? Tiu alia persono dependas je vi! Sed estas VIA DECIDO vivteni lin aŭ ne. Ĉu vi komprenas?

darkweasel (Показать профиль) 1 января 2012 г., 13:22:27

Miland:
darkweasel:
Kajgiestis:Mi eltrovas biaso en ĉi poll.
Ĉu tio estas Esperanglish?
La vorto troviĝas en Wells2010* (post antaŭjuĝo, tendenco, kaj unuflankeco). Tamen mankas la akuzativo ĉi tie. rido.gif

*kaj PIV 2005, kun la difino "nemotivita prefero". Miaopinie tia prefero povas esti difinita sed maljusta.
Kaj ĉu ankaŭ poll troviĝas tie?

Miland (Показать профиль) 2 января 2012 г., 0:48:10

darkweasel:Kaj ĉu ankaŭ poll troviĝas tie?
Bedaŭrinde ne; la vorto estas balot(ad)o. "Esperanglish" aplikeblas, do al la tuta frazo. Mi enmetis biaso en la ĝustan lokon.

Наверх