Rajto al Vivi
od unpensador, 28. decembra 2011
Príspevky: 70
Jazyk: Esperanto
NightWalkerSM (Zobraziť profil) 30. decembra 2011 8:33:04
vidas vandenis:Se mi ĝuste komprenis vin, do kiam oni malrajtigas embrion iĝi persono (faras aborton) tiam oni mortigas homon, kiu poste povus iĝi genia muzikisto, sciencisto aŭ iu simila.bildo:Homo havas rajton al vivo, sed embrio ne estas homo.Sekve, laŭ vi: la embrio ne havas rajton vivi.
Ĉu ne aspektas tio terure?
Laŭ tiu logiko, mi povas diri, ke kiam vi ne seksumas, vi ne 'kreas' embrion, do vi ne rajtigas embrion iĝi homoj, kaj finfine vi mortigas genian muzikiston. Kaj sekve ĉiu neseksumanta persono estas infanmortiganto.
Miland (Zobraziť profil) 30. decembra 2011 12:36:25
NightWalkerSM: .. kiam vi ne seksumas, vi ne 'kreas' embrion, do vi ne rajtigas embrion iĝi homoj, kaj finfine vi mortigas genian muzikiston. Kaj sekve ĉiu neseksumanta persono estas infanmortiganto.Tio ne estas ĝusta, ĉar eblas mortigi nur tiun, kiu jam ekzistas. Neseksumantoj do ne estas mortigantoj de sia propra ido (ĉu ili kapablas mortigi la idojn de aliaj estas alia demando. Eble troviĝas tiaj frenezuloj en malliberejoj).
Koracio (Zobraziť profil) 31. decembra 2011 18:15:35
Sahaquiel (Zobraziť profil) 31. decembra 2011 18:57:41
Kajgiestis (Zobraziť profil) 1. januára 2012 5:32:07
darkweasel (Zobraziť profil) 1. januára 2012 11:31:36
Kajgiestis:Mi eltrovas biaso en ĉi poll.Ĉu tio estas Esperanglish?
Miland (Zobraziť profil) 1. januára 2012 12:16:55
darkweasel:La vorto biaso troviĝas en Wells2010* (post antaŭjuĝo, tendenco, kaj unuflankeco). Tamen mankas la akuzativo ĉi tie.Kajgiestis:Mi eltrovas biaso en ĉi poll.Ĉu tio estas Esperanglish?
*kaj PIV 2005, kun la difino "nemotivita prefero". Miaopinie tia prefero povas esti difinita sed maljusta.
Techandra (Zobraziť profil) 1. januára 2012 13:11:44
unpensador:http://www.apertium.org/apertium-www/common/browse...Ej! Kia demando estas ĉi tiu? Estas TRE tendenca. Kiel diable aborti estus amuza afero?! Vi volas fari nin elekti inter tio kaj "ke ĉiu vivo estu rispektinda".
Oni unue devas rispekti la patrinan vivon, persono kiu havas propran vivon. ONI NE POVAS DEVIGI IUN PERSONON VIVTENI ALIAN PER SIA KORPO. Ĉu vi ŝatus ke iu devigu vin doni sangon ĉiutage al hemofiliulo dum 9 monatoj? Tiu alia persono dependas je vi! Sed estas VIA DECIDO vivteni lin aŭ ne. Ĉu vi komprenas?
darkweasel (Zobraziť profil) 1. januára 2012 13:22:27
Miland:Kaj ĉu ankaŭ poll troviĝas tie?darkweasel:La vorto troviĝas en Wells2010* (post antaŭjuĝo, tendenco, kaj unuflankeco). Tamen mankas la akuzativo ĉi tie.Kajgiestis:Mi eltrovas biaso en ĉi poll.Ĉu tio estas Esperanglish?
*kaj PIV 2005, kun la difino "nemotivita prefero". Miaopinie tia prefero povas esti difinita sed maljusta.
Miland (Zobraziť profil) 2. januára 2012 0:48:10
darkweasel:Kaj ĉu ankaŭ poll troviĝas tie?Bedaŭrinde ne; la vorto estas balot(ad)o. "Esperanglish" aplikeblas, do al la tuta frazo. Mi enmetis biaso en la ĝustan lokon.