Kwa maudhui

Kial vi kontraŭstaras la anglan?

ya Desmut, 6 Januari 2012

Ujumbe: 57

Lugha: Esperanto

Desmut (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 8:27:26 alasiri

Mi scias ke multaj el vi estas tre diligentaj kaj fortaj kontraŭstarantaj la anglan, do, mia demando estas: Kial?

Esti Esperantistoj (kun tiu interna ideo kaj ĉio cetera) igas nin kompreni la alian, rispekti la alian kaj pli ol ĉion: neniam fuŝigi iun ajn lingvon.

Mi certas ke ne ĉiu Esperantisto malamas la anglan, sed mi tro trovas troajn troadojn pri ties malfacileco kaj sona malbeleco. Ĉu nur tiu lingvo meritas viajn fiajn vortojn?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 8:47:11 alasiri

La kialo estas verŝajne, ke la angla estas nun la internacie plej uzata lingvo. Tial evidentas, ke ĝia malfacileco estas pli rimarkinda por esperantistoj ol la malfacileco de aliaj lingvoj, kiu certe same multe ekzistas.

Desmut (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 8:50:10 alasiri

vidas vandenis:Kiam oni diras "I love you", la angla sonas bele. Sed kiam oni diras "fuck you", la angla al ĉiuj estas aĉa. senkulpa.gif
Hehehe, jes...sed tiu ne estis mia bazpunkto.
Okazas ke en la hispana, portugala kaj foje en la Esperanta formupartoj - tiuj kiujn mi plej ofte legas -, multege da homoj atakas senĉese la anglan, precipe mi ankaŭ trovis samajn opiniojn, sed tio nun estas jam ege tro multa fekŝutado...mi simple laciĝis legi tiajn forumpartojn...

Ĉu vi ne?

Desmut (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 8:51:31 alasiri

darkweasel:La kialo estas verŝajne, ke la angla estas nun la internacie plej uzata lingvo. Tial evidentas, ke ĝia malfacileco estas pli rimarkinda por esperantistoj ol la malfacileco de aliaj lingvoj, kiu certe same multe ekzistas.
Jes, mi same pensas, sed kion mi ne komprenas estas la malamo. Kial tiom da malamo al angla lingvo??

JUANMA40 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 10:09:48 alasiri

Desmut:
darkweasel:La kialo estas verŝajne, ke la angla estas nun la internacie plej uzata lingvo. Tial evidentas, ke ĝia malfacileco estas pli rimarkinda por esperantistoj ol la malfacileco de aliaj lingvoj, kiu certe same multe ekzistas.
Jes, mi same pensas, sed kion mi ne komprenas estas la malamo. Kial tiom da malamo al angla lingvo??
Mi ekzemple nek amas nek malamas la anglan, simple ĝi ne ŝatas al mi ĉar ĝiaj sonoj, kaj ankaŭ ĉar mi ne komprenas ĝin bone, estas tre malfaĉila por mi kompreni dialogon flue.
Aliflanke estas norma ke ni parolas tiom pri la angla ĉar ni ne iras paroli pri la mongola, ekzemple.
Amike.:
P.d. mi ne Vidis la du enketopciojn kiujn vi ofertas, ili ne estas leĝaj...enketaĉo...

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 11:11:09 alasiri

Pri kiu angla lingvo temas? En la mondo estas dekoj da anglaj dialektoj kaj novaj aperas senĉese.

0b5cur1ty (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 11:20:37 alasiri

Eble sentas kelkaj esperantistoj ke la angla lingvo ekhavis la function de esperanto (kiel internacia lingvo) kaj la angla ne rajtas ĝin.

Mi ŝatas la anglan lingvon - sed ankaŭ mi opinias ke neŭtrala internacia lingvo estas pli bona por internacia kominiko.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 6 Januari 2012 11:54:33 alasiri

0b5cur1ty:Eble sentas kelkaj esperantistoj ke la angla lingvo ekhavis la function de esperanto
Jen la problemo. Nederlandano uzas anglan vorton en Esperanta teksto.

JUANMA40 (Wasifu wa mtumiaji) 7 Januari 2012 12:32:52 asubuhi

horsto:
0b5cur1ty:Eble sentas kelkaj esperantistoj ke la angla lingvo ekhavis la function de esperanto
Jen la problemo. Nederlandano uzas anglan vorton en Esperanta teksto.
Jes, sed ĝi povas esti ankaŭ franca aŭ latina, functio -functionis.
ĉiel, oni ne povas nei la nunan anglogravecon, estas evidenta, tio kio ne nulas la esperantcelon esti neŭtra kaj senescepta estonta internacia lingvo.
ĝis morgaŭ!:

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 7 Januari 2012 2:09:55 asubuhi

Desmut:Okazas ke en la hispana, portugala kaj foje en la Esperanta formupartoj - tiuj kiujn mi plej ofte legas -, multege da homoj atakas senĉese la anglan, precipe mi ankaŭ trovis samajn opiniojn, sed tio nun estas jam ege tro multa fekŝutado...mi simple laciĝis legi tiajn forumpartojn...

Ĉu vi ne?
jes, mi certe laciĝis de tia sinteno inter iuj Esperantistoj kontraŭ la angla. Tiuj homoj kiuj malbone parolas pri la angla en la hispana kaj portugala forumpartoj havas bonŝancon, ke mi ne legas tiujn forumojn. Se jes, tiam mi certe ion dirus kontraŭ tia konduto, kiel mi faris en la polalingva kaj Esperantlingva forumoj antaŭ nelonge.

Desmut, mi ĝojas kaj dankas vin, ke vi estas kontraŭ tia konduto. Esperantistoj komprenu, ke tute ne helpas al ni, se plendi senĉese pri la angla. Tio nur sukcesas doni la impreson ke Esperantistoj estas frenezaj kaj ne indaj je respekto.

Kurudi juu