Chu Esperanto travivis sian stelhoron?
de lgg, 28 decembrie 2011
Contribuții/Mesaje: 51
Limbă: Esperanto
lgg (Arată profil) 28 decembrie 2011, 11:45:31
Chu Esperanto estis preta por Anglalingva prospero?
Chu Esperanto malsukcesis uzi sian ecavantaghon en ghusta horo por potencigo sin kaj akiri vivkapablon?
sudanglo (Arată profil) 28 decembrie 2011, 12:53:37
Deflori estas transitiva - do, deflori ĉion tion.
Kutime, oni uzas artikolon kun nomoj de lingvoj - do, la Angla lingvo.
Ge-ekoj ne estas vorto, mi kredas.
Potenciĝi estas ne transitiva - do, ne sekvu ĝin, 'sin'
-------------------------------------
Tamen, tre interesa kaj verva stilo en via mesaĝo.
Kiel eks-instruisto de la angla (al fremduloj) mi ne povas konsenti pri la 'klareco germana' de la angla lingvo, nek pri la foresto de gramatikaj malfacilaĵoj.
PS. Atentu la butonon Ŝ/Ŝ. Tio konvertas el la X-sistemo al ĉapelitaj literoj.
Se vi jam alkutimiĝis al skribado kun 'h', kaj ne volas ŝanĝi, tiam elŝutu la senpagan programon 'Tajpi' kiu permesas konverton de liter-paroj kun 'h' - sed eble flughaveno tiam fariĝos fluĝhaveno
lgg (Arată profil) 28 decembrie 2011, 13:39:34
Formoj personaj por verboj ne ekzistas en AL, krom 3 Ps Sg.
Kazoformoj ne ekzistas en AL, krom iuj de pronomoj.
Stamalteracioj dum konjugacio ne ekzistas en AL.
Fleksformoj de verbtempoj ne ekzistas en AL.
Ni vidas, ke Angla gramatiko subterpremas iun de aliaj europalingvoj.
Chu popoloj elektas iun lingvon ke estas enkaptite de kliketo de voluntaristoj au lingvon liberan de tuta (anglaparolanta) homaro?
PS: Angla lingvo estas tiom malarmante plisimpla ol chio mi trafis, pri kiaj (ekzemplaj) malfacilejhoj vi parolas?
sudanglo (Arată profil) 28 decembrie 2011, 19:40:45
Bonvole uzu la Ŝ/Ŝ-butonon, aŭ instalu Tajpi.
robbkvasnak (Arată profil) 28 decembrie 2011, 19:57:29
En mia tuta vivo mi aŭdis nur manplenon da eksterlandanoj paroli la anglan vere korekte, kvankam multaj KREDAS paroli ĝin korekte.
erinja (Arată profil) 28 decembrie 2011, 19:57:31
mihxil (Arată profil) 28 decembrie 2011, 20:07:19
robbkvasnak:En mia tuta vivo mi aŭdis nur manplenon da eksterlandanoj paroli la anglan vere korekte, kvankam multaj KREDAS paroli ĝin korekte.Tion vi daŭre asertas. Sendube prave, sed aliflanke ne estas tre grave. La angla kiel internacia lingvo supozeble estas iom malsama lingvo ol la 'denaska'. Mi foje uzas kriplan version de la angla por komunikado kun alilandanoj, kaj kvankam konfesindas ke tio estas baro almenaŭ klaras ke funkcias. Supozeble ĝia piĝina origino eĉ igas la anglan relative simpla kaj taŭga kiel internacia helplingvo. Eble esperanto pli taŭgas, sed oni ne tro plendu pri la angla.
Alternative povus esti la franca aŭ la ĉina, ni do relative bonŝancas pri la angla.
trojo (Arată profil) 28 decembrie 2011, 20:38:57
lgg:Formoj personaj por verboj ne ekzistas en AL, krom 3 Ps Sg.Ĉu "I am", "you are", kaj "he is" ne plu ekzistas en la angla?
Kazoformoj ne ekzistas en AL, krom iuj de pronomoj.Ĉu la poseda kazo ('s) ne plu ekzistas en la angla?
Stamalteracioj dum konjugacio ne ekzistas en AL."Stamalteracioj" ne havas sencon kiel vorto. Ĉu vi celis diri "radikŝanĝoj"? Se jes, ĉu "sing/sang/sung" kaj "bring/brought/brought" kaj "bite/bit/bitten" ne plu ekzistas en la angla?
Fleksformoj de verbtempoj ne ekzistas en AL.Ĉu "do/did" kaj "go/went" kaj "win/won" kaj "take/took" kaj "shake/shook" kaj "throw/threw" kaj "lose/lost" kaj "choose/chose", ktp ktp ktp, ne plu ekzistas en la angla? Kaj eĉ la "regularaj" verboj havas du fleksformojn eblajn por la pasinteco: -ed aŭ -d, ekzemple "wish/wished" (-ed), sed "praise/praised" (-d).
Ĉu vi eĉ paroletas la anglan?
darkweasel (Arată profil) 28 decembrie 2011, 21:41:13
trojo:En la anglalingva forumparto (bedaŭrinde) ja ...
Ĉu vi eĉ paroletas la anglan?
sudanglo (Arată profil) 28 decembrie 2011, 22:46:09
miĥil:Sendube, Miĥil, kaj Robb.robbkvasnak:En mia tuta vivo mi aŭdis nur manplenon da eksterlandanoj paroli la anglan vere korekte, kvankam multaj KREDAS paroli ĝin korekte.Tion vi daŭre asertas. Sendube prave, sed aliflanke ne estas tre grave. La angla kiel internacia lingvo supozeble estas iom malsama lingvo ol la 'denaska'.
Sed kompatu, Miĥil, la povrajn denaskajn parolantojn de la angla kiuj devas suferi tiun misuzon de la lingvo.