Poruke: 57
Jezik: Esperanto
Desmut (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 20:27:26
Esti Esperantistoj (kun tiu interna ideo kaj ĉio cetera) igas nin kompreni la alian, rispekti la alian kaj pli ol ĉion: neniam fuŝigi iun ajn lingvon.
Mi certas ke ne ĉiu Esperantisto malamas la anglan, sed mi tro trovas troajn troadojn pri ties malfacileco kaj sona malbeleco. Ĉu nur tiu lingvo meritas viajn fiajn vortojn?
darkweasel (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 20:47:11
Desmut (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 20:50:10
vidas vandenis:Kiam oni diras "I love you", la angla sonas bele. Sed kiam oni diras "fuck you", la angla al ĉiuj estas aĉa.Hehehe, jes...sed tiu ne estis mia bazpunkto.
Okazas ke en la hispana, portugala kaj foje en la Esperanta formupartoj - tiuj kiujn mi plej ofte legas -, multege da homoj atakas senĉese la anglan, precipe mi ankaŭ trovis samajn opiniojn, sed tio nun estas jam ege tro multa fekŝutado...mi simple laciĝis legi tiajn forumpartojn...
Ĉu vi ne?
Desmut (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 20:51:31
darkweasel:La kialo estas verŝajne, ke la angla estas nun la internacie plej uzata lingvo. Tial evidentas, ke ĝia malfacileco estas pli rimarkinda por esperantistoj ol la malfacileco de aliaj lingvoj, kiu certe same multe ekzistas.Jes, mi same pensas, sed kion mi ne komprenas estas la malamo. Kial tiom da malamo al angla lingvo??
JUANMA40 (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 22:09:48
Desmut:Mi ekzemple nek amas nek malamas la anglan, simple ĝi ne ŝatas al mi ĉar ĝiaj sonoj, kaj ankaŭ ĉar mi ne komprenas ĝin bone, estas tre malfaĉila por mi kompreni dialogon flue.darkweasel:La kialo estas verŝajne, ke la angla estas nun la internacie plej uzata lingvo. Tial evidentas, ke ĝia malfacileco estas pli rimarkinda por esperantistoj ol la malfacileco de aliaj lingvoj, kiu certe same multe ekzistas.Jes, mi same pensas, sed kion mi ne komprenas estas la malamo. Kial tiom da malamo al angla lingvo??
Aliflanke estas norma ke ni parolas tiom pri la angla ĉar ni ne iras paroli pri la mongola, ekzemple.
Amike.:
P.d. mi ne Vidis la du enketopciojn kiujn vi ofertas, ili ne estas leĝaj...enketaĉo...
hebda999 (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 23:11:09
0b5cur1ty (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 23:20:37
Mi ŝatas la anglan lingvon - sed ankaŭ mi opinias ke neŭtrala internacia lingvo estas pli bona por internacia kominiko.
horsto (Prikaz profila) 6. siječnja 2012. 23:54:33
0b5cur1ty:Eble sentas kelkaj esperantistoj ke la angla lingvo ekhavis la function de esperantoJen la problemo. Nederlandano uzas anglan vorton en Esperanta teksto.
JUANMA40 (Prikaz profila) 7. siječnja 2012. 00:32:52
horsto:Jes, sed ĝi povas esti ankaŭ franca aŭ latina, functio -functionis.0b5cur1ty:Eble sentas kelkaj esperantistoj ke la angla lingvo ekhavis la function de esperantoJen la problemo. Nederlandano uzas anglan vorton en Esperanta teksto.
ĉiel, oni ne povas nei la nunan anglogravecon, estas evidenta, tio kio ne nulas la esperantcelon esti neŭtra kaj senescepta estonta internacia lingvo.
ĝis morgaŭ!:
Chainy (Prikaz profila) 7. siječnja 2012. 02:09:55
Desmut:Okazas ke en la hispana, portugala kaj foje en la Esperanta formupartoj - tiuj kiujn mi plej ofte legas -, multege da homoj atakas senĉese la anglan, precipe mi ankaŭ trovis samajn opiniojn, sed tio nun estas jam ege tro multa fekŝutado...mi simple laciĝis legi tiajn forumpartojn...jes, mi certe laciĝis de tia sinteno inter iuj Esperantistoj kontraŭ la angla. Tiuj homoj kiuj malbone parolas pri la angla en la hispana kaj portugala forumpartoj havas bonŝancon, ke mi ne legas tiujn forumojn. Se jes, tiam mi certe ion dirus kontraŭ tia konduto, kiel mi faris en la polalingva kaj Esperantlingva forumoj antaŭ nelonge.
Ĉu vi ne?
Desmut, mi ĝojas kaj dankas vin, ke vi estas kontraŭ tia konduto. Esperantistoj komprenu, ke tute ne helpas al ni, se plendi senĉese pri la angla. Tio nur sukcesas doni la impreson ke Esperantistoj estas frenezaj kaj ne indaj je respekto.