去目錄頁

Chu preskauplena mashinlegebla senkosta E-o vortaro ekzistas?

从 lgg, 2011年12月30日

讯息: 13

语言: Esperanto

lgg (显示个人资料) 2011年12月30日下午1:11:50

Chu ekzistas tian vortaro(j)n elshutebla(j)n?

Chainy (显示个人资料) 2011年12月30日下午1:30:35

Jenajn vortarojn eblas elŝuti:

Por rusaparolantoj jen tre bona vortaro: [url=http://eoru.ru/elŝuti/]Vortaro de Kondratjev[/url]

Kompreneble, oni ankaŭ povas elŝuti ReVo-n

Kaj por ĉeĥaparolantoj: Vortaro de Jozef Hron (elŝutebla kiel Excel dosiero) - vidu ĉi tie por interreta versio.

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月30日下午2:02:08

qVortaro (por germanlingvanoj)

erinja (显示个人资料) 2011年12月30日下午4:44:58

"ekzisti" ne estas transitiva verbo. Oni ne uzas -n kun ĝi.

horsto (显示个人资料) 2011年12月31日上午12:45:38

erinja:
lgg:Chu ekzistas tian vortaro(j)n elshutebla(j)n?
"ekzisti" ne estas transitiva verbo. Oni ne uzas -n kun ĝi.
Pli grave, oni NENIAM uzas -n por la subjekto de la frazo. Tio estas stultega eraro por homo kiu volas "plibonigi" Esperanton.

lgg (显示个人资料) 2011年12月31日上午7:04:10

horsto:Pli grave, oni NENIAM uzas -n por la subjekto de la frazo.
Mi plu shatas verbon 'ekzisti' kiel nepersona kaj tranzitiva.

darkweasel:qVortaro
Tiu chi estas agrabla, sed mia SQLite-cliento povas eltiri datumojn nur kun unubajta kodoprezento. Adiau chapeloj!

N-true (显示个人资料) 2012年1月1日下午6:04:06

lgg:Mi plu shatas verbon 'ekzisti' kiel nepersona kaj tranzitiva.
Via decido, certe. Sed sciu bonvole, ke tiu uzo estas malĝusta, ĉar "ekzisti" ne funkcias tielmaniere. Vi uzas ĝin simile al la germana "es gibt", sed la semantiko kaj sintakso de tiuj vortoj ne estas la samaj.
Ĉu vi do ankaŭ dirus: "La paskan leporon ekzistas nur en rakontoj."?

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月1日下午6:15:24

N-true:
lgg:Mi plu shatas verbon 'ekzisti' kiel nepersona kaj tranzitiva.
Via decido, certe. Sed sciu bonvole, ke tiu uzo estas malĝusta, ĉar "ekzisti" ne funkcias tielmaniere. Vi uzas ĝin simile al la germana "es gibt", sed la semantiko kaj sintakso de tiuj vortoj ne estas la samaj.
Ĉu vi do ankaŭ dirus: "La paskan leporon ekzistas nur en rakontoj."?
Ironie en la fadentitolo li uzis ĝin ĝuste; sed pri tiu uzanto mi ĉiuokaze jam delonge rezignis, kaj tion mi rekomendas fari ankaŭ al vi.

lgg (显示个人资料) 2012年1月1日下午7:13:41

N-true:Ĉu vi do ankaŭ dirus: "La paskan leporon ekzistas nur en rakontoj."?
Ne. Cf:
(La) paska leporo ekzistas nur en rakontoj;
(La) paskan leporon (ne) ekzistas;

Nenie estas skribita ke verbon 'ekzisti' oni povas uzi nur kiel kio oni estis nominta 'mezavocho', kaj ke tion verbon ne povas havi nepersonan sencon 'esti ekzistenco' au ion similan.

Chu mi ne havas rajton de esprimolibereco?

hebda999 (显示个人资料) 2012年1月1日下午7:37:29

lgg:Chu mi ne havas rajton de esprimolibereco?
Jes, kiam vi parolas al vi mem. Se vi parolas al ni, uzu ĝustan esperanton, alie vi nin ofendas.

回到上端